Homa komunumo aŭ pli koncize komunumo estas socia grupo de entoj kiuj kunhavas socian medion, normale kun kunhavitaj interesoj.
En homaj komunumoj, intenco, kredo, preferoj, bezonoj, riskoj kaj multaj aliaj kondiĉoj povas ĉeesti kaj esti komunaj, tuŝante la socian identecon de la partoprenantoj kaj ties grado de konverĝo.
La vorto "komunumo" devenas el la latina communitas (kio signifas same), kio siavice devenas el communis, tio estas "komuna, publika, kunhavita de ĉiuj aŭ de multaj". Communis devenas el kombino de la latina prefikso con- (el cum, kiu signifas "kune") kaj la vorto munis (el munus, kiu rilatas al plenumado de servoj).
La germana sociologo Ferdinand Tönnies prezentis mallongan diferencigon inter la terminoj "komunumo" (Gemeinschaft) kaj "socio" (Gesellschaft). En sia verko de 1887, Gemeinschaft und Gesellschaft, Tönnies asertis, ke "komunumo" estas rigardata kiel pli kunigita kaj pli ligita socia ento en la kunteksto de pli grandaj socioj, pro la ekzisto de "ununigo je volo". Li aldonis, ke familio kaj parencaro estas perfektaj esprimoj de komunumoj, sed aliaj kunhavitaj karakteroj, kiel loko aŭ kredo, povus ankaŭ rezulti en gemeinschaft.
Dum la homa kresko kaj maturiĝo, homoj trafas aron da aliaj individuoj kaj spertoj. Infanoj trafas sian tujan familion, poste la grandan familion, poste la lokan komunumon (kiel la lernejo aŭ la laborejo). Ili disvolvigas individuan kaj grupan socian identecon tra asocioj kiuj konektas ilin al tempodaŭraj komunumaj spertoj.
Dum homoj kreskiĝas, ili lernas kaj formas rimarkojn de socia strukturo. Dum tiu antaŭeniro, ili formas personajn kaj kulturajn valorojn, mondkoncepton kaj reagojn al pli ampleksa socio. Gajno de ekkono de grupa dinamismo kaj kiel "kongrui" estas parto de socialigo. Individuoj disvolvigas interpersonajn rilataron kaj ekkonscias pri la plej taŭgaj personoj, kun kiuj grupiĝi kaj laŭ kiuj cirkonstancoj.
Dum adoleskaĝo kaj matureco, la individuoj kutime disvolvigas pli prilaboritan identecon, ofte ludante rolon kiel estro aŭ sekvanto en grupoj. Se individuoj disvolvigas la senton, ke ili apartenas al grupo, kaj ili devas helpi la grupon kies parto ili estas, tiam ili disvolvigas senton de komunumo.
Se ekzistas komunumo, kaj libereco kaj sekureco ankaŭ ekzistas. Tiam komunumo vivas per si mem, ĉar homoj iĝas sufiĉe liberaj por kunhavi kaj sekuriĝi. La senso de konekteco kaj formado de sociaj retoj konsistigas tion, kio iĝis konata kiel socia kapitalo.
Socia kapitalo estas difinita de Robert D. Putnam kiel "la kolektiva valoro de ĉiuj el la sociaj retoj [konataj de homoj] kaj la inklinoj kiuj stariĝas el tiuj retoj por fari aferojn unu al alia (reguloj de reciprokeco)". Socia kapitalo en agado povas esti vidata en grupoj de variaj formalecoj, inkludante najbarojn kiuj kontrolas normale la hejmojn de aliaj. Tamen, kiel Putnam asertas en Bowling Alone: The Collapse and Revival of American Community (2000), socia kapitalo malpliiĝas ekzemple en Usono. Putnam trovis, ke je la pasintaj 25 jaroj, ĉeesto de klubokunsidoj malpliiĝis je 58%, familivespermanĝoj je 33% kaj ricevi vizitojn de geamikoj je 45%.
