Libio (arabe ليبيا, Lībijā) estas lando en Norda Afriko, nome en mondoregiono Magrebo.
Ties ĉefurbo estas Tripolo. Limas kun la maro Mediteraneo norde, okcidente kun Tunizio kaj Alĝerio, sudokcidente kun Niĝero, sude kun Ĉado, sudoriente kun Sudano kaj oriente kun Egiptio.
Aktuale al tiu lando oni atribuas la vivdaŭron plej altan de kontinenta Afriko (se enkalkuli dependaĵojn ĝi estas superata nur de la britia insulo de Sankta Heleno), kun 74 jaroj. Ĝi havas ankaŭ la pokapan MEP plej altan de la kontinento afrika, kaj la duan lokon laŭ la Malneta enlanda produkto.
Inter la nordafrikaj landoj kiuj apudas la Mediteraneon, ĝi estas la ununura kiu estis kolonio de la najbara Italio. Same ĝi estas la malplej loĝata lando kaj tiu kun pli malalta loĝdenso nome 3,1 loĝ/km² dum aliaj saharaj landoj kiaj Alĝerio havas tiun de 14/km² aŭ Egiptio 74/km².
Dum la reĝimo de Muamar Kadafi, Libio estis la ununura lando en la mondo, kies flago havas nur unu koloron.
La lando karakterizas pro siaj grandaj etendoj de dezerto sahara kiu kovras la tuton de la lando krom mallarĝa strio ĉe marbordo, kie situas la ĉefaj kernoj de loĝantaro de la lando, kiel Tripolo kaj Bengazi. En la regiono, ĉi tiu dezerto prenas la nomon de dezerto Libia.
Libio posedas 1.770 km de marbordo ĉe la Mediteranea maro, sed je la interno de la lando ne estas ĉeesto de malprofundaj akvoj. La teritorio estas plene seka, sed la subgrundo havas enormajn rezervojn de akvo en la sudo de la lando, ĉe la limo kun Ĉado. Ĉi tiuj rezervoj formas subteran tavolon de fosilia akvo kiu kovras ekvivalentan areon al la tuta surfaco de Germanio.
Ekde la antikva epoko, Libio konsistis el la tri historiaj regionoj Tripolio en la nordokcidento, Cirenio en la nordoriento kaj Fezano en la dezerta sudo. Ekde la mezo de la 16-a jarcento la Otomana Imperio kontrolis la teritorion. Karamanli estis dinastio de paŝaoj, kiu reĝis inter la jaroj 1711 kaj 1835 en Libio. En 1835 la mararmeo de la Otomana Imperio albordiĝis en Libio kaj reokupis la landon. La dinastiaj regantoj estis fortransportitaj al Istanbulo, kaj en la sekva periodo la regiono de la nuntempa Libio ree estis rekte administrataj de la Otomana Imperio.
En 1911 Italio konkeris Libion per milito kontraŭ la Otomana Imperio, kaj Italio ĝin tenis ĝis 1943 en la Dua Mondmilito.
Poste, ĝi estis regata de la militaj gajnintoj Britio kaj Francio, kiuj en 1951 instalis monarkion kiel sendependa reĝlando Libio sub reĝo Idris. En 1969 post milita renverso la povon prenis kolonelo Muamar Kadafi, kiu gvidis la landon ĝis 2011. Li famiĝis pro lia memelpensita teorio de "islama socialismo" kaj "verda revolucio", kun virinaj soldatoj, afiŝita egalismo, grandaj projektoj, baza demokratio, sed ankaŭ multe da ŝtata kaj partia ordonemo, kaj terorismaj agoj kontraŭ ties opozicio, ĝis murdado en eksteraj landoj fare de sekretservaj agentoj. Li estas ankaŭ suspektita kiel financanto kaj subtenanto de internaciaj terorismaj organizoj.
La Dua Libia Enlanda Milito okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta en Libio inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la Unua Libia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.
La AU kllopodis peri en la komencaj etapoj de la enlandan militon de 2011, formante ad hoc komitaton de kvin prezidentojn (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon. Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi. Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito, kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano, Gabono, Zambio, kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.
Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoski la kontraŭ-kadafia Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj, kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo, la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ falnkoj de la enlanda milito. Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio, kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco. Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio kaj Zimbabvo indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.
La 20-an de septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.
La Dua Libia Enlanda Milito okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la Unua Libia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.
Libio ludas gravan rolon en la Eŭropa migra krizo, kiu fortiĝis danke al disfalo de la ŝtata sistemo de la lando. Tra Libio sekvas plejparto de la itineroj de kontraŭleĝaj migrantoj, kiuj klopodas transiri Mediteraneon por atingi Eŭropon. En 2017 Italio subskribis kun Libio interkonsenton, laŭ kiu ĝi financos servojn ebligantajn kapti enmare kaj revenigi al Libio tiajn migrantojn. En februaro 2020 la interkonsento estis daŭrigita por tri pliaj jaroj kiel montrinta sian efikecon — la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost 2013. Tamen humanitaraj kaj homrajtaj organizaĵoj atentigas ke revenigataj migrantoj trafas detencentrojn en Libio, kie ili trafas malbonajn vivkondiĉojn, alfrontas mistraktadon, torturadon kaj seksatencojn.
La libia ekonomio baziĝas ĉefe sur pluraj areoj: industrio, petrolo kaj agrikulturo. La industrio en Libio dependas ĉefe de la tekstilaj, vestaĵoj kaj nutraĵoj. Estas ankaŭ evoluanta industrio de petrolkemiaj plantoj.
La relativa parto de la diversaj branĉoj de la ekonomio en la malneta nacia produkto:
La centra ekonomia korpo en Libio estas la Centra Banko de Libio, kiu centras kaj reguligas la plej grandan parton de la ekonomia agado en la lando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Libio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.