Evolucio estas la biologia teorio de Alfred Russel Wallace kaj Charles Darwin kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: la pluvivado de la plej taŭgaj.
Iom simpligite, evolucio diras, ke specioj evoluas ĉar la plej taŭgaj specianoj emas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.
Evolucio antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.
Ankaŭ Alfred Russel Wallace eltrovis kaj proponis evolucion. Wallace, same kiel Darwin, eltrovis evolucion post vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.
Darwin eltrovis evolucion dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evolucio ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputis tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871. Polemiko estas pri tiu ĉi temo. La konceptoj defenditaj de Wallace pri specioj estas pli modernaj ol tiuj de Darwin. Ankaŭ Wallace malakceptis la teorion de Lamark pri heredaĵo de trajtoj. Darwin mem diris ke neniu alia resumis tiel trafe la teorion de origino de specioj, tiel ke la nomoj de la ĉapitroj de lia libro Origino de la Specioj venis el letero de Wallace al Darwin. Wallace, je siaj lastaj jaroj, iĝis spiritualisto kaj pro tio li malfamiĝis en la scienc-medio de la 19-a jarcento.
Evolucio klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzistas pri tio; pri tio vidu Origino de vivo.
Laŭ evolucio, ĉia vivo sur la tero estas unu familio: ĉiu vivaĵo estas parenco de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.
Evolucio ne parolas pri progreso de vivo, sed simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evolucio, skarabo aŭ eĉ bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.
Ideoj pri evolucio, kiel la sama deveno kaj la transformo de specioj, ekzistis jam en la 6-a jarcento a.K., kiel defendis ilin ekzemple la greka filozofo Anaksimandro. Pli granda diverseco de tiaj ideoj estiĝis en la 18-a jarcento, kaj en 1809 Lamarck defendis la ideon, ke la transformo de specioj okazas per heredo de adaptiĝoj, kiujn la gepatroj atingas dum sia vivo (Lamarckismo). Tiajn ideojn oni konsideras en Anglujo minaco al la politika kaj religia ordoj kaj estis arde kontraŭitaj de la scienca establiĝantaro.
En 1858 Charles Darwin kaj Alfred Russel Wallace kune prezentis du diversajn studojn pri la teorio de evoluo per natura selektado en la Linnean Society of London. Tiu publikaĵo estis malmulte observata, tute kontraŭe al la libro The Origin of Species (La deveno de specioj) de Darwin publikigita en 1859, kiu tre detale priskribas la teorion kaj gvidas al pli kaj pli granda akcepto de la konscio, ke evoluo vere okazis. Apartaj tezoj pri evoluo de Darwin, kiel ekzemple gradualismo kaj la natura selektado ricevis komence grandan kontraŭstaron. Subtenantoj de Lamarck argumentis, ke ekzemple anasoj sukcesis havigi al si naĝhaŭtojn per konstantaj provoj padeli kaj ne per selektada procezo, kiu donis avantaĝon al anasoj, kiuj havis iom da haŭtoj inter la piedfingroj, en la natura konkurso. Sed ĉar eksperimentoj por subteni lamarckismon restis sen pozitiva rezulto, tiu teorio estis forlasita.
Darwin tamen ne sukcesis klarigi kiel ecoj estis transdonitaj de generacio al generacio, kaj kial variantoj de tiuj ecoj ne miksiĝis per heredo. Tiun mekanismon klarigis Gregor Mendel en la jaro 1865. Liaj esploroj montriĝis, ke apartaj ecoj estis heredataj laŭ tute detale difinita kaj antaŭdirebla maniero.
Kiam oni ree malkovris la laborojn de Mendel en la jaro 1900, diversaj opinioj pri antaŭdiroj de la unuaj genetikistoj kaj biostatistikistoj pri la rapideco de evoluo estigis profundan fosaĵon inter la mendel-a kaj la darvina modeloj de evoluo. Tiun fosaĵon plenigis fine la laboroj de biologoj kiel Ronald Fisher en la 1930-aj jaroj. La fina rezulto estis kombinaĵo de la darvina natura selektado kun la mendel-aj reguloj, la sinteza teorio pri evoluo, nomata ankaŭ novdarvinismo.
Fine, kiam identigis Oswald Avery en la jaro 1944 DNA-on kiel genetikan materialon, kaj kiam deĉifris James Watson kaj Francis Crick la strukturon de DNA en la jaro 1953, la fizika bazo de heredo estis klarigita. De tiam genetiko kaj molekularbiologio estas centraj eroj de la evolucia biologio.
Kutime scienculo sciencajn pruvojn trovas, aŭ ellaboras, el biologio, el informa matematiko, el paleontologio kaj el observebla evolucio.
Paleontologio studas la fosiliojn kaj esperas trafi ĉenan ligon inter similaĵoj ĉene kreskantaj en komplekseco. Rilate tion meritas citi kion skribas Henry Gee, scienca vulgariganto de "Nature", konvinka darvinisto: "neniu fosilio restis enterigita kun naskiĝatesto. Tiu fakto, kune kun la maldenseco de fosilioj, signifas ke konkrete ne eblas serioze kunligi fosiliojn laŭ ĉeno de kaŭzoj kaj efikoj... Kunligi fosiliojn kaj konsideri kelkajn kvazaŭ ili estus la famaj mankantaj ĉeneroj", observas Gee, "havas la saman validon de la fabeloj de la bona nokto"(Jonathan Welles, le balle di Darwin, 2010)
Ĵusaj studoj publikigitaj en la gazeto Science montras ke la evoluo studita de Darvino en la arkipelago Galapagos inter fringoj daŭras, kiel pruvis analizoj pri la grando de ties bekoj.
Paralela evoluismo estas la disvolvigo de simila trajto en rilataj, sed diferencaj, specioj descendintaj el sama praulo, sed el diferencaj kladoj. Konverĝa evoluismo priskribas la akiron de samaj biologiaj trajtoj en nerilataj stirpoj aŭ specioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Evolucio (teorio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.