Ĉu tiu ĉi ŝablono servas nur por esperantaj libroj aŭ por ĉiuj libroj ĝenerale? Petro@diskkont 20:36, 26.
Jan 2008 (UTC)
Saluton. Mi havas dubojn, ke restu triopo de ŝablonoj pri libroj. Tial mi proponas kunigon. Krome mi proponas, ke ni prenu {{informkesto libro}} kiel bazon kaj alĝustigu ĝin, tiel ke ĝi taŭgas por esperantaj kaj neesperantaj libroj.
La disigo ja estiĝis pro la deziro havi apartajn kategoriojn, precipe por esperantaj libroj. Mi povas demandi en la germana paĝo pri verkado de Lua-moduloj, ĉu eblas por tiaj aferoj krei ruzan kategoriigan modulon. Ĉu bone? Tiam ni povos estonte ŝpari al ni la tempon kaj energion daŭre flegadi tri ŝablonojn por la sama afero. --Tlustulimu (diskuto) 21:41, 14 Maj. 2013 (UTC)
Mi longe dubis, ĉu bonas la ideo de P. Fiŝo per ŝablono aŭtomate aldoni kategoriojn pri multegaj aŭtoroj kaj eldonejoj de esperantlingva literaturo. Tamen mi komprenas lian rezonadon ke la esperantlingva vikipedio estas la plej ampleksa informkolektejo pri esperantlingva literaturo, dum pri grandaj nacilingvaj literaturoj la esperantlingva vikipedio estas nur flanka informfonto, kaj ankaŭ la vikipedio en la koncerna nacia lingvo ne estas la sola reta datumaro pri la temo. Tial ni havas pli da respondeco zorge ordigi informojn pri la esperantlingva literaturo ĉi-tie ol pri la literaturoj de aliaj lingvoj. Plene mi konsentas ke {{informkesto libro}} estu baza informkesto pri laŭeble ĉiu libro, egale de kiu lingvo. Sed mi forte pensus ke estus troigo pri ĉiuj aŭtoroj kaj eldonejoj de ĉiuj naciaj lingvoj krei po apartan kategorion, kiel P. Fiŝo proponas por la esperantlingvaj aŭtoroj kaj eldonejoj kaj kiel faras {{informkesto Esperanto-libro}}. Tial ŝajnas al mi sence diferencigi inter "ĝenerala" informkesto pri ĉia ajn libro, kaj pri specifa informkesto pri esperantlingva literaturo, kiu ja kreas kategoriojn pri la limigita nombro de e-lingvaj aŭtoroj kaj eldonejoj. Ĉar estis mi kiu realigis la alinomigon ke {{informkesto libro}} temu pri ĉia libro kaj {{informkesto Esperanto-libro}} (laŭ antaŭa paŝo de Kerio) temu pri Esperanto-libro, mi prenis la respondecon ordigi ĉiujn uzojn de la informkesto pri Esperanto-libroj tiucele, tiel ke nun ne plu estas ajnaj fuŝoj pro tio. Se troveblas bona solvo unuigi la malsamajn atendojn de ŝablonoj pri ia ajn libro kaj pri Esperanto-libro al unu tre diferencigita ŝablono, tute bone: Tiam eblas fine simple alidirektigi de {{informkesto Esperanto-libro}} al {{informkesto libro}}. Sed la laboro persone re-disigi tekstojn pri libroj en kaj pri Esperanto disde ĉiuj aliaj libroj (en tia disigo laŭ mi erarus roboto) estas finita... Ĉio ankaŭ en nuna stato estas en ordo: Eblas unuigi la funkciojn pri esperantlingva kaj alilingvaj literaturaĵoj al unu ŝablono, se tio elegantas kaj malkomplikas, sed ne estas ajna premo. Certe {{Informkesto Libro neesperanta}} estu unuigata kun {{Informkesto libro}}. Mi certas ke la LUA-kodigo povas esti helpo ankaŭ se restas malsamaj ŝablonoj {{informkesto libro}} kaj {{informkesto Esperanto-libro}}. Mi estimas la detaleman laboron de P. Fiŝo pri kolekto de datumbazo pri esperantlingva literaturo ĉi-tie, volus helpi plikompletigi tiujn informojn, kaj laŭeble ne perdigi ion el lia laboro. Persone mi pensas ke la teno de du, laŭ parametroj laŭeble similaj ŝablonoj pri e-lingva kaj alilingva literaturo donas pli da flekseblo ol meti la diversajn atendojn pri ambaŭ ŝablonoj al unu vikipedia nomspaco, kies sintakso kompreneble pli komplikiĝus pro la neceso dividi inter ambaŭ uzoj. Sed se fine simple kaj elegante eblas kunigi ĉion al unu nomspaco, mi ankaŭ kontentas. Ĉiukaze mi finis mian hodiaŭan paŝon, sen lasi ajnan malordon. --ThomasPusch (diskuto) 00:12, 15 Maj. 2013 (UTC)
Saluton. Mi hodiaŭ transprenis la testitan fontokodon el {{Informkesto libro/provejo}} al {{Informkesto libro}}. Poste mi jam alĝustigis ĉiujn artikolojn, kiuj antaŭe uzis {{Informkesto Libro neesperanta}}. Ĉiuj ricevis la nedevigan parametron kat=ne, por malaktivigi la aŭtomatan metadon de kategorioj. La nova versio de {{Informkesto libro}} estas fakte sufiĉe kompleksa kombino de ĉiuj tri originaj ŝablonoj. Kelkfoje mi uzis eĉ alternativajn parametrojn.
