Ernst Heinrich Philipp August HAECKEL (aŭ HÄCKEL), (naskiĝis en Potsdam la 16-an de februaro 1834, mortis en Jena en 1919), estis germana biologo, kiu popularigis ideojn de Darvino en Germanio.
Ernst Haeckel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernst Heinrich Philipp August Haeckel | |||||
Naskonomo | Ernst Heinrich Philipp August Haeckel | ||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1834 en Potsdam, Provinco Brandenburgio, Reĝlando Prusio | ||||
Morto | 9-an de aŭgusto 1919 (85-jaraĝa) en Jena, Vajmara Respubliko | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Carl Haeckel vd | ||||
Edz(in)o | Anna Sethe • Agnes Huschke vd | ||||
Infanoj | Walter Haeckel • Elisabeth Haeckel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Wiki Esperantobiologo • kuracisto • Wiki Esperantozoologo • filozofo • natursciencisto • ekologo • ornitologo • universitata instruisto • iĥtiologo • botanikisto • esploristo • fotisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | Komuna deveno vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johannes Peter Müller vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Haeckel studis ekde 1852 medicinon kaj natursciencon en Würzburg, Berlino kaj Vieno kaj kuracistis mallongan tempon en Berlino. Poste li ekskluzive dediĉis sin je naturscienojn. Instigite fare de la mentoro kaj fiziologo Johannes Peter Müller esploradi pri marbestoj malsupraklasaj li studis la faŭnon mediteranean en 1859-60 en Napolo kaj Messina. Laŭ la konsilo de la amiko Carl Gegenbaur li habilitiĝis kiel privata docento pri zoologio en 1861 en Jena kaj ricevis samloke en 1862 la eksterordan kaj en 1865 la ordan profesorecojn.
Pli ampleksaj sciencaj vojaĝoj entreprenitis de li al Lisbono, Madeiro, Tenerifo, Gibraltaro, Norvegio, Sirio kaj Egipto, al Korsiko, Sardinio, Sri Lanko, Algerio, Ruslando, Javo, Sumatro. Jam en 1863 Haeckel radike kaj senkompromise apogis la doktrinon de Charles Darwin kaj propagandis ĝin jam en 1866 en la verko »Generelle Morphologie«. Danke al tiu ĉi verko la teorio pli scienciĝis kaj elradiadis. Li estis pionira en la ŝato kaj de la plej malsupre evoluintaj vivaj aĵoj (t.n. moneroj) kaj de la homo; ĉiajn provajn faktojn li profunde trastudis kaj ordigis. Por atingi tian kompletan sciencan ellaboron li estis farinta grandan nombron da sitemaj studoj de animalaj klasoj (ekz. de moneroj, radiolarioj, kalkaj spongoj, diversaj koraloj, medusoj, kniduloj/sifonoforoj). Haeckel furoris ankaŭ per diversaj suspektaj trajtoj kiuj konkludigis lin ankaŭ neprovitajn aerojn; por li nur gravis logikeco. Li engaĝiĝis en la monisma branĉo de Libera penso kaj fondis en 1906 societon monisman Monistenbund ĉe la zoologia instituto de Jena. Krome li ankaŭ batalas por la paco kaj iniciativis kune kun Friedrich Naumann kaj Max Weber en 1910 pri internacia interpopola kompreniĝo politika por garantii la mondan pacon. En 1907 li faris la lastan grandan vojaĝon al Svedio. En 1908 li donace fondis la Filetikan muzeon en Jena. Li eldocentado retiriĝis en 1909; en 1910 li ĉesigis membrecon en la protestantisma kirko. Lia edzino Agnes mortis en 1915 kaj Haeckel mem pasigis la lastajn jarojn duonkriple.
Lia plej grava doktrino estis pri la ĉiamvalida signifo de evolucio de la unuopo por doni klarigojn pri la historio de la tuta gento estante ripeto malpliiĝinta de la tuto. Temas pri la de li difinita biogenika baza leĝo (biogenetisches Grundgesetz) el kiu li konkludis la ofte malbone interpretitan kenogenezon kaj la gastrean teorion. Li faris genealogiajn arbojn de la unuopaj bestaj kaj plantaj sekcioj detalege. Ili estu taksataj kiel esplorprogramoj kaj estis konfirmitaj de aliaj. Lia ideo kolekti la tutan vivan mondon sub unu vidpunkto, lia malferma karaktero neniam kaŝi aferojn provokis aron da entuziasmuloj kaj de akraj kontraŭuloj. Multaj fanatikuloj donis monon por pluaj esploroj (ekz. la Fondaĵo Ritter. Post Darwin mem li taksitis de multaj kiel la dua plej grava esploristo tiufaka. En siaj t.n. mondenigmoj (Welträtsel) Haeckel prezentis sian vizion de la mondo kun nua akcepto de kaŭzaj kuntekstoj. Teleologiajn traktojn li tute rifuzis. Mondordo etika kia ajn malakceptatas, tamen laŭdatas la beleco de naturo kaj eduko de homo je sindono al la puraj belo, la bono kaj la vero. Diference al materialismo kruda laŭdatas la fundamenta rolo de sentado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ernst Haeckel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.