Spiko

Spiko estas simpla nefinita floraro, kie la floroj sidas rekte ĉe la akso.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri floraro. Por informoj pri la samnoma stelo en la konstelacio Virgulino, vidu la artikolon Spiko (astro).

La malsameco kun grapolo estas, ke la floroj estas sentigaj. Pro tio spiko estas floraro rekta, densa, longforma, pinta. La vorto devenas el la latina spica, pinto. Ekzemple, spiko de greno, plantago.

Spiko
Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.
Spiko
Skemo de spiko.

Kunmetitaj floraroj

Ĉe la poacoj

La tipa floraro de poacoj estas spiketo en kiu kuniĝas kelkaj floroj, aŭ eĉ unu sola. La spiketoj estas kunmetitaj, kaj eblas spiko de spiketoj (ekzemple ĉe tritiko, hordeosekalo), aŭ grapolo de spiketoj (kiel ĉe avenorizo).

Elformiĝo ĉe grenspecoj

La sovaĝaj, praaj formoj de la nunaj cerealoj disŝutas, lasas fali la semojn el la spiko. Ilia spika akso estas rompiĝema kaj ĝi disfalas jam antaŭ rikolto. La trajto pri semotena spiko estas trovebla kiel mutacio nur ĉe ĉiu 2 ĝis 4-miliona planto. Kiel eliminiĝis dum la malsovaĝigo tiu malavantaĝa semofaliga trajto? Oni analizis la aferon per komputila simulado kaj trovis, ke prahomoj kolektis la perditajn, restintajn spikojn en la kampo kaj konservis ilin tra la vintro. Inter la kolektitaj spikoj, la semotenaj, nerompiĝemaj spikoj estis super-reprezentitaj. Se oni semis la grajnojn sekvajare, la mutaciaj variantoj oftiĝis de jaro al jaro. Oni kalkulas, ke elormiĝis semotena varianto dum 200-250 jaroj.

Spiko 
Malmaturaj spikoj de hordeo, tritiko kaj sekalo.

Spikumado

Spiko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spikumado.

Spikumado estas kutima rajto en agrikulturo, kiu en kelkaj landoj konsistas en rikoltado de forlasitaj spikoj da tritiko, kaj ankaŭ de granoj, kaj pajlo, post la fino de la rikolto. Tiu kutimo estas dokumentita ekde la Mezepoko. Tio ne damaĝas la rajtojn de la terposedantoj, kiuj jam faris sian negocon kaj utilis al multaj malriĉaj sociaj tavoloj, kiuj profitis el tiaj restaĵoj.


Tags:

Spiko Kunmetitaj florarojSpiko Elformiĝo ĉe grenspecojSpiko SpikumadoSpikoFloraroGrapoloPlantago

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Videbla spektroMezepokoPlungėEsperanto1905Suda OceanoFamily GuyPornhubBudhismoArmenio en la Somera Olimpiko 2000HordeoPolitikistoZujūnaiAlbanio en la Somera Olimpiko 2000Lappar, la antikristoPikrata acidoBoeing 767JapanioGnostikismoKatmanduoOceanioGdanskoJulie AndrewsHavanoListo de svedaj reĝojMarie-GalanteHarry PotterTurkio en la Somera Olimpiko 20001620-aj jarojGiro d'Italia 2017ReduktismoKosmopramoPlovdiv18-a de martoAstanoIndonezio30-a de novembroHonoluluoFluganta SpagetmonstroFederacia vojo 9Bedřich HroznýAltforno-309BlazonoInterpunkcioAmerika blanka ibisoJuan Antonio VillacañasParlamentoMaišiagalaTM 31-210 Improvised Munitions HandbookOpština Valandovo1897OaklandKomputila terminaloEŭropa UnioPunktokomoTatuoLav-ursoSankta Romia ImperioVikidatumojSvahila lingvoHistorioPrusioGianluigi BuffonStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojJoko WidodoSep Leĝoj de NoaHistorio de Panamo🡆 More