Timothy John Tim BERNERS-LEE, konata ankaŭ kiel TimBL (naskiĝis la 8-an de junio 1955) estas angla informadikisto kaj la iniciatinto de la Tut-Tera Teksaĵo.
En Marto 1989, Berners-Lee proponis projekton al sia dunganto CERN, bazitan sur la koncepto de Hiperteksto, por faciligi la disdividon kaj la ĝisdatigon de informoj inter esploristoj nome inter kliento kaj servilo pere de Interreto iom ĉirkaŭ mezo de Novembro tiun saman jaron. Tiele li konstruis la sistemon kiu fariĝis la fundamento de la TTT.
Tim Berners-Lee | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tim Berners-Lee | |||||
Naskonomo | Timothy John Berners-Lee | ||||
Naskiĝo | 8-an de junio 1955 (68-jaraĝa) en Londono | ||||
Religio | Unitaria Universalismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Konkordo vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝina Kolegio • Emanuel School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Conway Berners-Lee vd | ||||
Patrino | Mary Lee Woods vd | ||||
Gefratoj | Mike Berners-Lee vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komputosciencisto • fizikisto • programisto • universitata instruisto • retprogramisto • inĝeniero • inventisto vd | ||||
Laborkampo | informa teknologio • komputiko vd | ||||
Aktiva en | CERN vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | TTT ❦ TTT-servilo ❦ WorldWideWeb ❦ Hiperteksto-Transiga Protokolo ❦ HTML ❦ Semantika Tut-Tera Teksaĵo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li nun estras la W3C kiu superrigardas ĝian daŭran disvolviĝon. Li estas ankaŭ la fondinto de la TTT-Fondaĵo, kaj estas veterana esploristo kaj tenanto de fondinta sidloko ĉe la esplora laboratorio MIT Computer Science and Artificial Intelligence Laboratory (CSAIL). Li estas direktoro de la Web Science Research Initiative (WSRI), kaj membro de la konsilantaro de la MIT Center for Collective Intelligence. En 2011, li estis nomumita kiel membro de la stabanaro de trustoj de Ford Fondaĵo.
En 2004, Berners-Lee estis kavalirigita fare de la reĝino Elizabeto pro sia pionira laboro. En Aprilo 2009, li estis elektita eksterlanda asociano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj. Li estis honorigita kiel "Inventanto de la ttt-ejo" dum la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012, en kiu li aperis persone, laborante per ekstermoda NeXT Computer ĉe la Olimpika Stadiono de Londono. Li tŭitis "This is for everyone" (tio estas por ĉiu), kio tuj estis literumita per lampetoj LKE ligitaj al la sidlokoj de la 80,000 personoj de la publiko.
Berners-Lee naskiĝis en Londono, Anglio, unu el la kvar filoj naskiĝintaj al Mary Lee Woods kaj Conway Berners-Lee. Liaj gepatroj laboris ĉe la unua komerce konstruita komputilo, nome la Ferranti Mark 1. Li lernis ĉe la Bazlernejo Sheen Mount, kaj poste iris al la lernejo de la sudokcidento de Londono nome Emanuel School el 1969 al 1973, tiame direct grant grammar school, kiu iĝis independent school en 1975. Li iĝis entuziasmulo pri trajnoj jam infano, kaj li lernis pri elektroniko ludante per maketa fervojo. Li studis ĉe la The Queen's College, Universitato de Oksfordo el 1973 al 1976, kie li ricevis unuaklasgradan bakalaŭron pri fiziko. Estante tie, li konstruis komputilon el malnova televidilo kiun li estis aĉetinta el riparvendejo.
Post gradiĝo, Berners-Lee laboris kiel inĝeniero ĉe la telekomunika kompanio Plessey en Poole, Dorset. En 1978, li aliĝis al D. G. Nash en Ferndown, Dorset, kie li helpis krei tipoformigan softvaron por presistoj.
Berners-Lee laboris kiel sendependa dungisto ĉe CERN el Junio al Decembro 1980. En Ĝenevo, li proponis projekton bazitan sur la koncepto de hiperteksto, por faciligi la kunhavon kaj ĝisdatigadon de informaro inter esploristoj. Por pruvi ĝin, li konstruis prototipan sistemon nome ENQUIRE.
