Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo

La Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo (KOESTJ) (aŭ Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo) estas katolika Kavalira Ordeno kaj publika asocio de fideluloj de la Katolika Eklezio, starigita de la Sankta Seĝo, el kiu rekte dependas kaj havas juran personecon kaj kanonikan kaj civilan kun la nobelaj privilegioj.

Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo
latine Ordo Equestris Sancti Sepulchri Hierosolymitani
emblemo
Blazono de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalmeo
Blazono de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalmeo
homa komunumojura persono • kavalira ordeno • hospicordeno • kavalira ordenoorganizaĵo
Komenco ĉirkaŭ 1050
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Palazzo Della Rovere
Situo Vatikano
Moto latine DEUS LO VULT
Membro de Franca Katolika Akademio vd
Retejo Oficiala retejo
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo
vdr
KVALIRAJ ORDENOJ
“KAVALIRA ORDENO DE LA SANKTA TOMBO En JERUSALEMO”
Blazono de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalmeo.
latina nomo = Ordo Equestris Sancti Sepulchri Hierosolymitani
aprobo =de la Sankta Seĝo
tipo = Ordeno fondita aŭ rekreita rekte de la Apostola Seĝo
moto = DEUS LO VULT
stato = aktiva
supera reganto (Granda Majstro) = Benedikto la 16-a
anstataŭanta Granda Majstro = Edwin Frederick O'Brien”
naskiĝodato = 1050 ĉirkaŭ
naskiĝoloko = Regno de Jerusalemo
unua reganto = Gotfredo de Bouillon
gradoj = Kavaliro/Damo de koliero
Kavaliro/Damo de granda kruco
Komandoro/Damo de komendo
rubando = Rubando de la Ordeno

Ligite al la Baziliko de la Sankta Tombo de Jerusalemo, ĝuste pro sia pontifika subinvestiĝo, ĝi povas esti difinita la unika laika institucio de la Sankta Seĝo ŝarĝita zorgi pri la bezonoj de la Latina Patriarkato de Jerusalemo kaj subteni la iniciatojn kaj aktivecojn celantajn vivteni la ĉeeston de kristanoj en la Sankta Lando. La Patriarkato do havas kiel precipan fonton institucian la monoferojn donacitajn de la Kavaliroj kaj de la Damoj de tiu Kavalira Ordeno.

Granda Majstro, (delegita), de la oficiala Granda Majstro estas la reganta papo.

Historio

Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
Kavaliroj kaj Damoj de la Ordeno procesiantaj, dum Eŭkaristia Kongreso en Charlotte, Norda Karolino.

La kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo reiras al 1099 kaj devenigas siajn originojn de la kanonikoj de la Baziliko de la Sankta Tombo (kies ekzistas ankoraŭ “regulaj kanonikinoj”, virina branĉo) estis konstituigita iniciate de la duko de la Malalta Loreno Gotfredo de Bouillon tuj post la starigo de la Jerusalema reĝlando, kaj estas konsiderata ĉe historiistoj, kune kun la Ordeno de Malto, la plej antikva Ordeno asista, karitata, kavalira kaj religia de la kristana epoko kaj ankoraŭ aktiva.

En 1103, laŭ tiuepoka kronikistoj, Baldueno la 1-a, dua suvereno de la Krucista Ŝtato, ekregis la Ordenon de la kanonikoj de la Sankta Tombo kun la prerogativo, “por si kaj por siaj posteuloj”, krei kaj armi kavalerianojn; tiu rajto, estis koncedita, dualoke, al la Patriarko de Jesrusalemo, kaze de malĉeesto aŭ malebligo de la Reĝo. Inter la adeptoj al la Ordeno, partoprenis la tieldiritaj sergentes (serĝentoj), kiuj reprezentis specion de armeo ene de la Ordena grupo kaj estis, kiel elektitaj armeanoj, votitaj al la defendo de la Sankta Tombo kaj de la Sanktaj Lokoj, sub la gvido de la reĝo de Jerusalemo.

