Salomon (Salo) KORNFELD, ankaŭ konata kiel Salo Grenkamp-Kornfeld, ps.
Grenkamp (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzweiler-Struthof en 1943) estis juda esperantisto kaj publicisto, devene el Pollando (ĝis 1917 aneksita per la Rusia Imperio), portempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).
Salomon Kornfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Salomon Kornfeld |
Naskiĝo | 1-an de julio 1896 |
Morto | 1-an de januaro 1943 (46-jaraĝa) en Natzweiler-Struthof concentration camp |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto • publikigisto • redaktoro |
Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. Ekde 1914, 17-jaraĝa li fariĝis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Pollando. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo, unue en Krakovo, poste en Jasło, kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.
Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Pollandon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.
El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistikaj kaj publicistaj verkoj kaj certe la Plena Vortaro.
Pri Krioj de l' Koro
|
|
Pri 5.000.000
|
Pri Penseroj
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Salomon Kornfeld, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.