Januara Ribelo (1863-1864) estis pola nacia ribelo kontraŭ Rusa Imperio, proklamita per manifesto la 22an de januaro 1863, eldonitan en Varsovio de Provizora Pola Registaro.
Kaŭzita de plifortiĝanta rusa teroro kontraŭ pola pasiva rezisto. Ĝi eksplodis la 22-an de januaro 1863 en Kongresa Pollando kaj la 1an de februaro 1863 en estinta Grandprinclando Litovio kaj daŭris ĝis aŭtuno 1864. Ĝi ampleksis nur rusan aneksaĵon: Polan Reĝlandon kaj aneksitajn teritoriojn – Litovion, Belorusion kaj parton de Ukrainio.
Ĝi estis la plej granda pola nacia ribelo, kiun apogis internacia publika opinio, kaj havis karakteron de gerila milito, dum kiu oni okazigis ĉirkaŭ 1200 batalojn kaj bataletojn. Malgraŭ komencaj sukcesoj la ribelo finiĝis per malvenko de ribelintoj. Kelkdek miloj estis mortigitaj en bataloj, preskaŭ mil ekzekutitaj, ĉirkaŭ 38 mil ekziligitaj al Siberio, kaj ĉirkaŭ 10 mil elmigris. Vilno estis masakrita de taĉmentoj de rusa generalo-guberniestro de Vilno, Miĥail Muravjov la Pendigisto.
Post fiasko de la ribelo Pollando kaj Litovio celebris nacian funebron. En 1867 oni nuligis aŭtonomecon de Pola Reĝlando, ties nomon kaj buĝeton, en 1869 likvidis Ĉefan Lernejon Varsovian, en la jaroj 1869–1870 de centoj da urboj apogantaj la ribelon oni forprenis urborajtojn, per kio kondukis ilin al malsukceso, en 1886 likvidis Polan Bankon. Oni malfondis katolikajn ordenojn, konfiskis ĉirkaŭ 1600 bienojn kaj komencis intensan rusigon de polaj teritorioj.
Post sufokigo de la ribelo signifa parto de la socio konsideris pluan armitan bataladon kontraŭ rusa okupanto sencela kaj direktis sin al laboro pozitivisam.
La ribelo kontribuis al pli favora ol en du aliaj aneksaĵoj proprietigo de kamparanoj kaj lasis fortan spuron en la pola arto kaj literaturo (Eliza Orzeszkowa, Stefan Żeromski, Artur Grottger, Jan Matejko).
Bataloj de la pola soldato dum la januara ribelo post 1990 estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu tabulo "NOC STYCZNIOWA 22/23 I 1863".
En 2012 Pola Senato fiksis la jaron 2013 – Jaro de Januara Ribelo.
22.11.2019: Solena entombigo de la trovitaj postrestaĵoj (ostoj) fare de litoviaj arkeologoj post 150 jaroj de la ekzekutoj faritaj de la rusia armeo; kun partopreno de la Prezidentoj de Pollando Andrzej Duda kaj Litovio Gitanas Nausėda
Krimo en Mołożów (distrikto Hrubieszowski) la 19-an de majo 1863 farita de rusaj soldatoj kontraŭ vunditaj ribelintoj lokitaj en kampa malsanulejo en bieneto Mołożów kaj kontraŭ civiluloj de la loko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Januara Ribelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.