La regiono Sudano (arabe بلاد السودان, Bilād as-Sūdān‚ signifante Landoj de la nigroj) situas en Norda Afriko sude de Saharo.
Ĝi atingas la areon de la pluvarbaroj de la gvinea marbordo kaj de la konga baseno. La regiono etendiĝas de la atlantika marbordo en la nordokcidento de Afriko ĝis la etiopia montara regiono en oriento. Ĝi estas karakterizita de la transiro inter la seka zono kaj la pluvarbaroj kaj ĝia precipa vegetaĵaro estas savano. La norda strio de la regiono estas la transira zono inter dezerto kaj savano kaj nomiĝas Sahelo.
La precipe monteta regiono estas dividita per montaroj en tri basenoj:
Tiu mondoregiona areo estas multe pli ampleksa ol la partikularaj ŝtatoj nome Sudano kaj Sud-Sudano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sudano (regiono), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.