Mesianismo aŭ Mesiismo estas kredo en la alveno—aŭ reveno—de dia liberiganto, Mesio , kun povo forigi la maljustaĵojn suferitajn de difinita grupo.
Ĝi ĝenerale havas konektojn kun ideoj pri utopioj, alportitaj de eksteraj instancoj, ne ĉiam kun apogo de la propra grupo.
La pli konata mesianismo havas judan originan, kaj estis grava en la naskiĝo de kristanismo. Aliaj religioj havas mesiecajn karakterojn, adaptitaj al propraj trajtoj.
La profeto Jesaja estis la unua kiu proklamis la alvenon de Mesio, eble derivita de lia kono pri tiu ideo inter la zoroastra religio en malnova Persio.
Klasika Judismo esperas je la alveno de Mesio, laŭ la diro de la profetoj. Dum la historio de judismo, diversaj homoj sin deklaris Mesio, kaj kelkfoje sukcesis arigi ĉirkaŭ si gravan movadon, foje kun sociaj trajtoj.
La vorto mem kristano, derivas el Kristo, tio estas, Mesio. La kristanoj pensas ke Jesuo estas la Mesio profetita de la judaj profetoj. Diversaj grupoj de kristanismo montras ankoraŭ trajtojn de klasika mesianismo, esperanta la baldaŭan duan alvenon de Kristo (vidu: Adventismo).
En Islama mesianismo, Jesuo de Nazareto estas konsiderata profeto kaj la vera Mesio.
Vidu ankaŭ la figuron de la Mahdi en diversaj islamaj tradicioj.
Mesianismo ekzistas ankaŭ en Bahaismo kaj en diversaj noveraaj movadoj.
Vidu ankaŭ:
Vidu: Cionismo
Vidu apartan artikolon: Pola mesianismo
Vidu: Sebastianismo
En la historio de Brazilo, la vorto mesianismo estas uzata por nomi la sociajn movadojn en kiuj milojn da loĝantoj de la sertono (internaj malriĉaj regionoj) sekvis gvidantojn kun forta religia karaktero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mesianismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.