Buchenwald (BU-ĥen-valt) estis koncentrejo naziisma kaj malliberejo inter julio 1937 kaj aprilo 1945 en Germanio proksime al la urbo Vajmaro kaj unu el plej konataj naziaj koncentrejoj.
Unuaj enprizonigitoj alvenis de koncentrejo Sachsenhausen. Venigis koncentrejon tien ĉi la guberniestro Fritz Sauckel. 56 000 homoj estis murditaj en Buchenwald.
De 1945 ĝis 1950 la iama koncentrejo Buchenwald estis uzita kiel "Speziallager Nr. 2" ("speciala internigejo n-ro 2") de la sovetia sekreta servo, Popola komisariato por internaj aferoj (NKVD) por la interniĝado de iamaj funkciuloj de la nazia reĝimo, de anoj de la germana armeo, de arbitre denuncitaj personoj. De la ĉirkaŭ 28 000 personoj malliberigitaj en la speciala koncentrejo post la fino de la milito pli ol 7000 mortis pro la aĉaj vivkondiĉoj en la malliberejo.
Post la malkonstruo de la internigejo en la 1950-aj jaroj kaj la konstruo de giganta monumenta komplekso, en 1958 estis inaŭgurita la Nacia admonig- kaj memorigloko Buchenwald / Nationale Mahn- und Gedenkstätte Buchenwald. La hodiaŭa komplekso estas parto de la fare de la fondaĵo Gedenkstätten Buchenwald und Mittelbau Dora subtenata de la Federacia registaro kaj de la Liberŝtato Turingio.
Sur la areo videblas tri ekspozicioj daŭraj kaj unu pri arto:
Ekster tio la vizitantoj havas aliron al: la kompleta liberaera aero kun multaj informtabuloj, la enireja konstruaĵo kun ĉeloj (kie okazis ankaŭ torturoj), la gvatturoj, la kremaciejo, la malsanulejo, la kelo por ekzekutoj per ennukaj pafoj, la ĉefa deponejo, la desinfektejo, la stacidomo, la loĝejoj de la familioj de la SS-anoj, la ŝtonrompejo, la tombejoj, la memoriga monumento por la murditoj, restoj de la ĉirkaŭbaraĵoj de la zoologia ĝardenetoj por la infanoj de la SS-anoj, la hundotenejo. Eblas ankaŭ ĉirkaŭiri la tutan komplekson sur migradopado.
Inter la multo da okupiĝoj de artistoj pri la krueleco de la koncentrejo menciindas ekz. Bruno Apitz kiu priskribis en la libro Nackt unter Wölfen sian tempon en la koncentrejo (2 filmaj adaptoj). Kelkaj rakontitaĵeroj en ĝi tamen estas fikciaj respektive politike malekvilibraj, kio denove substrekitis okaze de nova filmigo.
11° 14′ 53″ O / 51.02222 °N, 11.24806 °O
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Buchenwald, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.