Alzheimer-Malsano: Neŭrodegenera malsano

Alzheimer-malsano (esperantigebla al Alchajmero aŭ Alchejmero; vidu sube) estas neŭrodegenera malsano, nome difuza cerba atrofio, kutime manifestata kiel kogna kadukiĝo kaj malordo de konduto, okazanta kune kun demenco, normale dum la senileco.

Alzheimer-Malsano: Pri la nomo, Epidemiologio, Simptomoj kaj gradoj
La memortabulo omaĝe al Alois Alzheimer, kiu troviĝas ĉe la muro de vilao de Alois Alzheimer - tiama direktoro de psikiatria kliniko ĉe la strato de Odo Bujwid n-ro 42 en Vroclavo, la memortabulon projektis prof. Łucja Skomorowska-Wilimowska)
Alzheimer-Malsano: Pri la nomo, Epidemiologio, Simptomoj kaj gradoj
La tombo de Alois Alzheimer

Ĝi estas la ĉefa kaŭzo de demenco ĉe la maljunuloj. Nune, ĝi trafas ĉirkaŭ 26 milionojn da homoj en la mondo (kaj eble kvaroblo en ĉirkaŭ 2050).

Alchajmeron karakterizas grada perdo de la ĵusa memoro kaj de aliaj mensaj kapabloj, des pli grave ju pli da neŭronaj ĉeloj mortas kaj diversaj cerbaj zonoj atrofias. La malsano kutimas daŭri ĉ. 10 jarojn ekde la diagnozo, post kiuj la detruiĝo de la cerbo atingas vivoneprajn zonojn, kio rezultigas morton. Kvankam tio povas varii en rekta proporcio kun la akreco de la malsano en la momento de la diagnozo. Oni ankoraŭ ne eltrovis plene la kaŭzojn de alchajmero, kvankam oni identigis kvar genojn kun rilato al alchajmeremo. Nuntempe ne ekzistas kuraco por ĉi tiu malsano.

La malsano de Alzheimer estas la formo plej ofta de frenezo, estas nekuracebla kaj finigebla, kaj aperas plej ofte en personoj pli aĝaj ol 65 jaroj.​ Kvankam en raraj okazoj ankaŭ povas esti disvolvigita el la 40 jaroj. La simptomoj de la malsano kiel gnozologia afero difinita estis identigitaj de Emil Kraepelin,​ dum la neŭropatologio karaktera estis observita por la unua fojo de Alois Alzheimer en 1906.​ Tiele, la malkovro de la malsano estis verko de ambaŭ psikiatriistoj, kiuj laboris en la sama laboratorio. Tamen, pro la granda gravo kiun Kraepelin atribuis al la trovo de la neŭropatologia bazo de la malordoj psikiatriaj, decidis nomumi la malsanon Alzheimer honore al sia kompano.

Ĝenerale, la dekomenca simptomo estas la malkapablo akiri novajn memorojn, sed kutime ĝi estas konfuzata kun agado rilata kun la maljunuleco aŭ la streso. Antaŭ la supozo de Alzheimer, la diagnozo fariĝas per pritaksado de kogna konduto, same kiel de neŭrobildoj, se ili estas disponeblaj. Dum progresas la malsano, aperas mensa konfuzo, iriteblo kaj agresemo, ŝanĝoj de humoro, malordo de la lingvaĵo, perdo de la ĵusa memoro kaj antaŭdispono al izoleco dum malpliiĝo de la sentoj de la pacienco. Laŭgrade oni perdas la biologiajn funkciojn, kio finfine portas la pacienton al la morto. La prognozo por ĉiu individuo estas malfacile determinebla. La ĝenerala averaĝo estas de 7 jaroj, malpli ol 3% de la pacientoj vivas malpli ol 14 jarojn post la diagnozo.

La kaŭzo de la malsano de Alzheimer restas nekonata, kvankam la lastaj esploroj ŝajne indikas ke ĝi rilatas al procezoj de priona tipo.​ La esploroj kutime asociigas la malsanon al la apero de senilaj platoj kaj neŭrofibraj fadenaroj. La nuntempa traktado havigas moderajn simptomajn profitojn, sed ne estas traktado kiu klare prokrastu aŭ haltigu la progreson de la malsano. Tamen, kelkaj kazoj de asociigo de demenco pro Alzheimer kun la celiakio montris la plibonigon pere de la plenumo de dieto sen gluteno.

