Kuracistoj sen landlimoj (france Médecins Sans Frontières) estas sekulara ne-ŝtata humanitara krizhelp-organizaĵo kun sidejo en Ĝenevo, plej konata pro siaj projektoj en milit-trafitaj regionoj kaj en maldisvolviĝintaj landoj kun gravaj malsanoj.
La Nobel-komitato donis al Kuracistoj sen landlimoj la Nobelpremion pri paco en 1999.
Kuracistoj sen landlimoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Médecins Sans Frontières - Doctors without borders | |||||
Ĉefsidejo de MSF | |||||
organizaĵo • ne-registara organizaĵo • karitata organizaĵo • internacia organizaĵo • voluntary health agencies | |||||
Komenco | 21-a de decembro 1971 vd | ||||
Geografia situo | 498955 / 120490 46.228256.1288746° 13′ 42″ N, 6° 7′ 44″ O; CH1903: 498955 / 120490 | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
| |||||
Tipo | humanitara krizhelp-organizaĵo | ||||
Moto | Sendependa. Neŭtrala. Senpartia. | ||||
Fondinto(j) | Bernard Kouchner • Jacques Bérès • Philippe Bernier • Raymond Borel • Marcel Delcourt • Xavier Emmanuelli • Vladan Radoman vd | ||||
Estr(ar)o | Christos Christou | ||||
Filioj | Leger Uten Grenser • Médecins Sans Frontières vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | www.msf.org | ||||
Jura formo | volontula asocio | ||||
Médecins Sans Frontières estis kreita en 1971 de malgranda grupo de francaj kuracistoj post la apartigo de Biafra, kiuj kredis ke ĉiuj personoj havas rajton al kuracado, malgraŭ raso, religio, kredo aŭ politikaj ideoj, kaj ke tiuj bezonoj estas pli gravaj ol naciaj baroj. La kreintoj de Médecins Sans Frontières estis:
|
|
|
La organizaĵo estas pli konata tra la mondo pri sia franca nomo, aŭ simple kiel “MSF”, sed en Usono kaj Kanado, la nomo “Doctors Without Borders” estas plej uzata.
Je 2007, pli ol 26 mil doktoroj, flegistinoj kaj aliaj medicinistoj, spertuloj pri loĝistiko, akvo kaj seninfektiginĝenieroj kaj administrantoj, plejparte lokanoj, provizis per kurachelpo en pli ol 60 landoj.
En 2017 KSL agadas en 70 landoj. En la organizaĵo laboras pli ol 36.000 profesiuloj el pluraj landoj.
En situacioj en kiuj la medicina agado ne sufiĉas por garantii la supervivon de iu loĝantaro, KSL povas havigi al ĝi akvon, manĝaĵojn, kloakojn aŭ kloakpurigadon kaj provizorajn loĝejojn.
En 1970 la "Groupe d'Intervention Médicale et Chirurgicale en Urgence" (Urĝa medicina kaj kirurgia intervengrupo) estis fondita fare de francaj kuracistoj kiuj laboris en Biafro, helpante al la vunditoj dum la Niĝeria Enlanda Milito en la malfruaj 1960-aj jaroj. Samtempe, en 1970, la organizaĵo "Secours Médical Français" (franca Medicina Helpo) estis fondita por helpi la viktimojn de Ciklono Bola kiu mortigis 500 000 homojn en orienta Pakistano (nun Bangladeŝo). La 20-an de decembro 1971, tiuj du organizaĵoj kunfandiĝis sub la nomo Kuracistoj Sen Limoj.
(laŭ la portugallingva retejo de la organizaĵo: www.msf.org.br)
La organizaĵo Kuracistoj Sen Landlimoj estas sendependa. Ĝi ne estas ligita al politikaj, militaj, ekonomiaj aŭ religiaj potencoj kaj havas liberecon de agado. Ĝi mem decidas kie, kiel kaj kiam agi surbaze de sia propra takso de la situacio kaj bezonoj. Tiu sendependeco de ago estas garantiita per ĝia financa sendependeco: ĉirkaŭ 90% de la financado venas de donacoj de individuoj kaj entreprenoj.