Okcidentaj kulturoj ŝajne perdas la spiriton de komunumo, kiu iam troveblis en institucioj inkludante ekleziojn kaj komunumejojn. Sociologo Ray Oldenburg asertas en The Great Good Place ke homoj bezonas tri lokojn: 1) La hejmon, 2) la oficejon, kaj, 3) la komunumejon aŭ renkontejon.
Laŭ tiu filozofio en menso, oni faris multajn ĉebazajn klopodojn kiel projektoj por publikaj spacoj por krei tiun "Trian Lokon" en komunumojn. Ili formiĝas kiel sendependaj librejoj, kafejoj, lokaj trinkejoj kaj kiel multaj renovigaj rimedoj por krei la socian kapitalon bezonatan por helpi la senton kaj spiriton de komunumo.
En pristudo de 1986, McMillan kaj Chavis identigis kvar elementojn por difini la "senton de komunumo" : 1) membreco, 2) influo, 3) integreco kaj plenumo de necesoj, kaj 4) kunhavita emocia konekto.
Chavis kaj ties kolegoj disvolvigis iun "Indekson de Sento de Komunumo", nome Sense of Community Index (SCI) kio estis reviziita kaj adaptita de aliuloj. Kvankam originale ellaborita por konsili pri sento de komunumo en najbarlokoj, la indekso estis adaptita por uzado en lernejoj, laborejoj kaj variaj tipoj da komunumoj.
Komunumo kaj siaj ecoj estas kerno de antropologiaj pristudoj. Laŭ kelkaj temoj komunumo estas enkondukita en antropologio inkludante la jenajn:
Komunumismo kiel grupo de rilataj sed diferencaj filozofioj (aŭ ideologioj) ekis fine de la 20-a jarcento, oponante klasikan liberalismon kaj kapitalismon dum apogo de fenomenoj kiel civila socio. Ne nepre malamike al socia liberalismo, komunumismo havas diferencan emfazon, direktante la fokuson de intereso al komunumoj kaj socioj, for de individuoj. La demando pri prioritateco, ĉu por la individuo ĉu por la komunumo, devas esti konsiderata farante etikajn demandojn pri vario de sociaj temoj, kiel sansistemo, aborto, multkulturismo, kaj politika malĝusteco.
Praktikoj de efika komunikado en grupo kaj organizaj temoj estas gravaj por la formado kaj pluhavo de komunumoj. Kiamaniere ideoj kaj valoroj estas komunikataj ene de komunumoj estas grave por la aligo de novaj membroj, la formulo de agendoj, la elekto de estroj kaj multaj aliaj aspektoj. Organiza komunikado estas la studo pri kiamaniere homoj komunikas ene de organiza kunteksto kaj la influoj kaj interagado ene de organizaj strukturoj. Grupomembroj dependas el la fluo de komunikado por setligi sian propran identecon ene de tiuj strukturoj kaj lerni funkcii en la grupo. Kvankam organiza komunikado, kiel studokampo, estas kutime konsiderata rilate la entreprenoj kaj la negocaj grupoj, tiuj povas esti vidataj ankaŭ kiel komunumoj. La principoj de organiza komunikado povas esti aplikata ankaŭ al aliaj tipoj de komunumoj.
La procezo de lernado por adopti la modelojn de konduto de la komunumo estas nomita socialigo. La plej fruktodona tempo de socialigo estas kutime la fruaj epokoj de la vivo, dum kiuj individuoj disvolvigas kapablecojn kaj konojn kaj lernas la rolojn necesajn por funkcii ene de sia kulturo kaj socia medio. Por kelkaj psikologoj, ĉefe tiuj de la tradicio de psikodinamiko, la plej grava periodo de socialigo estas inter la aĝo de 1 kaj 10. Sed socialigo inkludas ankaŭ plenkreskulojn translokiĝantajn al diferencaj medioj, kie ili devas lerni novan aron de kondutoj.