Por eviti Alzheimer, oni sugestis varian nombron de kondutaj modeloj, sed ne estas publikitaj pruvaroj kiuj elstarigu la profitojn de tiuj rekomendoj, inklude la mensan stimuladon kaj la ekvilibran dieton. La rolo ludata de la zorganto de la paciento de Alzheimer estas ŝlosila, sed la premo kaj la fizika postulo de tiuj zorgoj povas iĝi granda persona ŝarĝo.

Pri la nomo

La nomo de la malsano devenas de la germana medicinisto Alois Alzheimer, profesoro de Universitato en Breslau (nun Vroclavo), kiu priskribis la simptomojn. La esperantigo de la nomo ne estas stabila, kaj oni proponis diversajn variaĵojn. Vidu la diskutpaĝon.

En la Esperanta Retradio, oni uzas ambaŭ Alchajmero-n kaj Alchejmero-n. La nova PIV de 2020 daŭre ne mencias la malsanon, nek la formon „Alchejmero” nek la formon „Alchejmero”.

La uzanto de H-sistemo devas scii, ke oni ne elparolu tion kiel "Alĉajmero".

Epidemiologio

La Alzheimer-malsano estas la plej ofta el la degeneraj demencoj. El ĉiuj demencoj ĝi kovras elcentaĵon de proksimume 60%. Ĝi trafas precipe maljunulojn, tamen malofte la malsano aperas en junaj plenkreskuloj. La plej juna paciento de Alzheimer-malsano mortis 33jara.

Kvankam la ofteco iomete varias laŭ etno kaj sekso, oni povas diri, ke ĝenerale de la aĝo de 65 jaroj la prevalenco de Alzheimer-malsano duobliĝas pli-malpli ĉiujn 5 jarojn. Tio signifas, ke el la homoj en la aĝo inter 65-74 jaroj 2,5-6% suferas de Alzheimer-malsano, en la grupo de vivaĝo inter 75-84 jaroj estas 7,5-14%. En la aĝo de 85 jaroj aŭ pli jam ĉe 12,5-25% de la homoj detekteblas la malsano.

En la jaro 2012 oni taksis, ke en la tuta mondo ekzistas proksimume 35,6 milionoj de Alzheimer-malsanuloj. Pro la pliaĝiĝo de la populacio la kvanto de malsanuloj kreskos en la estonteco, tiel ke WHO kalkulas, ke la kvanto de malsanuloj duobliĝos ĝis la jaro 2030 kaj triobliĝas ĝis la jaro 2050. Sekve estos proksimume 106 milionoj da Alzheimer-pacientoj en la jaro 2050.

Simptomoj kaj gradoj

Jam multaj jaroj antaŭ ol oni rimarkas simptomojn de Alzheimer-malsano en la konduto de la paciento, oni povus montri per laboratoriaj ekzamenoj la aperon de specifaj markiloj (beta-amiloido kaj taŭ-proteino) en la cerbospina likvo. Kaj proksimume ok jarojn antaŭ ol oni povas „klinike verŝajne“ diagnozi la malsanon laŭ la oficialaj kriterioj, rimarkeblas unuaj malpliboniĝoj en la neŭropsikologiaj testoj. Tiun periodon oni nomas la antaŭ-klinikan stadion; oni ankaŭ trovis la nomon „mild cognitive impairment“ (milda kogna damaĝo) por tiu etapo, kiu ofte estas transira periodo inter la normala aĝiĝo kaj la komenco de Alzheimer-malsano.

Milda Alzheimer-malsano

Malpliboniĝo de lernado kaj memoro estas la simptomoj, kiuj unue kondukas al diagnozo. Tipe por la malsano estas la malsamgrada efiko sur diversaj kampoj de la memorkapablo: Unue aperas malfacilaĵoj lerni novajn aferojn; la epizoda memoro (scioj pri la propra biografio kaj antaŭaj jaroj de sia vivo) kaj la implicita memoro (la scio pri sinsekvo de ĉiutagaj procedoj kiel laĉi ŝuojn ktp.) en tiu frua stadio kutime bone funkcias, kvankam malfunkcio povas jam apereti.

