Ekziligo estas la ordono al iu persono forlasi sian kutiman ĉirkaŭaĵon aŭ hejman regionon, aŭ la ordono al aliaj forpeli la ekziligitan personon de tie.
Male al la émigré, la libervole elektita nova hejmlando de homo forlasinta sian hejmlandon, ekziligito ĉiam estas sub la premo de ekstera potenco, kaj per libervola ago. La ekziligito estas malhelpita vizite reveni al sia eksa hejmlando, kaj ne disponas pri la baza rajto decidi pri sia vivoloko. Ofte la ekziligitoj restas ene de la potencozono de tiu, kiu ordonis la ekziligon, ekzemple en malliberula kolonio de la ekziliga ŝtato, aŭ en aparte malcentra loko de ĝi. En sia historio diversaj ŝtatoj, inter ili Rusio kaj Britio amplekse praktikis la ekziligon de kondamnitoj. Parte el la malliberulaj regionoj de ekziligitoj poste iĝis "normalaj" kolonioj respektive landopartoj – ekzemploj estas Siberio kaj Aŭstralio.
Konataj ekzemploj de ekziligoj estis
Literatura verko, kiu temigas la ekziligon en faŝisma ŝtato, estas la romano de Carlo Levi "Kristo venis nur ĝis Eboli".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ekziligo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.