Anatemitaj Soldatoj (pole: Żołnierze wyklęci) – difino de la soldatoj de sendependiga kaj kontraŭkomunisma subtera movado, kiuj rezistis kontraŭ provo sovetigi Pollandon kaj subordigi ĝin al Sovetunio en la jaroj 1944-1963.
La difino devenas de ekspozicio dediĉita al postmilitaj partizanaj taĉmentoj, kiun en 1993 en varsovia Universitato aranĝis Respublikana Ligo. "Anatemitaj Soldatoj" estas ankaŭ titolo de la posta libro de Jerzy Ślaski pri la sama temo.
Membro-nombron de ĉiuj organizaĵoj kaj konspiraj grupoj oni taksas 120-180 miloj de personoj. En la lastaj tagoj de la milito sur teritorio de Pollando aktivis 80 mil kontraŭkomunistaj partizanoj. La lasta "anatemita soldato" – Józef Franczak, pseŭdonomo "Lalek" el la taĉmento de kapitano Zdzisław Broński, pseŭdonomo Uskok – pereis dum ĉaspelo apud Piaski (Lublina Provinco) 18 jarojn post la Dua Mondmilito - la 21-an de oktobro 1963. Praktike plimulto de armigitaj organizaĵoj malaperis pro manko de reago flanke de Okcidenta Eŭropo koncerne falsigitajn de komunistoj balotojn al Pola Sejmo januare 1947 kaj postbalota amnestio, post kiu la subtera movado kalkulis ne pli ol du mil personoj. En bataloj kontraŭ komunistaj regopovoj mortfalis ĉirkaŭ 15 mil homoj, en tio ĉirkaŭ 7 mil membroj de la subtero.
Analogiaj formacioj el Litovio, Latvio kaj Estonio estas nomataj Arbaraj fratoj.
En ĉiuj organizoj kaj armitaj grupoj de kontraŭkomunisma subtera movado partoprenis ĉirkaŭ 120-180 miloj de homoj. Preskaŭ duono devenis de Pola Enlanda Armeo por poste aktivi en la strukturoj de Libero kaj Sendependo. Ĉirkaŭ 30-40 miloj estis ligitaj kun la nacia subtera movado. Ceteraj apartenis al lokaj organizoj kaj grupoj. Laŭ la plej novaj pritaksoj en senpera batalo pereis 8-10 miloj de subteruloj, ĉirkaŭ 21 miloj mortis en malliberejoj kaj arestejoj de Sekureca Servo.
Stefan Korboński estis postmorte distingita per la Ordeno de Blanka Aglo en 1995 de prezidento Lech Wałęsa.
Łukasz Ciepliński, August Emil Fieldorf, Wincenty Kwieciński, Franciszek Niepokólczycki, Witold Pilecki i Jan Rzepecki estis postmorte distingitaj per la Ordeno de Blanka Aglo de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński.
"Pro eminentaj meritoj por sendependeco de la Pola Respubliko" estis postmorte distingitaj per granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando: Marian Bernaciak, Hieronim Dekutowski, Kazimierz Kamieński, Stanisław Kasznica, Władysław Łukasiuk, Stanisław Marchewka, Jan Rodowicz, Józef Rybicki, Zygmunt Szendzielarz, Jan Tabortowski, Edward Taraszkiewicz kaj Leon Taraszkiewicz.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anatemitaj Soldatoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.