Ankaŭ aliaj neŭropsikologiaj deficitoj kiel malatentemo, problemoj en planado aŭ perceptado povas jam akompani la memorperdon, sed ne estas la ĉefa simptomo kaj nur diskrete rimarkeblas.

En tiu stadio ofte la paciento kaj eĉ parencoj ankoraŭ ne rimarkas, ke temas pri malsano; deficitoj estas atribuitaj al la aĝo, al streĉo kaj aliaj vivcirkonstancoj. Tipaj simptomoj en tiu stadio:

  • Forgesi epizodojn de forgesemo
  • Forgesi nomojn de amikoj, najbaroj aŭ aliaj konatoj
  • La ŝanĝiĝon eksteruloj rimarkas pli ol la paciento
  • La paciento sentas streĉon, se situacioj estas ne tiom konataj aŭ kutimaj

Mez-grada Alzheimer-malsano

Kiam la malsano progresas, la deficitoj iĝas pli evidentaj. Ŝanĝiĝo de personeco kaj miskonduto iĝas gravaj defioj por la flegantoj. Ofte pacientoj akuzas aliajn personojn pri priŝtelado, kiam ili ne plu retrovas siajn aĵojn. Ankaŭ senbaza ĵaluzo, agresemo kaj ŝanĝiĝemo de emocioj aperas. La pacientoj nun bezonas helpon ĉe ĉiutagaj aferoj; kvankam ili povas ankoraŭ mem plenumi multajn farendaĵojn, ili bezonas la observadon, memorigadon aŭ instrukcion de aliaj. La malsano montras la tipajn simptomojn de kortika demenco:

  • Pli gravaj problemoj kun lernado de novaj informoj
  • Pacientoj ofte estas konfuzitaj
  • Problemo dormi (ŝanĝita tagnokta-ritmo kun nokta aktivemo)
  • Loka malorientiĝo: paciento ne scias, kie li estas aŭ kiel li povas reveni hejmen
  • Unuaj problemoj trovi la ĝustajn vortojn kaj konkrete nomi ĉiutagajn aĵojn

Severa Alzheimer-malsano

Dum la fina stadio la paciento bezonas daŭran helpon.

Tipaj simptomoj en tiu stadio:

  • Ripetado de sama konversacio
  • Problemoj kun parolo (stereotipa ripetiĝo de vortoj au frazoj,
  • Timo, paranojo
  • pliiĝantaj problemoj kun moviĝo (altiĝanta muskola tonuso, nenormala sintenado, stereotipaj au sensencaj movoj)

Fine pacientoj ne plu povas piediri, havas problemojn kun manĝado, la lingva kapablo estas limigita al facilaj kaj mallongaj frazoj, kelkfoje paciento eĉ ne plu povas paroli. Agresemo povas okazi, ĉar la pacientoj ofte ne plu komprenas la cirkonstancoj aŭ la celoj de siaj helpantoj aŭ flegistoj; ankaŭ apatio kaj elĉerpiĝo videblas.

Kaŭzoj

Alzheimer-Malsano: Pri la nomo, Epidemiologio, Simptomoj kaj gradoj 

Oni supozas, ke Alzheimer-malsano okazas kiam neormalaj kvantoj de amiloida beta (Aβ), eksterĉela akumulado kiel amiloidaj plakoj kaj taŭ proteinoj, aŭ enĉele kiel neŭrofibraj fadenaroj, formiĝas en la cerbo, tuŝante neŭronan funkciadon kaj konektivon, rezulte en iompostioma perdo de cerbofunkciado. Tiu ŝanĝita kapablo por proteinklarigado estas aĝ-rilata, regulata de cerba ĥolesterolo, kaj asocia kun aliaj neŭrodegeneraj malsanoj.

La kaŭzo de plimulto de kazoj de Alzheimer-malsano estas ankoraŭ plej grandparte nekonata, escepte ĉe 1–2% de kazoj en kiuj oni identigis determinitajn genetikajn diferencojn. Kelkaj konkurencaj hipotezoj klopodas klarigi la subkuŝan kaŭzon; el kiuj la plej hegemonia hipotezo estas la hipotezo pri amiloida beta (Aβ).

