Malsovaĝigi, aldomigi aŭ hejmigi sovaĝajn aŭ naturajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredado kaj uzado fare de homoj.
Parolante pri malsovaĝigitaj plantoj (iom metafora uzado de "malsovaĝigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicino aŭ alia uzado.
Malsovaĝigo estas eltenita mult-generacia rilataro laŭ kiu unu grupo de organismoj ricevas gravajn gradon de influo super la reproduktado kaj zorgado de alia grupo por sekurigi pli antaŭvideblan havigon de rimedoj el tiu dua grupo. Charles Darwin agnoskis la malgrandan nombron de trajtoj kiuj faris malsovaĝigitajn speciojn diferencaj el ties naturaj prauloj. Li estis ankaŭ la unua kiu agnoskis la diferencon inter konscia selekta bredado en kiu homooj rekte selektas por atingo de dezirataj trajtoj, kaj nekonscia selekto kie trajtoj evoluas kiel krom-produkto de natura selekto aŭ el selekto al aliaj trajtoj. Estas genetika diferenco inter malsovaĝigitaj kaj naturaj populacioj. Tia diferenco ekzistas ankaŭ inter la trajtoj, kiuj laŭ esploristoj estis esencaj je la fruaj stadioj de malsovaĝigo, kaj la plibonigaj trajtoj, kiuj estis aperintaj ekde la disiĝo inter naturaj kaj malsovaĝigitaj populacioj. Malsovaĝigitaj trajtoj estas ĝenerale fiksitaj ene de ĉiuj malsovaĝigitoj kaj estis selektitaj dum la komenca epizodo de malsovaĝigo de tiu animalo aŭ planto, dum plibonigaj trajtoj estas nur en proporcio de malsovaĝigitoj, kvankam ili povus esti fiksitaj en individuaj bredadoj aŭ regionaj populacioj.
La hundo estis la unua malsovaĝigito, kaj ili setlis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, longe antaŭ kultivado kaj antaŭ la malsovaĝigo de aliaj animaloj. La arkeologia kaj genetika informaro sugestas, ke longdaŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj malsovaĝigitaj bestoj – inkluzive azenojn, ĉevalojn, nov- kaj malnov-mondajn kameledojn, kaprojn, ŝafojn, kaj porkojn – estis ofta. Pro sia gravo por homoj kaj sia valoro kiel modelo de evoluciaj kaj demografiaj ŝanĝoj, malsovaĝigo estis alloginta fakulojn pri arkeologio, paleontologio, antropologio, botaniko, zoologio, genetiko, kaj la mediscienco.
Malsovaĝigo ne estu konfuzita kun dresado. Dresado estas la kondiĉita kutimara modifo de natur-naskita animalo kiam ties natura evito al homoj estas limigita kaj ĝi toleras la estadon de homoj, sed malsovaĝigo estas la konstanta genetika modifo de bredata stirpo, kio kondukas al heredata antaŭdispono al homoj. Kelkaj animalaj specioj, kaj kelkaj individuoj ene de tiuj specioj, estas pli bonaj kandidatoj por malsovaĝigo, ol aliaj, ĉar ili montras kelkajn kutimarajn karakterojn: (1) la grando kaj organizado de ties socia strukturo; (2) la kapablo kaj la grado de selekteco en ties elekto de partneroj; (3) la facilo kaj rapido, laŭ kiuj la gepatroj zorgas la idojn, kaj la matureco kaj moveblo de naskitaj idoj; (4) la grado de fleksebleco en dieto kaj habitata tolero; kaj (5) reagoj al homoj kaj novaj medioj, inklude flugoreagoj kaj reaktiveco al eksteraj stimuloj.
La komencoj de animala malsovaĝigo konsistis en longdaŭra kun-evolucia procezo kun multaj stadioj laŭlonge de diversaj vojoj. Oni konjektis, ke malsovaĝigo sekvis tri ĉefajn vojojn: (1) kunmanĝantoj, adaptitaj al la homa niĉo (ekz., hundoj, katoj, kortobirdoj, eble porkoj); (2) predataj animaloj serĉataj por manĝo (ekz., ŝafoj, kaproj, bovoj, akvobubaloj, gruntbovoj, porkoj, boacoj, lamoj kaj alpakoj); kaj (3) animaloj celataj por helpo kaj nemanĝaj rimedoj (ekz., ĉevaloj, azenoj, kameloj). La hundo estis la unua malsovaĝigito name="Larson, G 2014"/> kaj ĝi setlis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, multe antaŭ la kultivado kaj antaŭ la malsovaĝigo de aliaj animaloj. Homoj ne intencis malsovaĝigi animalojn el, aŭ almenaŭ ne imagis malsovaĝigitan animalon rezulte el, ĉu la kunmanĝa ĉu la preda vojoj. En ambaŭ okazoj, homoj iĝis interplektitaj kun tiuj specioj, ĉar la rilato inter ili, kaj la homa rolo en ties survivado kaj reproduktado, intensiĝis. Kvankam la direktita vojo iris el kapto al dresado, la aliaj du vojoj ne estas tiom cel-orientataj kaj arkeologiaj registroj sugestas ke ili okazis laŭlonge de multe pli longaj tempokadroj.
