Genetika malsano aŭ malordo estas patologia afekcio okazigita per ŝanĝo de la genaro. Tiu povas estis ĉu hereda ĉu nehereda; se la geno ŝanĝita estas en la gametoj (ovoloj kaj spermatozooj) de la genlinio, tiu estos hereda (ĝi pasos el generacio en generacion); male, se ĝi tuŝas nur la korpajn ĉelojn, ĝi ne estos hereda.
Ili povas estis unugenaj, plurgenaj aŭ kromosomaj.
Estas variaj eblaj kaŭzoj:
Hodiaŭ, ĉirkaŭ 4.000 genetikaj difektoj estas konataj, kvankam verŝajne multaj malsanoj, kiuj estiĝas kaj kiel ili okazas, ne estas ankoraŭ konataj, estas fakte genetikaj malsanoj. La granda plimulto de genetikaj difektoj estas tre maloftaj kaj okazas po unu homo en malmultaj miloj aŭ milionoj.
Mukoviskozeco estas la plej ofta hereda malsano; ĉirkaŭ 5% da usonaj loĝantoj portas la difektitan genon; unu bebo el ĉiu 2.500 suferas la malsanon kaj ĉirkaŭ 60.000 homoj tra la mondo suferas ĝin.
Down-sindromo, menciita supre, estas la plej ofta kromosoma difekto. Ĝi okazas unufoje en 660 naskiĝoj averaĝe, kaj la patrina aĝo havas decidan efikon: ĉe patrinoj en iliaj 20-aj jaroj la proporcio de beboj kun Down-sindromo estas 1 el 5.000, dum ĉe patrinoj 49-jara la salto al unu el 11 beboj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Genetika malsano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.