La plej antikva hipotezo, sur kiu baziĝis plimulto de drogterapioj, estas la ĥolinergia hipotezo, kiu proponas, ke Alzheimer-malsanon okazigas reduktita sintezo de neŭrotransmisiila acetilĥolino. La perdo de ĥolinergiaj neŭronoj notita en la limba sistemo kaj cerba kortekso, estas ŝlosila trajto en la progreso de Alzheimer-malsano. La amiloida hipotezo de 1991 postulis, ke eksterĉelaj stokejoj de amiloidaj beta (Aβ) estas la fundamenta kaŭzo de la malsano. Subteno de tiu postulo venas el la loko de la geno por la amiloida antaŭ-proteino (amyloid precursor protein (APP)) en la kromosomo 21, kun la fakto ke la personoj kun la trisomio 21 (Down-sindromo) kiu havas kroman genkopion preskaŭ universale aperitan almenaŭ en la plej fruaj simptomoj de la Alzheimer-malsano je ĉirkaŭ 40 jaroj de aĝo. Specifa izoformo de apolipoproteino (APOE4), estas grava genetika riskofaktoro de la Alzheimer-malsano. Kvankam apolipoproteinoj helpas la aperon de beta amiloido, kelkaj izoformoj ne estas tre efektivaj en tiu tasko (kiel ĉe APOE4), konduke al troa pliigo de amiloido en la cerbo.

Genetiko

Malfrua apero

Malfrua apero de la Alzheimer-malsano estas ĉirkaŭ 70% heredebla. Genetikaj modeloj en 2020 antaŭavertis la Alzheimer-malsanon per 90% de akurateco. Plimulto de kazoj de la Alzheimer-malsano ne estas familidevenaj, kaj tial ili estas termigitaj kiel sporada Alzheimer-malsano. Plimulto de kazoj de la sporada Alzheimer-malsano estas malfruaj, kaj disvolviĝas post la aĝo de 65 jaroj.

La plej forta genetika riskofaktoro por sporada Alzheimer-malsano estas la apolipoproteino Eε4 (APOEε4). APOEε4 estas unu el la kvar aleloj de la apolipoproteino E (APOE). APOE ludas gravan rolon en lipid-ligantaj proteinoj en lipoproteinaj partikloj kaj la alelo ε4 disrompas tiun funkcion. Inter 40 kaj 80% de personoj kun la Alzheimer-malsano posedas almenaŭ unu alelon APOEε4. La alelo APOEε4 pliigas la riskon de la malsano trifoje en heterozigotoj kaj ĉirkaŭ 15 fojojn en homozigotoj. Kiel ĉe multaj aliaj homaj malsanoj, mediaj efektoj kaj genetikaj modifiloj rezultas en nekompleta penetreco. Por ekzemplo, Niĝeriaj Joruboj ne montras la rilaton inter dozo de APOEε4 kaj influo de malfrua aĝo por la Alzheimer-malsano vidita en aliaj homaj popoloj.

Frua apero

Nur 1–2% de Alzheimer-kazoj estas hereda pro memsomaj dominantaj efektoj, ĉar Alzheimer-malsano estas tre poligenia. Kiam la malsano estas okazigita per memsomaj dominantaj variantoj, ĝi estas konata kiel Fruaperinta Alzheimer-malsano, kiu estas multe pli rara kaj havas pli rapidan proporcion de progreso. Malpli ol 5% de sporada Alzheimer-malsano havas pli fruan aperon, kaj fruaperinta Alzheimer-malsano estas ĉirkaŭ 90% heredebla. Tiu kazaro ĝenerale suferigas multajn personojn en unu aŭ pliajn generaciojn.