La plej tikla afero nun estas la parametroj titolo kaj origina titolo. Tial mi aldonis la helpan parametron titolo-ordo, per kiu eblas influi la ordon de la du antaŭe menciitaj parametroj. Krome mi aldonis kelkajn parametrojn, kiuj antaŭe ne ekzistis en iu el la tri ŝablonoj, nome aŭtoroj kaj antaŭparoloj. Por ambaŭ estas uzata funkcio el la Lua-modulo {{Listutil}}. Krome la parametro aŭtoroj nun estas eĉ uzata por aŭtomata metado de kategorio. Detalojn mi jam aldonis al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 22 Maj. 2013 (UTC)
La titolo de libro ĉiam estu kursiva kiel oni diskutas ĉe Ŝablono-Diskuto:Kursiva titolo#Filmoj kaj libroj?. Ĉu oni povus aldoni la kodon kiel {{Informkesto filmo}}? Mi pensas ke ĉiuj rilataj ŝablonoj havu ĝin same dum mi ne tre scias kiam ĉi tiu ŝablono estos kunigata kun la aliaj {{Informkesto Esperanto-libro}} kaj {{Informkesto Libro neesperanta}}.--Salatonbv (diskuto) 06:51, 6 Maj. 2014 (UTC)
Vidu Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM, estas skribita sur la unua linio : Kategorio:Eldonaĵoj de Impeto. Ĝu estas ĝusta ?
Se oni aldonas la eldonjaron de Esperanto-traduko de libro, tiam ĝi estas aldonita al la kategorio Kategorio:Libroj aperintaj en (jaro). Kial ĝi ne estu aldonita al la kategorio Kategorio:Esperanto-libroj aperintaj en (jaro), samkiel faras la {{informkesto Esperanto-libro}}? --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:42, 23 jul. 2019 (UTC)
Mi konstatas ke, ekzemple en La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (The Wonderful Adventures of Nils (Q726254))
estas tiom da informeroj-datumoj pri la libro kaj ĝia intrigo, kiuj ŝajnas sufiĉe gravaj sed tute ne estas prezentataj en la informkesto.
Specife mi parolas pri
narrative location (P840)
award received (P166)
Ĉu oni povas inkluzivi ilin en la informkesto? Kion oni bezonas fari?
Sj1mor (diskuto) 09:24, 13 mar. 2023 (UTC)
Pardonu la ne-tujan respondon. Mi nun faris ŝanĝojn en "Informkesto filmo":
Rigardu ekz-e en: Bela virino (filmo), Casablanca (filmo).
Dum vi redaktas ŝablonon (kaj ankoraŭ ne publikigis la ŝanĝon), viaj modifoj ankoraŭ ne havas iun ajn efikon. Do vi vidos neniun ŝanĝon se vi samtempe rigardas iun paĝon kiu enhavas la ŝablonon. Por tamen povi vidi, kiel aspektus iu paĝo kun viaj aktualaj ŝanĝoj, vi ne elektu "Antaŭrigardo", sed elektu pli sube "Antaŭvido de la paĝo kun tiu ŝablono". En la suban tekstkampon vi skribu la nomon de la montrota artikolo, ekz-e "Goldfinger (filmo)", kaj vi vidos kiel vi aktualaj redaktoj efikus sur tiun artikolon. Se vi provis tion per kelkaj malsamaj filmoj kaj vi kontentas, tiam vi elektu "Publikigi la ŝanĝojn". Post tio, viaj ŝanĝoj nun validos por ĉiuj artikoloj kiuj uzas la ŝablonon.