Socialigo estas influita baze de familio, tra kio geinfanoj unue lernas la regularon de la komunumo. Aliaj gravaj influoj estas lernejoj, kolegogrupoj, amaskomunikiloj, laborejoj kaj registaroj. La grado laŭ kiu la regularo de preciza socio aŭ komunumo estas adoptita determinas la personan adapteblon por engaĝiĝo kun aliaj. La regularo de toleremo, reciprokeco kaj fido estas gravaj "korkutimoj," kiel Alexis de Tocqueville asertis, en individua impliko en komunumo.
Komunuma disvolvigo, ofte ligata kun komunuma taskaro aŭ komunuma planado, estas ofte formale regata de Ne-registaraj organizoj (NRO), universitatoj aŭ registaraj agentejoj por plibonigi la socialan bonfarton de lokaj, regionaj kaj, foje, naciaj komunumoj. Malpli formalaj klopodoj, nomite komunumokonstruo aŭ komunumorganizo, serĉas plifortigi individuojn kaj grupojn de homoj per havigi ilin la kapablojn, kiujn ili bezonas por realigi ŝanĝojn en siaj propraj komunumoj. Tiuj kapabloj ofte influas en la konstruo de politika povo per la formado de grandaj sociaj grupoj funkciantaj laŭ komuna agendo. La praktikantoj de la komunuma disvolvigo devas kompreni kaj kiel funkcii kun individuoj kaj kiel influi la postenojn de la komunumoj ene de la kunteksto de pli grandaj sociaj institucioj.
Je la koincido inter komunuma disvolvigo kaj komunuma konstruo estas nombro de programoj kaj organizoj kun iloj de komunuma disvolvigo. Ekzemplo de tio estas programo de la Instituto Asset de Bazkomunuma Disvolvigo de la universitato Northwestern. Tiu instituto disponigas elŝuteblajn ilojn por kalkuli la komunuman kapitalon kaj konekti inter ne-profitaj organizaĵoj kaj aliaj organizoj kiuj povas helpi la komunumokonstruon. La Instituto fokusiĝas sur helpi komunumojn disvolvigi per "movigi temojn de najbareco".
M. Scott Peck asertas, ke la preskaŭ akcidenta sento de komunumo kiu ekzistas je krizomomento, ekzemple en Novjorko post la 11-a de septembro 2001, povas esti konscie konstruita. Peck opinias, ke la procezo de "konscia komunumokonstruo" estas procezo de konstruo de kunhavita historio kaj de konsenta decido, konstruita sur respekto por ĉiuj individuoj kaj inkluzive de diferencaj. Li opinias, ke la procezo iras tra kvar jenaj etapoj:
Pli ĵuse Scott Peck rimarkis, ke konstrui senton de komunumo estas facila. Pluhavi tiun senton de komunumo estas kio estas malfacila en la moderna mondo.
Komunuma konstruo povas uzi ampleksan varion de praktikoj, el simplaj eventoj kiel komuna manĝo kaj etaj librokluboj al pli grandaj klopodoj kiel amasfestivaloj kaj konstruaj projektoj kiuj implikas lokajn partoprenantojn pli ol eksterajn implikitojn.
Kelkaj komunumoj disvolvigis siajn proprajn "Lokajn Komercosistemojn" (LETS) kaj lokajn monunuojn (ekz. loka interŝanĝa sistemo), kiel la sistemo Horoj de Ithaca, por enkuraĝigi ekonomian kreskon kaj ampleksigitan senton de komunumo. Komunumaj monunuoj estis ĵus provitaj kiel valoraj por unuigi la bezonojn de homoj vivantaj en variaj sudamerikaj landoj, precize en Argentino, kie antaŭ nelonge suferis la kolapson de la argentina nacia monunuo.
Inverse, almenaŭ unu komunumo, The Los Angeles Skills Pool, estis konstruita ĉirkaŭ la kunhavo de servoj sen uzado de iu ajn monunuo.
