Ribelo estas nekaŝita perforta rezista agado fare de pluraj personoj, kaŭzita de subpremo kaj ekspluatado, kontraŭ (ofte ŝtata) potenco.
Ribelantoj rifuzas obei al la registaro, al okupanto aŭ al alia aŭtoritata instanco kaj klopodas perforte forigi ĝin. Ofte ili tiucele batalas per armiloj. Ribeloj ofte celas ŝtatan sendependecon, aŭtonomion de teritorio aŭ aligon de la teritorio al alia ŝtato. Okazas ankaŭ ribeloj celantaj nur proteston kontraŭ regantoj aŭ sociaj klasoj. Ribelo ligita kun ŝanĝo de ekonomia kaj proprieta strukturo estas revolucio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ribelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.