Post la unua krucmilito naskiĝis en tuta Eŭropo la Priorejoj de tiu Ordeno, iniciate de tiuj nobelaj kavaliroj aŭ prelatoj, kiuj ricevis la investadon al protektado de la Sankta Tombo

Kun la malapero de la kristana reĝlando de Jerusalemo, la Ordeno restis sen sia ordinara superulo, kvankam la eŭropaj priorejoj daŭrigis ekzisti, sub la protekto de la eŭropaj suverenoj aŭ ŝtatregantoj kaj de la Apostola Seĝo.

En la 14-a jarcento la Apostola Seĝo obtenis de la sultano de Egiptio, sekve la pago de peza porelaĉeta sumo, ke la gardado de la sanktejoj de la kristana kredo estu konfidita al la ordeno de la Minoraj Fratuloj. Dum la periodo de la abolicio de la Patriarkato Latina, la prerogativo reprezenti la religian aŭtoritaton en la loko, fakte pasigis al la Gardado de la Sankta Lando, nome.al la cititaj Minoraj Fratuloj.

En 1847, la Latina Patriarkato estis restarigita per decido de papo Pio la 9-a, kiu promulgis novan statuton koncerne la Sanktan Tombon kaj tiun metis sub la rekta protekto de la Apostola Seĝo, asignante al la persono mem de la Pontifiko la ŝarĝon de Granda Majstro kaj pri ĝi liverante la regon al la Latina Patriarko. Samtempe estis starigita kiel precipa tasko de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo’ la financan subtenon de la Latina Patriarkato, kaj kooperadon por la disvastigo de la kristana kredo, kaj konfirmita la prerogativo de unika Kavalira Ordeno tiucele starigita kaj oficiale ŝarĝita de la Apostola Seĝo: afero tiu evidentigita per la blazono de la Kavalira Ordeno, en kiu la jerusalema ‘potencigita’ kruco pendas el arma trofeo.

En 1949 papo Pio la 12-a fiksis ke la funkcio de la Granda Majstro de la Ordeno, laŭ la Kodo de kanonika juro propra de la papo, estu delegita de la papo mem al Kardinalo, asignante al la Patriarko de Jerusalemo la prerogativon de Granda Prioro. [[Dosiero:Anastasia Rotonda 4th century floor plan 2.png|eta|dekstra|Teretaĝa plano de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

En 1962, papo Johano la 23-a kaj poste, en 1967, papo Paŭlo la 6-a plue modifis la statuton por ke estu faciligita al la Ordeno agado pli koordinata kaj efika.

El la februaro 1996, papo Johano Paŭlo la 2-a difinis la juran dignecon de la Ordeno kiu fariĝis “publika asocio de fideluloj, starigita de Sankta Seĝo laŭnorme de la Kodo de Kanonika Juro”, kun jura personeco kanon kaj civila.

La 29-an de aŭgusto 2011, papo Benedikto la 16-a nomumis ĉefo de la Ordeno ĉefepiskopon Edwin Frederick O'Brien kun la titolo de “Anstataŭanta Granda Majstro” de la kavalika Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo, kiu ekoficis la sekvan jaron; en la sinsekva Koncistorio (18-a de februaro 2012 Benedikto la 16-a levis al la kardinala rango la Anstatuantan Grandan Majstron.

Nobelaj kaj heraldikaj privilegioj

Memorindas la antikva tradicio kiu jgas la kavalirojn de tiu Ordeno ordenitaj ankaŭ per Nobleco ligitaj al la titolo de Palatina Grafo, nome grafo de la Sankta Palaco Laterana

La Ordeno prioritate antaŭas, en la ceremonioj kaj en apostolaj palacoj, ĉiun ajn ordenon kaj, laŭ ekspertoj kaj historiistoj, , vicas tuj post la Ordeno de la Ora Sprono

Laŭjura Priskribo

Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
Romo, palaco Della Rovere, sidejo de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

La kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo estas asocio de laikaj fideluloj malfermita ankaŭ al ekleziuloj, starigita surbaze de la kanonika juro iniciate de la Apostola Seĝo kaj rekonata internacinivele al kiu estis konfidita, de la papo, la apartan taskon asisti la Eklezion de la Sankta Lando kaj plifortigi en ĝiaj membroj la praktikon de la kristana vivo. Nur la Apostola Seĝo, en la Katolika Eklezio, kompetentas por starigi publikajn fidelulajn asociojn, universalajn kaj internaciajn.