Fruaperinta familia Alzheimer-malsano povas esti atribuata al mutacioj en unu el tri genoj: tiuj kodigitaj en amiloida antaŭ-proteino (amyloid precursor protein (APP)) kaj presenilinoj PSEN1 kaj PSEN2. Plimulto de mutacioj en la APP kaj presenilingenoj pliigas la produktadon de malgranda proteino nomita amiloido beta (Aβ)42, kiu estas la ĉefa komponanto de amiloidaj plakoj. Kelkaj el la mutacio simple ŝanĝas la proporcion inter Aβ42 kaj la aliaj ĉefaj formoj — ĉefe ĉe la Aβ40 — ne pliigante la nivelojn de Aβ42 en la cerbo. Du aliaj genoj asociaj kun memsoma dominanta Alzheimer-malsano estas ABCA7 kaj SORL1.

Aleloj en la geno TREM2 estis asociataj kun tri ĝis kvin fojojn pli alta risko disvolvi la Alzheimer-malsanon.

Oni trovis, ke japana stirpo de familia Alzheimer-malsano estas asocia kun forviŝmutacion de kodono 693 de APP. Tiu mutacio kaj ĝia asocio kun la Alzheimer-malsano estis por la unua fojo registrita en 2008, kaj estas konata kiel la Osaka mutacio. Nur homozigotoj kun tiu mutacio havas pliigitan riskon disvolvi Alzheimer-malsanon. Tiu mutacio akcelas Aβ oligomerigon sed la proteinoj ne formas la amiloidajn fibretojn kiuj agregiĝas en amiloidaj plakoj, sugestante, ke estas la Aβ oligomerigo anstataŭ la fibretoj kiuj povas esti la kaŭzo de tiu malsano. Musoj havantaj tiun mutacion havas ĉiuj la kutimajn patologiojn de la Alzheimer-malsano.

Hipotezoj

Amiloid-beta kaj tau proteino

Alzheimer-Malsano: Pri la nomo, Epidemiologio, Simptomoj kaj gradoj 
En Alzheimer-malsano, ŝanĝoj en tau proteino kondukas al disintegrado de mikrotubetoj en cerbaj ĉeloj.

La tau hipotezo proponas, ke nenormalaĵoj de la tau proteino startigas la senkatenigon de la malsano. Laŭ tiu modelo, hiperfosforiligita tau ekpariĝas kun aliaj fadenoj de tau kiel parigitaj helikoformaj fadenetoj. Finfine, ili formas neŭrofibretajn fadenarojn ene de nervoĉeloj. Kiam tio okazas, la mikrotubetoj disintegriĝas, detruante la strukturon de la ĉela citoskeleton kii kolapsigas la transportan sistemon de la neŭronoj.

Nombraj studoj konektas la misreduktitajn amiloid-beta kaj tau proteinojn asocie kun la patologio de la Alzheimer-malsano, ĉar ili okazigas oksidigan streson kiu kondukas al kronika inflamado. Subtenuta inflamado (neŭroinflamado) estas trajto ankaŭ de aliaj neŭrodegeneraj malsanoj kiel Parkinsona malsano, kaj ALS. Ankaŭ infekton ĉe spiroketoj oni ligis al demenco. Damaĝoj nature okazantaj en DNA akumuliĝas en cerboj kun Alzheimer-malsano; oksigenreakciaj specioj povus esti la ĉefa fonto de tiu damaĝo al DNA.

Dormo

Misdormon oni konsideras ebla riskofaktoro por inflamado en Alzheimer-malsano. Dormoproblemojn oni rigardis kiel konsekvenco de la Alzheimer-malsano sed ĵusaj studoj sugestas, ke male ili povus esti anstataŭe kaŭza faktoro. Oni supozas, ke dormoproblemoj estas ligitaj al konstanta inflamado.

Metala tokseco, fumado, neŭroinflamado kaj aerpoluado

La ĉela homeostazo de biometaloj kiel jona kupro, fero, kaj zinko ludas gravan rolon en la Alzheimer-malsano, kvankam restas neklara ĉu tio estas produktita de aŭ male okazigas la ŝanĝojn en proteinoj. Fumado estas grava riskofaktoro de Alzheimer-malsano. Sistemaj inflammarkiloj de la denaska imunsistemo estas riskofaktoroj por Malfrua apero de Alzheimer-malsano. Ekspono la aerpoluado povas esti kontribuanta faktoro al la disvolviĝo de la Alzheimer-malsano.

