Judismo
Ŝavuot aŭ Shavuot (en jida "Shovues" en uzado de Aŝkenazoj, en hebrea: שָׁבוּעוֹת, laŭvorte "semajnoj"), estas konata kiel la Festo de Semajnoj aŭ Pentekosto (en Kojnea greka lingvo: Πεντηκοστή). Ĝi estas juda festotago kiu okazas la sesan tagon de la hebrea monato Sivano (ĝi povas okazi inter la 15a de Majo kaj la 14an de Junio laŭ la Gregoria kalendaro). La kristana festo de Pentekosto estas alia festotago, bazita sur afero de la Nova Testamento okazinta pro la arigo de la sekvantoj de Jesuo fakte dum tiu juda festotago (Agoj de la Apostoloj 2:1 kaj sekvantaj). Estante unu el la biblie ordonitaj Tri Pilgrimadaj Festoj, Ŝavuot estas tradicie celebrata en la Izraela Lando dum unu tago kaj dum du tagoj en la Juda diasporo. Kvankam jam estas pli da konscio pri la festivalo en Israelo inter nereligiaj judoj, ĝenerale Ŝavuot estas amplekse ignorata de ne-praktikantaj judoj.
En la Biblio, Ŝavuot markas la rikolton de tritiko en en la Izraela Lando (Eliro 34:22) kaj laŭ la Saĝuloj, ĝi rememoras ankaŭ la jariĝon de la dono de la Torao fare de Dio al la Izraelidoj sur la Monto Sinajo. La vorto "ŝavuot" signifas "semajnojn" kaj ĝi markas la konkludon de la kalkulo "Sefirat HaOmer". Ties dato estas rekte ligita al tiu de Pesaĥo. Tiu kalkulo de tago kaj semajnoj estas komprenata kiel esprimo de antaŭigo kaj deziro por la dono de la Torao. En Pesaĥo, la popolo de Israelo estis liberigita el sia sklavigo de la Faraono; en "ŝavuot", ili ricevis la Toraon kaj iĝis nacio engaĝiginta por servi al Dio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝavuot, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.