Niĝero (oficiala nomo: Niĝera respubliko en la franca lingvo République du Niger) estas respubliko, eksa franca kolonio, en Okcidenta Afriko kun demokrate elektita registaro.
Ĝi havas limon kun Alĝerio kaj Libio norde, Ĉado oriente, Niĝerio kaj Benino sude kaj Malio kaj Burkina Faso okcidente. La nomo devenas de la rivero Niĝero, kiu trafluas la relative dense loĝatan sudokcidentan parton de la lando.
Niĝero estas lando sen maraliro enhavanta partojn de Saharo, Sahelo kaj partojn de la sudana regiono. La loĝantaro ofte suferas pro troa sekeco kaj malsatego La lando estas unu el la plej malriĉaj de la mondo laŭ la indico de homa disvolviĝo. Dum la lastaj jaroj ekestis defioj rilate al la stabileco en la lando pro infiltrado de ĵihadismaj milicoj.
En 1921 la lando iĝis kolonio de Francio kaj parto de Franca Okcidenta Afriko. En 1960 ĝi akiris sendependecon, sed fariĝis milita respubliko. En 1993 okazis la unuaj multpartiaj elektoj.
Grava ekonomia faktoro estas la minado de Urano norde de Agadez fare de la franca firmao Areva. Niĝero estas la plej grava afrika produktanto de Urano kaj liveras 40% de la Urano bezonata de Francio.
La Nacia Parko W inkludas areojn de tri landoj, nome Niĝero, Benino kaj Burkino.
La niĝera konstitucio aprobita per referendumo en 2010 estas surbaze de tiu en Francio konsistante el duonprezidenta sistemo de registaro kun rekta demokratio por la elekto de la prezidento (ĉiujn kvin jarojn). La ŝtatestro kaj ĉefkomandanto de la armetrupoj havas ampleksajn potencojn. La preziento nomumas kaj eksigas la registaron estrita de la ĉefministro. La tradiciaj regantoj (france: chefs traditionnels) estas sub la kontrolo de ŝtato. Sur loka nivelo ili prenas sur sin juĝajn taskojn, interalie.
Indeksa nomo | indeksa valoro | Monda Rango | interpreta helpo | Jaro |
---|---|---|---|---|
Indekso de fragilaj ŝtatoj | 96 el 120 | 21 de 179 | Stabileco de la lando: Alarmo 0 = tre daŭrigebla / 120 = tre alarma Rango: 1 = plej delikata lando / 179 = plej stabila lando | 2021 |
indekso de demokratio | 3.22 el 10 | 125 de 167 | Aŭtoritata reĝimo 0 = aŭtoritata reĝimo / 10 = plena demokratio | 2021 |
Libereco en la Monda Indekso | 51 el 100 | — | Libereco statuso: parte libera 0 = ne libera / 100 = libera | 2022 |
Gazetara Libereco-Indekso | 67,8 el 100 | 59 el 180 | Rekoneblaj problemoj por gazetara libereco 100 = bona situacio / 0 = tre serioza situacio | 2022 |
Indekso de Korupta Percepto (CPI) | 31 el 100 | 124 el 180 | 0 = tre korupta / 100 = tre pura | 2021 |
La 26-an de julio 2023 sekve de puĉo prezidanto Mohamed Bazoum estis eksigita kaj la potencon transprenis la Nacia Konsilio pri Gardado de la Patrujo subestre de generalo Abdourahamane Tchiani. La Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj kondamnis la puĉon, same kiel Unuiĝintaj Nacioj, Francio kaj Usono. Malio, Burkino kaj Gvineo subtenis ĝin.
Niĝero apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Ĝi estas ankaŭ membro de la Afrika Unio kaj la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj kaj membras ankaŭ en la Niĝeria Basena Aŭtoritato kaj la Basena Komisiono de la Lago Ĉadio (franca mallongigo CBLT), la Movado de Nealiancitaj Landoj, la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj la Organizaĵo por la Harmoniigo de Komerca Juro en Afriko (angla mallongigo OHADA). La plej okcidentaj regionoj de Niĝerio estas kunigitaj kun apudaj regionoj de Malio kaj Burkino sub la Integrita Disvolva Aŭtoritato de la Regiono Liptako-Gurma, ofte konata kiel la Aŭtoritato de Liptako-Gurma (akronime ALG).
La 17-an de septembro 2023 Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo, kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron. La 16-an de marto 2024 Niĝero informis pri nuligo de la milita kunlaboro kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj trupoj de sia teritorio.
Lingvoj: haŭsa (parolata de 56% de la loĝantaro kaj kiun 85% niĝeranoj komprensas), la songai-djerma lingvaro, la fulana, la tamaja kaj la franca.
En Niĝero ekzistas Niĝerlanda Esperanto-Klubo ne aliĝinta al UEA.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Niĝero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.