Projekto Scivolemo: Esperantlingva aŭdvida projekto pri scienco

Scivolemo estas esperantlingva aŭdvida projekto pri scienco, kiu konsistas el blogo, jutuba kanalo kaj podkasto.

Projekto Scivolemo: La blogo Scivolemo, La jutuba kanalo Scivolemo, La podkasto de Scivolemo
Blua lupeo estas la simbolo de la projekto.

La blogo Scivolemo

En 2017 la blogo estis kreita de Frank van Hertrooij, studento pri ĥemia teĥnologio en la Teĥnika Universitato Eindhoven. La blogo estas persona projekto kaj nur enhavas artikolojn de Frank.

La jutuba kanalo Scivolemo

"Kiel oni hejmigis katojn?" - ekzempla video de la projekto.

La jutuba kanao estas kreita de teamo ĉirkaŭ Frank, Rogier Huurman kaj Carlos Pesquera Alonso kaj ekzistas ekde 2019. Komence la kanalo kreis nur proprajn videojn pri sciencaj temoj prezentitaj de persono kiu parolas en la video. Tiu teamo kreis sep videojn, poste la kanalo havis pli ol unujaran paŭzon.

Ekde somero 2020 la kanalo denove komencis krei videojn kun ŝanĝita teamo kaj nova koncepto. La nova teamo konsistas el Siru, Matheus, Stefan, Karlos’ kaj Frank. Nun la kanalo ĉefe enhavas tradukojn de mallongaj liberaj videoj de la germana televido ZDF, NASA, NOAA kaj aliaj liberaj fontoj per kiuj la teamo prezentas diversajn sciencajn temojn. La teamo ankaŭ kreas proprajn videojn, sed sen persona presentado de la temo. La videoj havas liberajn licencojn, tial multe de la videoj estas enmetitaj en artikoloj en la esperantlingva Vikipedio kaj ili ankaŭ estas haveblaj en la vikimedia komunejo.

La podkasto de Scivolemo

La podkasto de Scivolemo enhavas la sonojn de la jutubaj videoj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Tags:

Projekto Scivolemo La blogo ScivolemoProjekto Scivolemo La jutuba kanalo ScivolemoProjekto Scivolemo La podkasto de ScivolemoProjekto Scivolemo Eksteraj ligilojProjekto Scivolemo ReferencojProjekto ScivolemoBlogoPodkastoSciencoYouTube

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

DiskoĵetadoEsperanta alfabetoChristian RohlfsHutia movadoApple TV+MasturbadoSeksumadoJešeticeNeŭtraleco (internaciaj rilatoj)Gyula BarthosBankrotoMax WeberArdenojArmena lingvoIzopropilacetilenoHimenoDekoltaĵoDNAZamenhofa TagoEŭropa UnioMuzeo de HarapoGiorgia MeloniWorldCatEkspozicio migraBankostumoCarcaixentUnua MondmilitoAlgemesíVikivortaroLos-AnĝelesoAsteriksParadokso de kokino kaj ovoHundoSankta BarbaracallgirlTurfoDodekanoAŭstralioJaroFloriano de LorchZimbabvoDilermando ReisKarlo la 3-a (Britio)Akademio de EsperantoNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoJapanioProksimaĵoj MadridoAleșdSârbi (Fărcașa)Lindumo3-HeptinoASankta KompanioUnuiĝinta ReĝlandoGermanioBirdojOperaciumoSüdwestrundfunkVolovanoErotikaj helpilojLingvo🡆 More