La 29-a de februaro estas la 60-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
306 tagoj restas.
La 29-a de februaro estas aldonita al la gregoria Kalendaro ĉiun kvaran jaron (superjaron), krom tiuj jaroj divideblaj per 100 sed ne divideblaj per 400. Do la jaroj 2000 kaj 1600 havis la aldonan tagon, sed 1900, 1800, kaj 1700 ne havis. En la ĉina kalendaro la tago okazas nur en la jaroj de Simio, Drako kaj Rato.
La supertago estis origine la 24-an de februaro en la romia sistemo de taga numerado, kio ne estis rekta seninterrompa numerado de la unua tago ĝis la lasta tago de la monato.[mankas fonto] Kiam tiu kontinua numerado ekuziĝis, la 29-a de februaro komencis esti konsiderata supertago. En landoj, kie la koncepto de nomtago ne estas ĝenerale konata, ĝi verŝajne ne havas praktikan signifon. En superjaroj, februaro estas nur etendita al 29 tagoj kaj nature oni supozas, ke la "kroma" tago estas la 29-a de februaro. Sed en Svedio kaj Finnlando, ĝis 1996, la supertago estis markita kiel la 24-a de februaro, kaj la nomtagoj de la 24-a ĝis la 28-a de februaro estis translokitaj unu tagon poste en superjaroj. Ekzemple nomtago de Matti en Finnlando estis en normaljaroj la 24-a de februaro sed en superjaroj la 25-a de februaro.
Je la 29-a de februaro okazis, interalie:
La 29-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 29-a de februaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.