Persa Golfo

Persa Golfo situas en la nord-okcidento de la Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio.

Persa Golfo
Persa Golfo
maro

Mapo de Persa Golfo.

Mapo de Persa Golfo.
Profundeco
  Maksimuma 104 m
Larĝeco 380 km
Longeco 1,000 km
Areo 239,000 km²
Supra tutaĵo Hinda Oceano
Najbaraj tutaĵoj Hormuza Markolo
Golfo de Omano
Kontinento Azio
Landoj Persa Golfo Irano
Persa Golfo Irako
Persa Golfo Kuvajto
Persa Golfo Kataro
Persa Golfo Barejno
Persa Golfo Sauda Arabio
Persa Golfo Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Persa Golfo Omano
Alfluantoj Ŝatt al-Arab
Persa Golfo
vdr

En oriento ĝi per la Hormuza Markolo kaj la Golfo de Omano ligiĝas kun la Araba Maro. Ĝia areo ampleksas 240 000 km². La golfo havas profundon de ĝis 115 m; ĝi longas 1000 kilometrojn kaj la maksimuma larĝo estas 370 kilometroj. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe la irana bordo montara. La Persan Golfon enfluas la rivero Ŝatt al-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok landoj havas bordojn rande de la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Sauda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas Fao (Irako), Basra (Irako), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura, Manamo (Barejno) kaj Um-Sajd (Kataro).

Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Iraka-irana milito de 1983 kaj la Iraka-kuvajta konflikto de 1991 granda kvanto da nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj.


La areo de la Persa Golfo malrapide malkreskadis dum la lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de la Ŝatt al-Arab en sia delto.

Persa Golfo

Vidu ankaŭ


Tags:

AzioHinda Oceano

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Wilhelm TellMerkredoJohann Martin RiesterEsperanto kaj Libera ScioListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoFuseta (stacidomo)Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoSapfoPetr TomašovskýPsikoza depresioŜakoInterretoĤanatoListo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojNeniuseksemoNaturalismoLeninGLATLeviloAitor AranaLiteratura Mondo1901ZeŭsoHimalajoFranz Anton Adolph von WagenspergMoresnet neŭtralaPecicaBella ciao20-a jarcentoLongitudoKalia okzalatoRettrompadoLuenaEpiskopujo ChiemseeBenicarlóDenaskaj Esperanto-parolantoj1-OktenoEtikoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoSeksallogoLagoa2-a de junioDonald TrumpInternacia Junulara KongresoEpitafo de SeikilosSebiș (Șieuț)SödertäljeglubendoPhilo Taylor FarnsworthDrăgăneștiErektiĝoVAZ-1111EBananoKalsonoMineraloEliza OrzeszkowaDeklaracio pri EsperantoMano de IrulegiLes Franqueses-Granollers Nord (stacidomo)Allan SimonsenElflukonstruaĵoL. L. Zamenhof🡆 More