Aliaj hipotezoj

Retrogenezo estas medicina hipotezo ke ĝuste kiam la feto trairas procezon de neŭrodisvolviĝo dekomence per neŭrotubigo kaj fine per mjelinigo, la cerboj de personoj kun Alzheimer-malsano trairas reversan neŭrodegeneradon starte per demjelinigo kaj morto de aksonoj (blanka materialo) kaj fine per la morto de griza materialo. Krome la hipotezo estas, ke same kiel infanoj trairas stadiojn de kogna disvolvigo, personoj kun Alzheimer-malsano trairas la reversan procezon de progresiva kogna malpliiĝo.

La asociigo kun celiakio ne estas klara, kaj studo de 2019 ne trovis pliigon en ĝenerala demenco en la personoj kun celiakio, kvankam revizio de 2018 trovis asocion kin ĝeneralaj tipoj de demenco inter kiuj Alzheimer-malsano.

Laŭ unu teorio, misfunkcio de oligodendrocitoj kaj ilia asocia mjelino laŭlonge de la aĝo kontribuas al aksondamaĝo, kiu siavice generas amiloidan produktadon kaj tau hiper-fosforiligon.

Studoj montris eblan ligilon inter infekcio kun kelkaj virusoj kaj dosvolviĝo de Alzheimer-malsano poste en la vivo. Notinde, grandskala studado farita ĉe 6 245 282 pacientoj montris pliiĝantan riskon de disvolvigado de Alzheimer-malsano sekve de infekto pro KOVIM-19 en kogne normalaj individualoj de pli ol 65 jaroj.

Prognozo

Ankoraŭ ne ekzistas kuracilo por komplete haltigi la malsanon; pro tio la malsano ĉiam finiĝas fatale. Tamen ĝi havas subformojn kaj progresas en malsama rapideco ĉe diversaj homoj, tiel ke preciza prognozo malfacilas. Post diagnozado paciento averaĝe vivas ankoraŭ inter 7 kaj 10 jaroj; sed oni konas pacientojn, kiuj vivis ankoraŭ ĝis 20 jarojn post diagnozado, kaj aliajn, kiuj mortis jam malmultajn jarojn poste. Kaŭzo de morto ĉiam estas kroma malsano kiel pneŭmonio aŭ infekticiita dekubito ekestanta pro la malmoviĝebleco en la fina stadio.

Famuloj, kiuj ricevis Alzheimer-malsanon

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Tags:

Alzheimer-Malsano Pri la nomoAlzheimer-Malsano EpidemiologioAlzheimer-Malsano Simptomoj kaj gradojAlzheimer-Malsano KaŭzojAlzheimer-Malsano PrognozoAlzheimer-Malsano Famuloj, kiuj ricevis Alzheimer-malsanonAlzheimer-Malsano Vidu ankaŭAlzheimer-Malsano Notoj kaj referencojAlzheimer-Malsano Eksteraj ligilojAlzheimer-MalsanoAtrofioCerboDemencoKognoKondutoMalsanoNeŭrodegenera malsanoSenileco

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Psikoza depresioBarack ObamaLupenoFriderike WinternitzPugoMetropoliteno (romano)Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopolojPublika nudecoVIAFLurcy-LévisKanado2-HeksenoDonald TrumpMinkaVikimedia KomunejoISNISud-KoreioISBNIslandoLipovaHamasoEŭmenidojPornografioPatrujprotekta arkitekturoBuŝa seksumadoEhud BarakHeptenoPierre-Christophe BaguetLento GoffiLes Franqueses-Granollers Nord (stacidomo)KontraktoArmena genocidoOceanioPecicaSebiș (Șieuț)Virina seksa mutiladoKleopatro la 1-aSeksallogojogoMichael JacksonCisjordanioAntal FaludiSan Sebastián-Donostia (stacidomo)Ĉirkaŭremparo de MöbisburgAlirebloAnnie BakerPekinoEsperanta literaturoReformprojekto de ZamenhofSilezia landa muzeoNaturalismoKokoNeniuseksemoCarles Puigdemont i CasamajóBoacoAma orientiĝoLotte Zweig2-NoninoInter BlindulojLajos ChapponMaho-ŝoĝoMalneta enlanda produktoFrancaj Ĝeneralaj StatojGimnastikejoRimana hipotezoMjelinoISO 3166-1🡆 More