La Tombo de Ciro estas la tombo de la imperiestro Ciro la Granda de Persio, fondinto de la Aĥemenida Imperio.
La tombo situas en Irano, en la urbo Pasargado de la provinco Fars kaj listiĝas kiel Monda Kulturheredaĵo. Ĝi havas ses larĝajn ŝtupojn, kiuj kondukas al la reĝa konstruaĵo - ties ĉambro estas 3,17 metrojn longa, 2,11 metrojn larĝa kaj 2,11 metrojn alta, kaj havas malaltan, mallarĝan enirejon.
Tombo de Ciro | ||
---|---|---|
perse آرامگاه کوروش بزرگ> | ||
ruinoj de la maŭzoleo de Ciro | ||
tombo • kultura havaĵo • rekonilo • vidindaĵo | ||
Civilizo | Aĥemenida Imperio | |
Uzado | maŭzoleo | |
Pozicio | ||
Lando | Irano | |
Urbo | Pasargado | |
Koordinatoj | , 53° 10′ 2″ O 30.19388953.16722230° 11′ 38″ N, 53° 10′ 2″ O | |
Kvankam ekzistas neniu firma indico identigi la tombon kiel tiu de Ciro, laŭ helenaj historiistoj Aleksandro la Granda estis konvinkita ke ĝi estas lia tombo. En modernaj tempoj unue James Morier konfirmis ĝin kiel la tombo de Ciro, kiu komparis la monumenton kun tio priskribita en la verkadoj de greka historiisto Ariano de Nikomedio.
La maŭzoleo estas signifa historia ekzemplo de tertrema inĝeniera arto ĉar ĝi laŭdire estas la plej malnova bazizolita strukturo en la mondo, permesante al ĝi grandan rezistecon kontraŭ sisma danĝero. Ĝi estas unu el la plej gravaj Iranaj kulturaj heredaĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tombo de Ciro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.