Espereble tio helpas iom! - Sincere, Moldur (diskuto) 09:05, 31 mar. 2023 (UTC)
@Tlustulimu, Moldur, kaj Sj1mor: Nia kara kaj tre nestrukturita ekskolego Ludovica inter multaj aliaj paĝoj ankaŭ kreis du malsamajn tekstojn pri la biblia "libro" 2-a libro de la Makabeoj, evidente forgesante en la dua kreo ke li jam antaŭ jaro verkis la saman tekston. El la fonta teksto (probable itala), li kreis du malsamajn tradukojn al Esperanto - En iu frazo la unua, en alia la dua versio malpli strangas. Nun pene mi kunigis la du tekstojn al unu, kaj mi vidas ke ĉiuj "libroj" de la Biblio uzas la saman ŝablonon {{informkesto libro}} samkiel komerce vendataj libroj de la 21-a jarcento. En 2-a libro de la Makabeoj komence la kategorioj ĝenis, kiuj konsideras la biblian tekston kvazaŭ "moderna komerca Esperanto-libro" kaj metas ĝin en du kategoriojn pri verkisto kaj eldonjaro: tion facile eblas bremsi per "kat = ne". Sed tamen restas la ĝeno, ke ĉiuj parametroj pri "aŭtoro(j)" neprege metas internan ligilon pri la aŭtora nomo. En tiu ĉi biblia teksto la aŭtoro estas iu juda helenisma verkisto, nomata Jazono de Cireno. Kompreneble tiu eterne ruĝa interna ligilo estas tute sensenca: Nenio konatas pri tiu Jazono krom la persona nomo kaj la antikva regiono, kaj garantiite vikipedia artikolo pri li neniam ajn estos. Sed ankaŭ de aliaj antikvaj libroj povas facile esti, ke oni havas iun informeton aŭ supozon pri aŭtoro sed ne havas vikipedian artikolon kaj probable eĉ ne eron en vikidatumoj. Tial laŭ mi nepre bezonatas iu plia parametro, kiu ebligas indiki aŭtoron sen vikipedia ligilo. Facile la parametro povas simple nomiĝi "aŭtoro sen ligilo". Mi nun provizore ŝtopis la aŭtorecon en la ceteran parametron "noto", sed tio estas nur provizora solvo. Ĉu vi tri, kiuj lastatempe plej okupiĝis pri tiu informkesto, konsentus pri tia aldona parametro? Aŭ ĉu tamen ekzistas ankoraŭ iu teknika solvo, kiel eblas jam nun eviti la aŭtomatan internan ligilon?? ThomasPusch (diskuto) 15:14, 30 okt. 2023 (UTC)
| ligu = ne
por ĝuste tiu celo. Sed atentu ke tiu nur efikas sur la parametron "aŭtoroj" (plurale), ne sur "aŭtoro" (singulare). Tion mi ĵus elprovis. | aŭtoroj = iu juda helenisma verkisto, nomata Jazono de Cireno | ligu = ne
| ligu = ne
ankaŭ ne efikas sur informo el Vikidatumoj - mi ĵus elprovis kun La Kanto de la Nibelungoj. Sed tio eble estos ne tro malfacile solvebla...Dankon pro la konsilo. Kiel ofte, la konsilo mem jam estis kaŝita en la dokumentado, oni nur devas kapabli legi kaj trovi ĝin... Mi nun metis plian ekzemplon por pli klare atentigi pri la trukoj "kat = ne" kaj "ligu = ne", por ke ankoraŭ aliaj uzantoj, kiuj eble eĉ pli blindas ol mi, povas facile vidi ĝin. Tamen, la solvo nomi unu aŭtoron en parametro "aŭtoroj" estas preskaŭ perfekta sed nur preskaŭ. Ĉu ne ankoraŭ eblas havi tian solvon ankaŭ por la normala parametro "aŭtoro"??? Ĉiukaze, pri la testo eviti ruĝajn ligilojn kiam la informo venas el Vikidatumoj, mi ĝis nun ne vidis ajnan problemon. ThomasPusch (diskuto) 21:09, 30 okt. 2023 (UTC)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝablono-Diskuto:Informkesto libro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.