Kuracistoj Sen Landlimoj provizas helpon kaj sanservon al tiuj homoj kiuj plej bezonas ilin, sen diskriminacio de raso, religio, nacieco aŭ politikaj kredoj. La organizaĵo difinas la helpotan publikon nur surbaze de la takso de la sanaj bezonoj. [...]
En situacioj de konflikto, KSL ne prenas partion. Neŭtraleco estas esenca por ke la teamoj sukcesu atingi ajnan trafitan homon, sendepende de la flanko de la konflikto sur kiu li aŭ ŝi estas. La neŭtraleco de KSL estas ebligita per ĝia plena financa sendependeco de registaroj aŭ partioj en konfliktoj.
KSL konstante taksas la realigitajn projektojn kaj liveras financan raporton al la socio kaj al la donacantoj pri la administrado de la enspezita mono kaj pri la rezultoj de siaj agoj. La origino kaj uzo de la financaj resursoj estas prezentataj en klara kaj alirebla maniero. [...] Ankaŭ estas eldonataj jaraj raportoj kun la resumo de helpagadoj kaj kritika analizo de progresoj, obstakloj kaj novaj scioj. KSL ankaŭ fieras pri la travidebleco en la rilatoj kun siaj pacientoj kaj, kohere kun tiu travidebleco, informas ilin pri la faritaj elektoj kaj la decidoj prenitaj rilate al sia kurac-agado.
La agadoj de KSL estas ĉefe medicinaj. Ĝia laboro estas gvidita de la reguloj de universala medicina etiko. Plej gravas la devo disponigi asistadon al tiuj kiuj bezonas ĝin, sen malutili individuojn aŭ grupojn. [...] Ĉiu individuo estas traktata kun digno kaj respekto kaj ricevas altkvalitan medicinan prizorgon.
Dum 9 jaroj (de 1976 ĝis 1984), dum la Libana Enlanda Milito kaj sub fajro, la organizaĵo helpis hospitalojn en diversaj grandurboj, konservante neŭtralecon.
En 1979 la organizaĵo starigis delegacion por helpi civilulojn en Suda Sudano kiuj malsategis kiel rezulto de la dua civita milito en la lando. La volontuloj de la organizaĵo eksponis abomenaĵojn kiujn ili atestis kiuj inkludis torturon, amasekzekutojn kaj malsategon kaj ĝeneraligitan malsanon. En 1989 du volontuloj estis mortigitaj kiam ilia aviadilo estis malflugigita.
Dum la malsatkatastrofo en 1984-1985, la organizaĵo starigis delegacion de nutradprogramoj sed estis eliminita en 1985 post kondamnado de la malkonvena uzo de helpo kaj malvola reloĝigo.
En 1990, la unua delegacio al Liberio estis starigita por helpi civilulojn kaj rifuĝintojn trafitaj de la civita milito tie. En Liberio ili provizas nutradon, bazan medicinon kaj amasan vakcinadon.
En April 1994, kiam la genocido en Ruando komenciĝis, parto de la delegacio de la organizaĵo estis inkludita en la Ruĝkruco-teamo por ilia sekureco. Ambaŭ organizaĵoj povis certigi, ke ĉiuj hospitaloj en la ĉefurbo Kigali funkcias. En 1995, la organizaĵo, kune kun aliaj helporganizaĵoj, estis devigita forlasi Ruandon.
En la malfruaj 1990-aj jaroj, la delegacioj de la organizaĵo estis establitaj en Siera-Leono por trakti tuberkulozon kaj anemion inter la loĝantoj de la Aralo maro. Ili vakcinis 3 milionojn da niĝerianoj kontraŭ meningito kiam epidemio ekis en 1996.
La organizaĵo laboras en Israelo por helpi palestinanojn en Cisjordanio, Orienta Jerusalemo kaj la Gazaa Sektoro, kaj disponigas ĉefe drogojn kaj psikologian traktadon. Aktuale en 2015, la organizaĵo havas centrojn por psikologia helpo en Hebron, Nablus, Kalandija kaj Orienta Jerusalemo.
Hospitaloj subtenataj de MSF en Idlibo kaj Alepo estis bombitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kuracistoj sen landlimoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.