Neŭtrala povo dum preciza milito estas suverena ŝtato kiu deklariĝas neŭtrala rilate al la intermilitantoj.
Povas okazi, ke ne partoprenanta ŝtato en la milito necese estu neŭtrala. La rajtoj kaj devoj de neŭtrala povo estas difinita en la Sekcij 5 kaj 13 de la Haga Konvencio de 1907. Konstanta neŭtrala povo estas suverena ŝtato kiu ligiĝas al internacia traktato por esti neŭtrala rilate al la intermilitantoj de ĉiuj futuraj militoj.
Malsamaj landoj interpretas sian neŭtralecon alimaniere: iuj, kiel Kostariko, malmilitaris, dum Svislando servas kiel ekzemplo de konstanta neŭtrala povo, kiu tenas sin al "armita neŭtraleco" por malhelpi agreson kun ampleksa militistaro, krom malhelpi sin de eksterlanda deplojo. La koncepto de neŭtraleco en milito estas mallarĝe difinita kaj metas specifajn limigojn al la neŭtrala partio reage al la internacie agnoskata rajto resti neŭtrala. Tamen ne ĉiuj neŭtralaj landoj evitas ian eksterlandan deplojon aŭ aliancojn, ĉar Aŭstrio kaj Irlando havas aktivajn pacajn fortojn de UN kaj politikan aliancon ene de Eŭropa Unio.
Dum la Malvarma Milito alia eŭropa lando, Jugoslavio, postulis militan kaj ideologian neŭtralecon, kaj tion daŭrigas ĝia posteulo, Serbio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Neŭtraleco (internaciaj rilatoj), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.