Malkiel aliaj malsovaĝigitaj specioj kiuj estis unuarange selektitaj por produkto-rilataj trajtoj, hundoj estis dekomence selektitaj pro siaj kutimoj. La arkeologiaj kaj genetikaj informoj sugestas, ke long-daŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj malsovaĝigitaj rasoj aŭ specoj – kiaj ĉe azenoj, ĉevaloj, nov- kaj malnov-mondaj kameledoj, kaproj, ŝafoj, kaj porkoj – estis ofta. Studo konkludis ke la homfarita selekto por malsovaĝaj trajtoj verŝajne kontraŭagadis ĉe homogeniga efiko sur la genfluo el naturaj aproj al porkoj kaj kreis insulojn de malsovaĝigiteco en la genomo. La sama procezo povas ankaŭ esti aplikata al aliaj malsovaĝigitaj animaloj.
Ĉirkaŭ 8000 jarojn a.K. homoj komencis kapti kaj malsovaĝigi sovaĝajn bestojn kun la celo liberiĝi de la plena dependeco de ĉasado. Pli frue okazis nur la malsovaĝigo de la hundo: minimume antaŭ 15000 jaroj, eble, baze de signoj klarigotaj, antaŭ 30 aŭ 40 mil jaroj.
La neolitikaj homoj malsovaĝigis kaprojn, ŝafojn, bovojn, porkojn kaj pli malfrue ankaŭ ĉevalojn. Ĉevaloj tiam ekservis kiel ŝargobestoj, bovoj kiel tirbestoj. Kaproj kaj ŝafoj liveris precipe lakton, bovoj kaj porkoj viandon. Hundoj kaj ankaŭ katoj (ekzemple gepardoj aŭ leopardoj) estis dresitaj kiel ĉashelpantoj.
En pli malfruaj epokoj aldoniĝis bestoj por hobio kaj sciencaj eksperimentoj.
Speco | Proksimuma dato | Regiono |
---|---|---|
Hundo | 15000 a.K. | Eŭrazio |
Kapro | 10000 a.K. | Irano |
Ŝafo | 8000 a.K. | Mezoriento |
Bovo | 8000 a.K. | Mezoriento, Hindio |
Porko | 7000 a.K. | Ĉinio |
Kato | 7000 a.K. | Orienta Mediteraneo |
Koko | 6000 a.K. | Sudorienta Azio |
Azeno | 5000 a.K. | Nordafriko |
Ĉevalo | 4500 a.K. | Kazaĥio |
Bubalo | 4000 a.K. | Ĉinio |
Abelo | 4000 a.K. | Sudorienta Azio |
Lamo | 3500 a.K. | Peruo |
Alpako | 3500 a.K. | Peruo |
Silkraŭpo | 3000 a.K. | Ĉinio |
Kolombo | 3000 a.K. | Egiptio |
Kamelo | 2500 a.K. | Centra Azio |
Dromedaro | 2500 a.K. | Arabio |
Gruntbovo | 2500 a.K. | Tibeto |
Ansero | 1500 a.K. | Eŭropo, Ĉinio |
Boaco | 1000 a.K. | Siberio |
La sovaĝaj prauloj de la bovoj estis la uroj. La malsovaĝigo de la eŭropa bovo datiĝas jam antaŭ la 9-a jarmilo antaŭ Kristo. La zebuoj estis domigitaj sendepende de alia formo de azia uro jam pli frue.
Pro la malsovaĝigo la bovo kompare al la origina uro anotomie videble transformiĝis. La bredistoj selektis la bestidojn ne nur laŭ la karaktero, sed samtempe laŭ la produktado. La sekvo de tio estis, ke la korpo de la bovoj fariĝis pli longa kaj masa, la gamboj pli mallongaj kaj la mamoj grandiĝis.
