Ĥabarovsko (ruse Хабаровск) estas kosmopolita rusa urbo kaj la sola en la rusa fora oriento kiu neniam estis fermita por eksterlandanoj kaj neniel similas al la imago de Ruslando kiun eksterlandanoj kutime havas .
Ĝi estas la plej granda riverhaveno kaj situas sur la maldekstra flanko de la rivero Amuro ne tre for de la landlimo kun Ĉinio (Manĉurio).
Ĥabarovsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of krai significance • urbego • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 680000–680150 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 617 168 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 611 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 135° 4′ O 48.483333333333135.0666666666748° 29′ N, 135° 4′ O [+] | ||||
Alto | 72 m [+] | ||||
Areo | 383 km² (38 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+10:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Khabarovsk [+] | |||||
| |||||
Ĥabarovsko estas la ĉefurbo de la Ĥabarovska regiono kaj ĝisnuna ĉefurbo de For-orienta federacia regiono.
La temperaturo balanciĝas inter −40 °C (vintre) kaj +40 °C (somere).
Ĝi estis fondita en 1858 kiel armea posteno, kaj estis nomita laŭ la rusia eltrovinto Erofej Ĥabarov. En 1872 estis kontruita riverhaveno. En 1880 la vilaĝo ricevis la statuson de urbo, kaj nomiĝis Ĥabarovka. Poste, en 1893, ĝis estis renomita Ĥabarovsko.
Fine de la 19-a jarcento Ĥabarovsko estis la centro de komerco kun feloj.
Komence de la 20-a jarcento ĝi fariĝis grava komerca centro de la Rusa Ekstremoriento, ankoraŭ videbla al la bele restaŭritaj brikaj komercaj domoj laŭlonge de la rivero kaj la lignaj domoj kiuj sukcesis tarvivi la turdoman arkitekturon iom ĉie prezenta en Rusio.
Esperanto estis bone videbla siatempe, sed nuntempe ne plu. Al la plej fruaj pioniroj apartenis ankaŭ Fjodor Postnikov, komandinto de la tutmonde unua luftbalonfloto de kiu unu portis la esperantan nomon 'Espero'. Lia ĉevalo nomiĝis Esperanto kaj sur flanka muro de lia domo vidiĝis grandega verda stelo. Post lia foriro al Usono, la movado velkis.
Kiel ĉie en Ruslando ankaŭ en Ĥabarovsko la urbocentro kaj la parkoj estas ŝtata prizorga tasko kaj respondeco kaj do bone flegataj, sed la duonpublika spaco (inkluzive de kortoj kaj ĉirkaŭ loĝejaroj) estas konsiderataj 'nenies' propraĵo kaj respondeco kiun ŝtataj servoj ne transprenas.
Pozitive estas ke multaj stratoj en Ĥabarovsko havas duoblan arbovicon kaj ie tie estas konservataj pecojn de la tajgo. La veturejoj en la urba avenuo Amurski estas disigitaj fare de longa parko kun multaj promenantoj kaj biciklantoj sur la malmultegaj bicklaj vojoj videblaj en Rusio.
La ekonomio de Ĥabarovsko baziĝas sur grandindustrio, ferindustrio kaj metalprilaborado. En Ĥabarovsko funkcias stablproduktada uzino, ĥemi-farmacia uzino kaj naftreciklada uzino.
Gi orientiĝas multe pli sur la plej vibraj mondaj ekonomioj de ĝiaj najbaroj, Ĉinio kaj Usono, ol de Moskvo. Rimarkindas ke nuntempe en Ĥabarovsko sin instalis multegaj japanaj kaj koreaj firmaoj.
Ĥabarovsko havas internacian flughavenon kun flugoj al Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, sed ankaŭ regulaj flugoj al Nord-Koreio.
La transsiberia fervojo ligas Ĥabarovsko al Moskvo.
La urbo estas konektita al la Hebrea aŭtonomio pere de 2,6 kilometroj longa ponto.
La Ĥabarovska tramo ekfunkciis la 5-an de novembro 1956.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĥabarovsko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.