Statuto

En la lingvaĵo de privata juro, statuto laŭ la konciza difino de PIV estas fundamenta regularo de asocio, societo aŭ alia organizaĵo.

Temas pri skribe fiksita kolekto de bazaj reguloj de jura personaĵo, kiun ŝanĝi eblas nur laŭ proceduro fiksita en la statuto mem.

La statuto de privata jura personaĵo estas signo de ĝia aŭtonomio, ĝi ne havas la karakteron de ŝtata jura normo, sed tamen ligas ĉiujn membrojn de la jura personaĵo.

En multaj ŝtatoj ekzistas leĝoj, kiuj fiksas, kio devas esti parto de statuto de jura personaĵo, kaj ĉu necesas deponi kopion de la statutuo en ŝtata registro. Krom la bazaj postuloj pri la minimuma enhavo de statuto, la resta enhavo kompreneble diferencas laŭ la speco de asocio, societo aŭ alia organizaĵo. Minimuma enhavo povas ekzemple esti la jeno:

  • nomo kaj sidejo de la asocio, societo aŭ alia organizaĵo, eventuale informo pri la administra jaro (kutime 1-a de januaro ĝis 31-a de decembro, sed eblas ankaŭ alia difino),
  • informo pri la komunutileco de la jura personaĵo,
  • informoj pri membrecoj, eventuale unuopaj kategorigoj de membrecoj, kaj pri membrokotizoj,
  • informo pri la "parlamento" de la jura personaĵo (ekzemple komitato, kunveno de reprezentantoj aŭ simile): nombro kaj rajtigo de la decidopovaj membroj, elektoproceduro kaj oficdaŭro, rajtoj kaj devoj, procedura regularo pri la kunsidoj de la organo,
  • informoj pri la estraro: nombro de la estraranoj, konkretaj funkcioj aŭ ne, elektoproceduro kaj oficdaŭro, rajtoj kaj devoj, amplekso de la financa decidopovo,
  • kontrolo pri decidoj interkonsentitaj en la institucia "parlamento" aŭ en la estraro,
  • reguloj pri ebla malfondo de la jura personaĵo aŭ pri ebla ŝanĝo de la institucia nomo aŭ celaro, pri eventualaj ŝangoj de la statuto, kaj pri la kapitalo de la organizaĵo/institucio.

Movadaj ekzemploj de statutoj

Tags:

PIV

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Listo de ĝemelaj urboj laŭ landonomoUniversala Kongreso de EsperantoFriderike WinternitzEsperanto kaj Ido komparatajInternacia Infana KongresetoVetludoMara ekosistemoOrpesa (stacidomo)Antal Faludi.mwLagoaJapanio22-a de februaroFrancisco de GoyaSud-KoreioRonald ReaganPovilas JegorovasRaportoContadoraNeĝblankulinoGeografia koordinatsistemoFlago de KanadoCAPTCHAListo de urboj de OmanoStefan ZweigSatanoKampanjo de ItalioInter BlindulojKomuna Norma Datumaro3SubvestoEsperanto kaj Libera ScioAitor AranaLeandro Fernández de MoratínAblativoEkonomioProvinco CienfuegosThe New York TimesJordanoIneuFranz Anton Adolph von WagenspergKendji GiracListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoUsonoUrinadoUsona MararmeoISNIRIA NovostiStelo (monunuo)Castro MarimArad (Israelo)PâncotaMonchiquePermakulturo2-HeksenoMarso (planedo)TTTglubendoInternacia Fonetika AlfabetoĈefuzanto4-OktenoSapfoMadridoKalia okzalatoParizoUniversala Tempo KunordigitaRetejo1-NoninoRembrandtPurpuraNATOHamasoColor Climax Corporation🡆 More