Lasinte CERN fine de 1980, li ek laboris ĉe la John Poole's Image Computer Systems, Ltd, en Bournemouth, Dorset. Li estris la teknikan branĉon de la kompanio dum tri jaroj. La projekto por kiu li estis laboranta estis "real-tempa demalproksime proceduravoko" kio havigis al li sperton pri komputilaj retoj. En 1984, li revenis al CERN kiel partnero.
En 1989, CERN estis la plej granda Interreta kerno en Eŭropo kaj Berners-Lee vidis oportunon por aligi hipertekston kun Interreto:
|
|
Berners-Lee verkis sian proponon en Marto 1989 kaj, en 1990, redistribuis ĝin. Ĝi tiam estis akceptita de lia administranto, nome Mike Sendall, kiu nomis liajn proponojn "vague, but exciting" (svagaj, sed ekscitaj). Robert Cailliau estis sendepende proponinta projekton por disvolvi hipertekstan sistemon ĉe CERN, kaj aliĝis al Berners-Lee kiel partnero en siaj klopodoj por naski la reton. Ili uzis similajn ideojn kiuj estis sub la sistemo ENQUIRE por krei la World Wide Web, por kiu Berners-Lee dezajnis kaj konstruis la unuan TTT-legilon. Lia programaro funkciis ankaŭ kiel eldonisto (nome WorldWideWeb, funkcianta en la operacia sistemo NeXTSTEP, kaj per la unua retservilo, CERN HTTPd (mallongigo de la "demona" komputila programaro Hypertext Transfer Protocol (Protokolo por Transigo de Hiperteksto).
Berners-Lee publikigis la unuan retejon, kiu priskribis la projekton mem, la 20an de Decembro 1990; ĝi estis disponebla en Interreto el la retejo de CERN. La retejo havigis klarigon pri kio kio estas la World Wide Web, kaj kiel homoj povus uzi serĉilon aŭ krei retservilon, same kiel pri kiel demarŝi per sia propra retejo. La 6an de Aŭgusto 1991, Berners-Lee por unua fojo alŝutis en Usenet publikan inviton al kunlaborado kun la projekto WorldWideWeb.
En listo de 80 kulturaj momentoj kiuj formis la mondon, elektita de stabanaro de 25 elstaraj sciencistoj, akademianoj, verkistoj kaj estroj el la tuta mondo, la invento de la World Wide Web estis rangigita kiel numero unua, kaj oni aldonis tiun aserton, "La plej rapide kreskanta komunikila rimedo el ĉiu tempo, Interreto ŝanĝis la formon de la moderna vivo porĉiame. Ni povas konekti unu kun alia tujtuje, tra la tuta mondo."
En 1994, Berners-Lee fondis la W3C en la Massachusetts Institute of Technology. Ĝi enhavis variajn kompaniojn kiuj intencis krei normigojn kaj rekomendojn por plibonigi la kvaliton de la reto. Berners-Lee faris sian ideon disponebla senpage, sen patento kaj sen aŭtorrajtoj. La konsorcio de la World Wide Web decidis, ke iliaj normoj estos bazitaj sur teknologio sen aŭtorrajtoj, por ke ili facile povus esti adoptita de ĉiu ajn.
Berners-Lee partoprenis en klopodoj de Curl Corp por disvolvi kaj promocii programlingvaĵon Curl.
En 2001, Berners-Lee iĝis patrono de East Dorset Heritage Trust, kaj antaŭe loĝis en vilaĝo Colehill en Wimborne, Orienta Dorset. En Decembro 2004, li akceptis profesorecon en komputiko en la School of Electronics and Computer Science, de la Universitato de Southampton, Hampshire, por labori en la Semantika Reto.
En artikolo de Times en Oktobro 2009, Berners-Lee akceptis, ke dekomenca paro de strekoj ("//") en retadreso estis "nenecesa". Li diris al la gazeto, ke li facile povis dezajni retadresojn sen strekoj. "Tiel oni iru, ŝajnis bona ideo en tiu epoko," li diris en sia neserioza apologio.
