Pulsaro estas rapide rotacianta neŭtrona stelo, kiu je regula sinsekvo disradias impulsojn de elektromagnetaj ondoj plej ofte proksimume unu sekundon daŭrantajn.
La nomo originas de la angla nomigo „pulsating radio star“ (pulsanta radiostelo). Eblus do ankaŭ la esperantonomo "pulsastro".
Ĉar pulsaroj (pulsastroj) tipe havas proksimume 400.000 termasojn je diametro de 20 kilometroj, ili disponas pri forta gravita kampo, kiu je la surfaco konformas al la 2×1011 ĝis 3×1012-obla gravito de la tero. Krome ili havas magnetkampon miloble pli fortan ol la magnetkampo de la tero, kio daŭre de la tempo bremsas la propran rotacion de tiuj steloj. La vivodaŭro de pulsaro (pulsastro) kiel radiadofonto proksimas meznombre al dek milionoj da jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pulsaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.