Ek de la 15-a jarcento eŭropaj setlistoj disvastigis la eŭropan bovon iom post iom al ĉiuj partoj de la mondo. Nuntempe la ŝtato kun la plej granda kvanto da bovoj estas Barato, kie vivas proksimume 226 bestoj, sekvas Brazilo kun proksimume 200 milionoj da bovoj, la brazilaj bovoj ĉefe estas buĉobovoj por viandoproduktado. En Ĉinujo vivas 108 milionoj kaj en Usono 96 milionoj da bovoj. Entute surtere vivas proksumume 1500 milionoj da bovoj, kies biologia maso estas la duoblo de la biologia maso de la homaro.
Malsovaĝigitaj ŝafoj estas relative malgrandaj remaĉuloj, kutime kun krispa hararo nomata lano kaj ofte kun kornoj formantaj flankajn spiralon. Malsovaĝigita ŝafo diferencas el siaj naturaj parencoj kaj prauloj je kelkaj aspektoj, kaj iĝis unike neoteniaj, tio estas junaspektaj, kiel rezulto de selekta bredado fare de homoj. Kelkaj primitivaj rasoj de ŝafoj retenas kelkajn el la karakteroj de ties naturaj kuzoj, kiaj la mallongajn vostojn. Depende de la raso, malsovaĝigitaj ŝafoj povas ne havi kornojn (i.e. esti senkornaj), aŭ havi kornojn en ambaŭsekse, aŭ nur maskloj. Plej multaj kornohavaj rasoj havas ununuran paron da kornoj, sed kelkaj rasoj povas havi kelkajn.
Alia unika trajto de malsovaĝigitaj ŝafoj kompare kun naturaj similuloj estas ties ampleksa variado en koloroj. Naturaj ŝafoj havas tre grandan varion de brunaj nuancoj, kaj variado ene de la specio estas tre limigita. Koloroj de malsovaĝigitaj ŝafoj gamas de pure blanka ĝis malhela ĉokoladbruna kaj eĉ punkteca aŭ makuleca. Selektado por facile tinktureblaj blankaj lanaĵoj komenciĝis frue en ŝafa malsovaĝigo, kaj, ĉar blanka lano estas dominanta trajto, ĝi etendiĝis rapide. Tamen koloraj ŝafoj aperas en multaj modernaj rasoj, kaj povas eĉ aperi kiel recesiva trajto ĉe blankaj aroj. Dum blanka lano estas dezirebla por grandaj komercaj merkatoj, estas niĉomerkato por koloraj lanaĵoj, ĉefe por ŝpinado. La naturo de la lanaĵo ege varias inter la rasoj, el densa kaj tre krispa, al longa kaj hareca. Estas variado de lanaj tipo kaj kvalito eĉ inter membroj de la sama aro, tiele lanklasado estas ero de la komerca procezado de la fibro.
Arkeologia pruvaro indikas, ke porkoj estis malsovaĝigitaj de apro jam en jaroj 13,000-12,700 a.K. en la Proksima Oriento en la Tigrisa Baseno estantaj administritaj en natura medio laŭ maniero simila al la maniero kiel ili estas administritaj fare de iuj nuntempaj novgvineanoj. Restaĵoj de porkoj estis datitaj al pli frue ol 11,400 a.K. en Kipro. Tiuj bestoj devis deveni el la kontinento, kio indikas malsovaĝigon faritan en la apuda kontinento ĉirkaŭ tiam. Okazis ankaŭ aparta malsovaĝigo en Ĉinio kiu okazis antaŭ proksimume 8000 jaroj.
DNA indico de subfosiliaj restaĵoj de dentoj kaj makzeloj de neolitikaj porkoj montras ke la unuaj porkoj en Eŭropo estis alportitaj de la Proksima Oriento. Tio stimulis la malsovaĝigon de loka eŭropa apro rezultiganta trian malsovaĝigan okazaĵon en kiu la genoj de Proksima Oriento formortis en eŭropaj porkoj. Modernaj malsovaĵigitaj porkoj implikis kompleksajn interŝanĝojn, kun eŭropa malsovaĝigantaj linioj estantaj eksportitaj en victurno al la praa Proksima Oriento. Historiaj registroj indikas ke aziaj porkoj estis prezentitaj en Eŭropon dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.
La fleksebla naturo kaj ĉiovora dieto de la apro permesis al fruaj homoj malsovaĝigi ĝin volonte. Porkoj estis plejparte uzitaj por manĝaĵo, sed fruaj civilizoj ankaŭ uzis la felojn de la porkoj por ŝildoj, ostojn por iloj kaj armiloj, kaj haregojn por brosoj. En Hindio, porkoj estis malsovaĝigitaj por longa tempo, plejparte en Goao kaj kelkaj kamparaj lokoj, por porknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo de ekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.
