Koncentrejo, ekstermejo aŭ internigejo inkluzivas diversajn specojn de kolekt-, internig-, perfortlabor-, punlabor- aŭ eksterm-ejoj ene la historio.
La naziaj koncentrejoj mondvaste konatiĝis pro la malhumanegaj kaj sistemaj krueleco, ekspluatado kaj amas-murdado.
La esprimo devenas el la hispana kaj aperis unue dum ribelado kontraŭ la hispana koloni-potenco en Kubo en 1896. Kamparanoj, kiuj ne volis esti konsiderataj ribeluloj, estis admonitaj iri en campos de concentración.
En 1900 Usono internigis filipinajn gerilanojn en Mindanao. En la 21-a jarcento ĝi metas rifuĝintojn el Latinameriko, kiuj ekzercas sian rajton peti azilon sub usona kaj internacia juroj, en koncentrejojn.
La brita generalo Horatio Herbert Kitchener starigis Concentration Camps dum la brita-bura milito por internigi proksimume 120 000 bienanojn.
En 2013 la grupo Khaossia kreis en 2013 artan muzikfilmeton (EOS) kiu kombinas muzikon, videoarton kaj prozon, inspiritan de la historio de judaj rifuĝintoj, kiuj alfrontis la naziojn kaj rifuĝis al Salento (Italio) dum la postmilita tempo. EOS de Khaossia rakontas pri la amo inter la juna greka pentristo Jacob kaj Aura, salentina knabino. Uzante la profundan sed maleblan amon inter ambaŭ kiel deirpunkto, EOS rakontas pri la renkontiĝo de kulturoj kaj rakontoj tre malsimilaj, sed paradokse similaj en sia humileco kaj humaneco. La historio estas enkadrigita en la malnovmoda, malriĉa kaj marĝenita socio de Salento, kiu tamen povis bonvenigi la judojn kaj kundividi kun ili manĝaĵojn, laborojn, pasiojn kaj renaskiĝon. Ekzistas ankaŭ versio en formo de teatraĵo kiu estas integriĝo de tri artaj lingvoj — muziko, teatro kaj videarto — por doni veran priskribon de la historio kaj etoso en tiu tre preciza momento en la historio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Koncentrejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.