Militkaptito estas soldato aŭ militisto, tenita fare de la malamiko post esti kaptita dum armita konflikto inter landoj, aŭ senpere post ĝi.
Internaciaj konvencoj reguligantaj traktadoj kun kaptitoj (nuntempe ĉefe la 3-a ĝeneva konvencio el la 12-a de aŭgusto 1949) krom alia destinas, ke militkaptitoj ne devas esti torturataj nek murdataj, kaj specifikas informojn, kiujn la kaptito estas devigita sciigi al malliberigantoj: nomo, dato de naskiĝo, rango kaj deĵornumero.
Kiel militkaptitoj oni konsideras personojn de tiuj ĉi kategorioj:
Ankaŭ ĉiujn ceterajn personojn, kiuj faris militagadojn, estas necese okaze de duboj konsideri kiel militkaptitojn, ĝis kiam apartenanta juĝo ne decidis pri ilia statuto. La militkaptitoj subiĝas al la potenco de ŝtato, kiu militkaptis ilin, ne al personoj aŭ armeaj taĉmentoj, kiuj militkaptis ilin.
Bedaŭrinde okazis esceptoj, en Hungario en fino de la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo havis kvantan ordonon, kiu ne sufiĉis el la hungaraj soldatoj, tial estis kaptitaj ankaŭ simplaj civiluloj.
Militprizono (ofte ankaŭ malliberejo por militprizonuloj) estas ejo por la enfermado de malamikaj luktintoj kaptitaj de militanta potenco dum militepoko.
Kaptitula interŝanĝo estas interkonsento inter oponanta flankoj en konflikto liberigi kaptitojn: militkaptitoj, spionoj, ostaĝoj, ktp. Foje, ankaŭ mortintaj korpoj estas interŝanĝitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Militkaptito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.