Ĉar ĝiaj membroj disvastiĝas tra la tuta mondo, ĝi posedas statuton aprobitan kaj promulgitan rekte de la Apostola Seĝo: la Ordeno estas, fakte, publika asocio de fideluloj.

La Ordeno, per Reskripto de Johano Paŭlo la 2-a de 1996, fariĝis Institucio jurkanonika kun jura vatikana personeco, kun oficiala sidejo en la Ŝtato de la Vatikanurbo.

Aktivecoj de la Ordeno

Ĉar temas pri laika asocio kiu sin memfinancas per la kontribuaĵoj de siaj membroj, la Ordeno postulas kontribue realigi la projektojn por subteni religiajn aktivaĵojn de la Sankta Lando kaj aparte de la latina Patriarkato de Jarusalemo (inter kiuj la konstruon kaj bontenadon de infanĝardenojn, lernejojn, malsanilejojn, seminariojn, stipendiojn por studentoj bezonaj kaj aparte meritaj. Laŭdekrete de la Apostola Seĝo, la unika preposto por la utiligo kaj distribuo de la mono kolektita de la Ordeno estas ĝuste la Patriarko.

La adeptoj al la Ordeno, nome la aktivuloj en la servo de la karitato, troviĝas en ĉiuj kontinentoj.

Historia ligo, tradicia lkaj spirita kun la Baziliko de la Sankta Hejmo de Toreto

Apartan ligan simpation la kavaliroj de tiu Ordeno nutras por tiu katolika sanktejo ĉar ĝi, laŭ popola onidiro, estas la hejmo mem de la Virgulino Maria en Palestino en kiu vivintus Jesuo kaj entenas elementojn kiujn arkeologoj reirigas al la Nazareta medio, memorigas al ili la Sanktan Landon.

En tiu sanktejo la kavaliroj de la itala leŭtenantejo allasis ankaŭ signojn de sia devoteco: ili, ekzemple, financis la noktan iluminadn sistemon de la Sankteja Fasado

Krome la ordenaj damoj kaj kavaliroj donacis al la Sankta Hejmo la surstangan krucon kiu nun troviĝas en la Kripto de la Sanktaj Pilgrimoj.

Hierarkia Strukturo de la Kavalira Ordeno

La Ordeno havas hierarkian strukturon, kun en la pinto la Kardinalo Granda Majstro. Tiu ĉi estas nomumita rekte de la Papo, de kiu ekskluzive dependas. Pro tio la Ordeno estas difinita “ordeno de pontifika investo”, nome rekte submetita al la aŭtoritato kaj kontrolo De la Apostola Seĝo.

La Granda Majstro utiligas la kunlaboradon de la Granda Majstraro, kiu, en akordo kun la Latina Patriarkato de Jerusalemo, ellaboras la operaciajn planojn kaj interprenojn favorajn al la kristanaj strukturoj en la Sankta Lando. Kiel supre dirite, la latina Patriarko plenumas la funkcion de Granda Prioro.

Ĉiuj Anstatantoj kaj membroj de la Granda Majstraro ĝuas la titolon de "Ekscelenco ĉe la Vatikana Stato kaj, foje, en aliaj ŝtataj teritorioj.

La Ordeno, nivele de periferioj, estas konstituata de 58 leŭtenantejoj (aŭ Majstraj Delegacioj), kies: 29 en Eŭropo, 15 en Nordameriko, 5 en Sudameriko kaj 7 en Aŭstralio kaj Fora Oriento kaj 1 en la Rusa Federacio.

En la tuta mondo la aktivaj membroj estas (2012) 28.000 Kavaliroj kaj Damoj.