Komunumokonstruo kiu estas kondukita al aktivismo estas kutime nomita "komunuma organizo." En tiuj kazoj, organizitaj komunumaj grupoj serĉas respondecon el elektitaj oficiuloj kaj pliigitan rektan reprezentadon por decidoj. Kie bonfidaj negocadoj malsukcesas, tiuj organizoj klopodas premi la decidontojn per vario de iloj, kiel strikpikedoj, bojkoto, sidoprotestoj, peticioj kaj balota politiko. La kunligo "Leviĝu Detroit!" kaj la "Komitato de Toronto por Publikaj Lokoj" estas ekzemploj de aktivismaj retoj engaĝitaj je protekto de lokaj komunumoj kontraŭ la dominado de registaroj kaj entreprenoj kaj kontraŭ la malorda influo.
Komunumorganizadon oni fokusas foje sur solvo de specifaj temoj. Organizado ofte signifas konstruo de pli alireblaj povostrukturoj, ofte kun la fina celo distribui povon egalece tra la tuta komunumo. Komunumorganizantoj ĝenerale intencas konstrui grupojn kiuj estus malfermaj kaj estu demokrataj en la regado. Tiaj grupoj faciligas kaj enkuraĝigas la komunan decidofaron fokuse sur ĝenerala sano de la komunumo pli ol sur specifa interesgrupo.
La tri bazaj tipoj de komunumorganizado estas baza organizado, ligokonstruado kaj komunumoj bazitaj sur fido (nomitaj ankaŭ "institucibaza komunumorganizado" aŭ "larĝbaza komunumorganizado").
La komunuma servo estas kutime realigita konekte kun neprofitcela organizaĵo, sed ĝi povas esti entreprenita ankaŭ sub la koverto de registaroj, de unu aŭ pli entreprenoj aŭ de individuoj. Ĝi estas kutime senpaga kaj volontula. Tamen, ĝi povas esti parto de alternativa sentencaj klopodoj en jura sistemo kaj ĝi povas esti postulita de edukaj institucioj.
Oni proponis kvanton de metodoj kategorii tipojn de komunumoj; ekzemple jenaj:
Komunumoj povas esti enhavitaj unu en la alia: ekzemple geografia komunumo povas enhavi nombron de etnaj komunumoj.
Probable la plej komuna uzado de la vorto "komunumo" indikas grandan grupon vivantan en proksimeco. Ekzemploj de lokaj komunumoj inkludas jenajn:
En kelkaj kuntekstoj, "komunumo" indikas grupon de homoj kun komuna identeco krom loko. Membroj ofte interagadas regule. Komunaj ekzemploj en ĉiutaga uzo inkludas jenajn:
Kelkaj komunumoj kunhavas kaj lokon kaj aliaj ecojn. Membroj elektas foje loĝi unu ĉe alia pro pli komunaj interesoj.
Difinoj de komunumo kiel "organismoj loĝantaj komunan medion kaj interagantaj unu kun la alia," kvankam science taŭga, ne enhavas la riĉecon, diversecon kaj kompleksecon de homaj komunumoj. Ties klasado, ne povas esti preciza. Ĉiukaze oni devas konsideri, ke komunumoj estas nepraj por homoj. M. Scott Peck esprimas tion jene: "Ne povas esti vundebleco sen risko; ne povas esti komunumo sen vundebleco; ne povas esti paco, kaj finfine vivo, sen komunumo."
Laŭ tio estas klare, ke la koncepto de individuo ne estas kaj ne povas esti separata el la koncepto de komunumo. Sen la unuaj komunumoj de onia familio, aŭ la duarangaj komunumoj pristuditaj supre, oni ne povas disvolvigi stabilajn personecojn kiel pure individuaj homaj estaĵoj. Tio klarigas kelkajn el la diferencigoj de la homa komunumo.
(en la angla)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Homa komunumo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.