Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo

La sep mirindaĵoj de la antikva mondo estas vaste konata listo de sep rimarkindaj homfaritaj konstruaĵoj de la antikva epoko.

Ĝi estas bazita sur gvidlibroj popularaj al vizitantoj je helena civilizacio, kaj enhavas nur objektojn trovitajn ĉirkaŭ la Mediteraneo, tio estas, objektojn konitajn de helenoj. La Granda Muro en Ĉinio, ekzemple, klare estis ankaŭ mirindaĵo de la antikva mondo, sed estis nekonata al la grekoj.

Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo, laŭ la 16-a-jarcenta nederlanda artisto Maarten van Heemskerck

La listo devenas de la 2-a jarcento a.K., kvankam Herodoto (el Halikarnaso mem, parenteze) menciis pri la ideo de tia listo en la 5-a jarcento a.K..

El la mirindaĵoj, nur la piramido ankoraŭ staras.

Mirindaĵo Konstru-dato Konstruintoj Rimarkindaj trajtoj Detru-dato Detru-kaŭzo
Granda Piramido de Gizo de -2650 al -2500 Egiptoj Konstruita kiel tombo de la reĝo Ĥufu (de la Kvara Dinastio de Egiptio). Ankoraŭ staranta -
Pendĝardenoj de Babilono -600 Babilonianoj Diodoro priskribis ĝardenojn multetaĝaj, alte atingantaj 22 metrojn, havantaj maŝinaron por akvocirkulado. Grandaj arboj kreskis sur la tegmento. Post la 1-a jarcento Tertremo
Templo de Artemiso ĉe Efezo -550 Lidianoj, persoj, grekoj Dediĉita al la grek-mitara diino Artemiso. Dum 120 oni ĝin konstruis. Herostrato ĝin bruligis cele atingi famon. -356 Brulatenco
Statuo de Zeŭso en Olimpio -435 Grekoj Ĝi tutlarĝe okupis la halon de la templo konstruita por ŝirmi ĝin, kaj estis 12 metrojn alta. 5-a - 6-a jarcento a.K. Nekonata; supozeble fajro aŭ tertremo.
Maŭzoleo de Halikarnaso -351 Persoj, grekoj Ĝi estis proksimume 45 metrojn alta kaj havis ĉiujn kvar flankojn ornamitaj per skulptaj reliefaĵoj. ĉirkaŭ 1494 Damaĝita de tertremoj kaj finrenversita de eŭropaj krucmilitistoj
Koloso de Rodiso de -292 al -280 Helenoj Giganteca statuo de la grek-mitara virdio Helios, ĉirkaŭ 35 metrojn alta. -224 Tertremo
Lumturo de Aleksandrio 3-a jarcento a.K. Helenoj Ĝi estis inter 115 kaj 135 metrojn alta, unu el la plej altaj homfaritaj konstruaĵoj en la mondo dum multaj jarcentoj. 1303-1480 Tertremoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo
Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo 

Piramidoj de Gizo Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo Pendĝardenoj de Semiramida Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo Statuo de Zeŭso en Olimpio Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo Templo de Artemis en Efeso Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo 
Maŭzoleo de Halikarnaso Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo Koloso de Rodiso Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo Lumturo de Aleksandrio Sep Mirindaĵoj De La Antikva Mondo 

Tags:

Antikva epokoGranda MuroHelenaĵojMediteraneoĈinio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

IrakoRoterdamoFlago de UsonoSegorbeAlĝerioNozemoListen to WikipediaIsrael-hamasa milito de 2023Seksa orientiĝoVandaloj3-a de apriloInsulo de la RozojMamoFingrumadoMaldivojSerĉilo-optimumigoInternacia komunumoHoshikuzu Telepath2013Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojMonda Ekonomia ForumoBørsen1995MunkenoBaza legolistoPurpuraĤususBarato2006IranoSamueloMozilla FirefoxMaleo (Maldivoj)PuberecoJapanioKontraŭvirusiloFutbaloLitzelstettenAlila karbonatoKomercoVulkanoEsperanta alfabetoTavernes de la ValldignaKonvertiĝo de Paŭlo7-a de apriloLatina lingvoInternacia Junulara KongresoDosiero-Transiga ProtokoloCarles Puigdemont i CasamajóLitovioKonstitucio de Usono1840Tono (muziko)Sankta KastuloEŭropa identeco11-a de decembroPesaĥo1976ISO 3166-1Eŭropa UnioTertremoAhmed Shawqi9-a de martoLinus TolkeArthur BálintEgiptioSegorbe-Ciudad (stacidomo)HagoOšupisPeter Karl ThurwieserCogito ergo sum30-a de martoMadrido🡆 More