Granda Majstraro

  • Granda Majstro: Lia Eminenco Kardinalo Edwin Frederick O'Brien
  • Granda Prioro: Lia Beateco Monsinjoro Fouad Twal, Latina Patriarko de Jerusalemo
  • Granda emerita prioro: Lia beateco Monsinjoro Michel Sabbah, emerita Ĉefepiskopo kaj Patriarko de Jerusalemo
  • Asesoro: Lia Ekscelenco Monsinjoro Giuseppe De Andrea, titola ĉefepiskopo
  • Granda prioro helpanta: Lia Ekscelenco Monsinjoro Franco Croci, titola episkopo
  • Leŭtenanto Generala: Lia Ekscelenco Grandkruca kavaliro, Grafo profesoro Giuseppe Dalla Torre del Tempio di Sanguinetto
  • Leŭtenanto Generala emerita: Lia Ekscelenco, Kavaliro de la Koliero, Grafo

Reichsgraf Peter Wolff-Metternich zur Gracht

  • Generala Guberniestro: Li Ekscelenco, Kavaliro de la Kolero, Grafo profesoro Agostino Borromeo
  • Vicgubeniestro Generala: Lia Ekscelenco, Kavaliro de la Granda Kruco advokato Giorgio Moroni Stampa
  • Vicguberniestro Generala: Lia Ekscelenco, Kavaliro de la Granda Kruco profesoro Jean Marc Allard
  • Vicguberniestro Generala: Lia Ekscelenco, Komandoro, inĝeniero Adolfo Rinaldi
  • Kanceliero: Tre respektinda Grandoficiro, Monsinjoro Juan José Dorronsoro
  • Vickanceliero: Tre respektinda Kavaliro, Monsinjoro Hans Brouwers
  • Ceremoniestro: Tre respektinda Komandoro, Monsinjoro Francis D. Kelly
  • Generala Guberniestro emerita: Lia Ekscelenco, Kavaliro de la, Dottor Inĝenjero Pier Luigi Parola
  • Vicguberniestro Generala emerita: Lia Ekscelenco, Kavaliro de Granda Kruco, Barono George T. Ryan

Ĵusaj Grandaj Majstroj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo

Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
Blazono de la kardinalo Granda Majstro de la Ordeno de la Sankta Tomdo en Jerusalemo.

Sanktuloj kaj Beatuloj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo

  • Sankta Pio la 1-a
  • Beatulo Jozefo Benedikto Dusmet
  • Beatulo Andrea Carlo Ferrari
  • Beatulo Alfredo Ildefonso Schuster
  • Beatulo Bartolo Longo

Gradoj

Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
ŜIRMILOJ
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
KAVALIRO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
KOMANDORO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
GRANDOFICIRO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
GRANDA KRUCO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
KOLIERO
RUBANDOJ
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
KAVALIRO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
KOMANDORO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
GRANDOFICIRO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
GRANDA KRUCO
Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
KOLIERO|-

Blazonoj

Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo 
Ordenaj Kavaliroj en kompleta Ceremonia Uniformo
  • La blazono konsistas el Potencigita Kruco (aŭ Jerusalema Kruco) ruĝe emajlita, surmetita per ora milita trofeo, ĉio pendanta de kolrubando en nigra silko. La dimensioj de la kruco varias laŭ la gradoj, el 3,5 cm por la kavaliro de Granda Kruco kaj kavaliro de Koliero diferenciĝantaj ĝuste laŭ la gradoj, al 5 cm por la altaj gradoj.
  • La plato utiligita por la grandoficiro, kavaliro de Granda Kruco kaj Kavaliro de Koliero, diferenciĝas laŭ la gradoj. La plato de grandoficiro konsistas el arĝenta stelo radianta je 8,5 cm havanta en sia eno krucon potencigita ruĝe emajlita sur blanka fono, ĉirkaŭita per hora cirkla skarpo kaj de alia samspeca malpli granda. La plato de grandkruca kavaliro konsistas el radianta stelo de 8,5 cm havanta en sia eno grandan potencigitan krucon kun vitre ruĝaj emajlaĵoj. La plato de koliera kavaliro konsistas el arĝenta radianta stelo de 8,5 cm havanta en sia eno horan plateton kun la bildo de Kristo rezurektinta ĉirkaŭita de verde emajlita rubando.
  • La kolier estas metalo emajlita kun alternaj platoj kaj medalionoj reproduktantaj la krucon de Jerusalemo kaj la moton de la Ordeno "DEUS LO VULT" (Dio ĝin volas). La milita trofeo, subtenanta dekoracion, entenas potencigitan krucon inter laŭrofrondoj.
  • La kapkovrilo estas vaska ĉapo en nigra veluro, ĉapvestita vertikale dekstre, kun la stampita Ordena dekoracio dimensie varia laŭ la kavalira rango.
  • La mantelo estas blankkolora por la kavaliroj kaj nigra por la damoj, ornamita, sur la maldekstra flanko, per la Kruco de Jerusalemo de 25 cm.
  • La brustpelerino, vestita de ekleziuloj, estas utiligata por la ceremonioj de la Ordeno kaj konsistas el blanka manteto kun stampita, sur la maldekstra flanko, la Kruco de Jerusalemo de 16 cm.

