Fjodor Aleksejeviĉ POSTNIKOV (ps.
F. A. Post, naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Kaŭno, mortis en 1952), ruso, poste usonano, estis kozaka oficiro, poste milita inĝeniero en Rusio ĝis 1905, inĝeniero kaj termezuristo en Usono. Li oficis kiel prezidanto de la unua oficiala Esperanto-Asocio Espero de la urbo Petrograd, 1897-1899, estis prezidanto de Vladivostoka Esperanto-Grupo, 1902-1905, konstruisto de balonoj por la floto, la unua el kiuj nomiĝis „Espero“ dum la rusa-japana milito. Akcelanto de Esperanto en Japanio, instruinte Esperanton al Hasegawa Tatsunosuke, plumnome Futabatei Shimei, kiam tiu ĉi restadis en Vladivostoko, kaj instigis lin eldoni esperantan lernolibron en Japanio.
Fjodor Postnikov | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | F. A. Post |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1872 |
Morto | 1-an de januaro 1952 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono • Rusia Imperio |
Familio | |
Frat(in)o | Aleksandr Postnikov |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 4307 |
Organizanto de la unua Esperanta rondo en Kalifornio, Berkeley, 1907, prezidanto de la tiea grupo kaj ĝia kursgvidanto dum multaj jaroj. Multaj artikoloj en la unuaj Esperanto-revuoj „La Esperantisto“, Lingvo Internacia (revuo) ktp., eldonisto de „Pacifika Espero“, 1915, 1925-1928. Membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj. Mortis en 1952 en Little Rock, st. Arkanzas en Usono.
Fjodor Postnikov estis frato de la fama rusa esperantisto Aleksandr Postnikov.
Fjodor Postnikov, Bernard Golden, La Ondo de Esperanto, 1996
La historij paĝoj de la Esperanto-movado en la Fora Oriento, Aleksandr B. Titajev, REGo, Sept. 2001
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fjodor Postnikov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.