Porkoj estis alportitaj al sudorienta Nordameriko el Eŭropo fare de de Soto kaj aliaj fruaj hispanaj esploristoj. Eskapintaj porkoj iĝis sovaĝaj kaj kaŭzis grandan damaĝon al indianoj kiuj havis neniun malsovaĵigitan brutaron. Porkoj fariĝis sovaĝaj en multaj aliaj mondopartoj (ekz. Nov-Zelando kaj norda Kvinslando) kaj kaŭzis grandan medipoluon. Sovaĝaj hibridoj de la eŭropa apro kun la porko ankaŭ estas tre interrompaj al kaj medio kaj agrikulturo (inter la 100 plej damaĝaj bestospecioj), precipe en sudorienta Sudameriko de Urugvajo ĝis Suda Mato-Groso de Brazilo (Centra-Okcidenta Regiono), kaj San-Paŭlo (ŝtato) (Sudorienta Regiono), kie ili estas konataj kiel javaporcos (de javali kaj porco, tio estas "apro-porkoj").
Kun proksimume unu milo da milionoj da individuoj vivantaj en iu tempo, la malsovaĵigita porko estas unu el la plej multnombraj mamuloj sur la planedo.
Kortobirdo estas kategorio de enhejmigitaj birdoj tenataj kaj bredataj de homoj cele kolekti ties ovoj, aŭ mortigi ilin por ties viando kaj/aŭ plumoj. Tiuj plej tipe estas membroj de la superordo de Galloanserae, ĉefe de la ordo de Kokoformaj (kiu inkludas kokojn, koturnojn kaj meleagrojn) kaj de la familio de Anasedoj (en la ordo de Anseroformaj), komune konataj kiel "Akvobirdoj" (ekz. hejmigitaj anasoj kaj hejmigitaj anseroj). Kortobirdaro inkludas ankaŭ aliajn birdojn kiuj estas mortigataj pro ties viando, kiaj kolomboj aŭ turtoj aŭ birdoj konsiderataj ĉasbirdoj, kiel fazanoj.
La moderna hejma meleagro devenas el unu el la ses subspecioj de komuna meleagro, nome Meleagris gallopavo gallopavo, el kiu antikvaj mezamerikanoj enhejmigis ekzemplerojn. La Aztekoj uzis la meleagron kial gravan fonton de proteinoj (viando kaj ovoj), kaj ankaŭ uzis ties plumojn multe por ornamaj celoj, kaj same faris aliaj civilizacioj de Mezameriko. Meleagro estis asocia kun ties trompista dio Tezkatlipoko, eble pro sia humura kutimaro.
Hejmaj meleagroj estis alportitaj al Eŭropo fare de hispanoj, kiuj estis trovintaj ilin kiel ŝatatan hejmigitan animalon inter aztekoj kaj aliaj mezamerikaj popoloj. Post ĝia enmeto en Eŭropon oni disvolvis multajn distingeblajn bredatajn rasojn (ekz. la Spanish Black (Hispana nigrulo), Royal Palm ktp.). Komence de la 20a jarcento, oni faris multajn progresojn en bredado de meleagroj, rezultajn en variaĵoj kiaj la Beltsville Small White. La meleagro estas tre utila birdo por ekstensiva bredado, ĉar ĝi voras insektojn.
Abelbredado estas la bredado de abeloj fare de homoj. Precipe abelbredado estas por preni de abeloj mielon kaj abelan vakson. Ĝi ofte ankaŭ celas poleni plantojn por pligrandigi rikoltojn. Por abelbredado la abelistoj konstruas specialajn abelujojn kie la abeloj loĝas. La laborabeloj serĉas nektaron en floroj ĉirkaŭ la abelujo kaj portas ĝin al la abelujo kie ili konservas ĝin en sesedraj ĉeloj faritaj el vakso. En moderna abelkesto la abelisto aranĝas forpreneblajn kadrojn. La laborabeloj konstruas ĉelojn en ili kaj enmetas mielon en la ĉelojn. Abelonutraj plantoj havas grandan signifon por la abelbredado.
La malsovaĝigo sekvigas aron da ŝanĝigoj kompare kun libere vivantaj bestoj:
Kelkaj biologoj parolas pri "dombestiĝo" de la homo, kiu ankaŭ montras tiujn ĉi fenomenojn (krom espereble la unuan).
Pri la bestoj kiuj vivas en bestoĝardenoj, biologoj distingas inter la vivodaŭro de animalaj specioj en naturo kaj ĉe la individuoj kiuj vivas en kaptiteco, kiuj plej ofte vivas pli longe, ĉar ili ne devas suferi minacojn de predantoj, malsanoj, nutromanko ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malsovaĝigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.