Notoj

Bibliografio

  • Giacomini,G., Storia dei Cavalieri del Santo Sepolcro, Jesi, 1971.
  • AA.VV., I Cavalieri del Santo Sepolcro, Romo, 1959.
  • Pierredon, M., L'Ordre équestre du Saint Sépulcre: son histoire, son organisation, ses insignes, et ses coutumes, Parizo, 1929.
  • Arnone,C., Ordini cavallereschi e cavalieri, Milano, 1954.
  • Bascapè,G., Gli ordini cavallereschi in Italia, Milano, 1972.
  • Gentili,A., La disciplina giuridica delle onorificenze cavalleresche, Romo, 1991.
  • Visentin,M., Ordine equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme, Verono, 1991.
  • Cuomo,F., Gli ordini cavallereschi, Roma, 1995.
  • Piccirillo,G., La nuova Gerusalemme, Padova-Milano, 2004.
  • Lorenzetti,U., Belli Montanari,C., L'Ordine Equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme. Tradizione e rinnovamento all'alba del Terzo Millennio, Fano (PU), ssptembro 2011.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • [1] Oficiala retejo de la Ordeno
  • [2] Oficiala retejo de al Leŭtenantejo de NorItalio
  • [3] Investada rito en la Bziliko de la Sankta Tombo.
  • [4] La Kaavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo.
  • cortino

Tags:

Kavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo HistorioKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Nobelaj kaj heraldikaj privilegiojKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Laŭjura PriskriboKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Aktivecoj de la OrdenoKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Historia ligo, tradicia lkaj spirita kun la Baziliko de la Sankta Hejmo de ToretoKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Hierarkia Strukturo de la Kavalira OrdenoKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Granda MajstraroKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Ĵusaj Grandaj Majstroj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en JerusalemoKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Sanktuloj kaj Beatuloj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en JerusalemoKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo GradojKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo BlazonojKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo NotojKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo BibliografioKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Vidu ankaŭKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En Jerusalemo Eksteraj ligilojKavalira Ordeno De La Sankta Tombo En JerusalemoApostola SeĝoCivila juroJura personecoKatolika EklezioKavalira Ordeno

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RusioUrsula K. Le GuinTTTRodalies de CatalunyaTurkmenio en la Somera Olimpiko 2000Armena Apostola Eklezio8-a de martoABBAMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000LaŭboGoogle ChromeSejŝelojCrocus City Hall-atakoSamseksaj edzeco kaj edzinecoNuklea Esplorcentro Soreq1993Aleksandro la GrandaRespublikana Partio (Usono)HonoluluoArthur Conan Doyle1939VicioŜavarmoCerbo18-a de martoĜenerala teorio de relativecoCifereca objekta identigiloPenetro (seksumo)ReduktismoHordeoMangaoBill CosbyBernoWinnie la PuMilena VelbaGlano (peniso)1971Aŭgusteno de HiponoMadagaskaroMiklós BaranyaiHinduismoDanioFrancioBurbonojFutbala Mondpokalo 20222013KoreioTeroPanevėžysNombrila iteracioDanuboEsperantoUsonaj indianojCampora (Salerno)William AndersSidnejoVentroRudaminaElektita popoloTrentoOsijekStefano KellerNorvegio en la Somera Olimpiko 2000Listo de svedaj reĝojArmenio en la Somera Olimpiko 2000RetlernadoRegionoj de Italio🡆 More