Botanikisto aŭ plantosciencisto estas tiu sciencisto kiu okupiĝas pri botaniko.
La profesio apartenas al la Wiki Esperantobiologoj.
Botanikisto aŭ plantosciencisto estas sciencisto kiu specializas en tiu studfako. La termino "botaniko" derivas el la vortoj de la antikve-greke βοτάνη, botanē signifante "paŝtejo", "herbaro", aŭ "furaĝejo"; βοτάνη estas siavice deriva el βόσκειν (boskein), "manĝi" aŭ "paŝtadi". Tradicie, en botaniko estis inkludita ankaŭ la studo de fungoj kaj algoj fare de fungosciencistoj kaj algosciencistoj respektive, kun la studo de tiuj tri grupoj de organismoj restantaj ene de la sfero de intereso de la Internacia Botanika Kongreso. Nuntempe, botanikistoj studas proksimume 400,000 speciojn de vivantaj organismoj el kiuj ĉirkaŭ 260,000 specioj estas vaskulaj plantoj kaj ĉirkaŭ 248,000 estas florplantoj.
La studado de diversaj utilaj herboj por la kuracado kontraŭ malsanoj komencis jam dum la prahistorio de Egipto. Post jarcentoj monaĥoj plantis spicherbojn en la monaĥeja ĝardeno, krome ili priskribis la terapiojn kun spicherboj. Baldaŭe aperis ankaŭ botanikaj ĝardenoj apud la universitatoj, jam ne nur por spicherboj, sed diversaj kreskaĵoj. Tie elektitaj profesoroj okupiĝis pri kulturo de la kreskaĵoj. Iliaj taskoj estis determini, katalogi kaj priskribi la plantojn. Karolo Lineo kondukis en 1753 la dunoman nomsistemon, kiu restas en uzo eĉ ĝis nun. La profesio disbranĉiĝis, ĉar dum profesia esplorado de kreskaĵoj la specoj pligrandiĝis, tial estas konataj ekzemple fungosciencoj, algosciencistoj ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Botanikisto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.