Bismarkoj

La Bismarkoj aŭ Bismarka Insularo estas grupo de insuloj for de la nordorienta marbordo de la insulo Nov-Gvineo en okcidenta Pacifiko kaj parto de Papuo-Nov-Gvineo.

Ili ricevas la nomon de germana kanceliero Otto von Bismarck, ĉar dum la 19-a jarcento la Germana Imperio ekdisvastigis siajn koloniismajn klopodojn en tiu mondoregiono.

Bismarkoj
Mapo de la Bismarkoj
Mapo de la Bismarkoj
grupo de insuloj
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo , 149° 45′ O -3.9916666666667149.743055555564° 0′ S, 149° 45′ O f1
Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Bismarkoj
Bismarkoj
Nombro de insuloj 200
Ĉefa insulo Nova Britio
Tuta areo 49 658 km²f1
Loĝantoj 472 163 f2
Bismarkoj
vdr

Geografio

La Bismarkoj inkludas ĉefe vulkanajn insulojn disvastigitajn en 4 provincoj kun areo de 49,700 km² kie la plej gravaj insuloj inkludas:

Bismarkoj 
provincoj de Papuo-Nov-Gvineo
  • Provinco Orienta Novbritio (4)
    • Novbritio aŭ Niu Briten, ĉefa insulo
    • Insuloj de la Duko de Jorko
  • Provinco Manus (9)
    • Insuloj Admiralitato kun
      • Insulo Manus, ĉefa insulo
      • Insulo Lou
      • Insulo Los Negros
      • Insulo Ndrova
      • Tongo
      • Insulo Baluan
      • Insuloj Purdy
      • Insulo Rambutyo
      • Insuloj Sankta Andreso
    • Okcidentaj Insuloj kun
      • Insuloj Hermit
      • Insuloj Kaniet
      • Insuloj Ninigo
      • Insulo Vuvulu
  • Provinco Nova Irlando (12)
    • Nova Irlando aŭ Niu Ailan, ĉefa insulo
    • Nova Hanovero aŭ Lavongai
    • Insuloj Feni
    • Insulo Lihir
    • Insuloj Tabar
    • Insuloj Tanga
    • Insuloj Sankta Matiaso
  • Provinco Okcidenta Novbritio (18)
    • Novbritio aŭ Niu Briten, ĉefa insulo
    • Insuloj Vitu
  • Provinco Bougainville (14) Aŭtonomaj kaj sudoriente de Insuloj Feni
    • Insulo Bougainville
    • Insulo Buka
    • Insuloj Carteret
    • Verdaj insuloj (kiuj foje estas inkluditaj spite ne esti reale parto de la areo.)

Biogeografie la insularo troviĝas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Bismarkoj estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Historio

La unua loĝantaro de la insularo alvenis tien ĉirkaŭ 33 000 jarojn post elŝipiĝo el kio aktuale estas Papuo-Nov-Gvineo. Postaj alvenoj inkludis la popolon Lapita.

La unua eŭropano kiu vizitis la insularon estis la nederlanda esploristo Willem Schouten en 1616.

La insuloj restis nesetlitaj de okcidentaj eŭropanoj ĝis kiam ili iĝis parto de la germana protektorato de Germana Nov-Gvineo en 1884.

La 13an de marto de 1888, vulkano erupciis en Insulo Ritter kaŭzante megacunamo. Preskaŭ 100% el la vulkano falis en la oceanon lasante etan krateran lagon.

Post la eksplodo de la Unua Mondmilito, la Aŭstralia Armeo kaj Ŝiparo konkeris la insularon en 1914 dum Germanio estis tro okupita en siaj eŭropaj militfrontoj; poste Aŭstralio ricevis el la Ligo de Nacioj mandatoj por pluokupi la insularon, kiuj restis sub aŭstralia regado kaj kontrolo ĝis la japana okupado dum la Dua Mondmilito — ĝis kiam Papuo-Nov-Gvineo sendependiĝis en 1975.

Loĝantaro

  • 1955.— 141 700
  • 1966.— 218 000
  • 1980.— 314 000
  • Lastatempe.- 575 000

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Bismarkoj GeografioBismarkoj HistorioBismarkoj LoĝantaroBismarkoj NotojBismarkoj Eksteraj ligilojBismarkojBismarka InsularoGermanioKancelieroNov-GvineoOtto von BismarckPacifikoPapuo-Nov-Gvineo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Bedřich HroznýChartresErgokalciferoloTrentoKomputila terminaloOriks-antilopoCrocus CityKievoLikva demokratioLŭojangoVikidatumojGrahamstownMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000Lappar, la antikristoTulipomanioGeorg OhmVasco da GamaOlavo la 2-a (Norvegio)Trinidado kaj Tobago1993Opština SopišteLibera scioAdoboBrnoAngkor Ŭat822Tajlando en la Somera Olimpiko 2000Usona Enlanda MilitoĤanta-Mansa aŭtonoma distrikto — JugraPrivacy BadgerTertremoJorge MontanariNegev Nuklea EsplorcentroArthur Conan DoyleLagosoLa Dernière HeureCarles Puigdemont i CasamajóTurkio en la Somera Olimpiko 2000VicioDepartemento Amazonio (Kolombio)Les MureauxVojaĝo al KazohinioKonsumismoDelhioAfrika LeviĝoBangladeŝoAfganioKoreioĜenerala teorio de relativecoMeloLaŭboJosif Stalin1920Wilmington (Delavaro)PurpuraKleopatro la 1-aBukakoAfrikoArmena Apostola EklezioPropedeŭtika valoro de EsperantoNuklea Esplorcentro NegevGalapagojABBAKunfluejoArmenioVacarisses (stacidomo)TatuoKronvirusa malsano de 2019RadomGnostikismo🡆 More