En Junio 2009, la tiama Brita ĉefministro Gordon Brown anoncis, ke Berners-Lee laboros kun la Registaro de Britio por helpi operacion kiu faru informojn pli malfermaj kaj alireblaj en la reto, konstruante la laboron por la Power of Information Task Force. Berners-Lee kaj la Profesoro Nigel Shadbolt estas la du ŝlosilaj figuroj malantaŭ data.gov.uk, nome projekto de la Registaro de Britio por malfermi preskaŭ ĉiujn datumojn akiritajn por oficialaj celoj al senpaga reuzado. Komentante la malfermon de la agentejo Ordnance Survey de datumoj en Aprilo 2010, Berners-Lee diris: "La ŝanĝoj signalas pli ampleksan kulturan ŝanĝon en la regado bazitan sur la akcepto, ke la informaro estu en la publika atingeblo se ne estas bona tialo por ne fari tion — aŭ ne estas alia ebla maniero." Li plue diris: "Pli granda malfermeco, raportemo kaj travidebleco en regado donos al la homoj pli grandan elekteblon kiu faros pli facile por unuopuloj engaĝiĝi pli rekte en la aferoj kiuj vere koncernas al ili."
En Novembro 2009, Berners-Lee lanĉis la Fondaĵon World Wide Web (WWWF) por kampanji por "antaŭenigi la reton por enpovigi la homaron lanĉante transformigajn programojn kiuj konstruu la lokan kapablon plialtigi la reton kiel rimedo por pozitivaj ŝanĝoj".
Berners-Lee estis unu el la pioniraj voĉoj favoraj al la retneŭtraleco, kaj foje esprimis la komprenon ke la provizantoj de retkonekto anstataŭu "konektivecon sen kabloligoj", kaj estu nek kontrolo nek monitorado de serĉaktiveco de uzantoj sen ilia esprimita konsento. Li defendis la ideon ke la retneŭtraleco estas tipo de homa ret-rajto: "Minacoj al Interreto, kiel kompanioj aŭ registaroj kiuj interferas kun aŭ ŝovu nazon en la Interreta trafiko, endanĝerigus la bazajn homajn ratojn al la reto." Berners-Lee partoprenis en malferma letero al la usona Federacia Komisiono por Komunikiloj (FCC). Li kaj 20 aliaj pioniroj pri Interreto urĝis al la FCC nuligi voĉdonadan rezulton la 14an de Decembro 2017 por reteni la retneŭtralecon. Tiu letero estis direktita al la Senatanoj Roger Wicker kaj Brian Schatz, kaj al la Reprezentantoj Marsha Blackburn kaj Michael F. Doyle.
Berners-Lee estis honorigita kiel la "Inventor of the World Wide Web" (Inventisto de la TTT) dum la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 en Londono en kiu li aperis laborante per malnovega NeXT Computer. Li tŭitis "This is for everyone" (Tio estas por ĉiu) kio aperis en LED lampoj ligitaj al la seĝoj de la publiko.
Berners-Lee aliĝis al la stabanaro de konsilistoj de la retejo State.com, kun sidejo en Londono. Je Majo 2012, li estis prezidanto de la Open Data Institute, kiun li kunfondis kun Nigel Shadbolt en 2012.
La iniciaton Alliance for Affordable Internet (A4AI) oni lanĉis en Oktobro 2013, kaj Berners-Lee estris la koalicion de publikaj kaj privataj organizoj kiuj inkludas Google, Facebook, Intel kaj Microsoft. La A4AI celas fari la aliron al Interreto pli atingebla por ke la aliro estu pli larĝigita en la disvolviĝanta mondo, kie nur 31% de personoj estas rete. Berners-Lee laboris por tiuj celoj por malaltigi la prezojn de aliro al Interreto kaj ke ili falu sub la tutmonda celo markita de la Broadband Commission for Digital Development de Unuiĝintaj Nacioj de 5% de la ĉiumonata enspezo.
Berners-Lee tenis la fondan profesorecon en Komputiko de la Massachusetts Institute of Technology, kie li estris la Grupon por Decentralizita Informado kaj estras ret-decentrigan projekton Solid, nome kunlabora projekto kun la Komputika Esplorinstituto de Kataro kiu celas radikale ŝanĝi la manieron laŭ kiu la ret-aplikaĵoj funkcias aktuale, rezulte en la vera posedeco de la informado same kiel en la plibonigo de la privateco. En Oktobro 2016, li aliĝis al la Departemento de Komputiko en la Oksforda Universitato kiel profesora esplorista membro kaj kiel kolegiano de la Christ Church, unu el la Oksfordaj kolegioj.
El la mezo de la 2010-aj jaroj Berners-Lee dekomence restis neŭtrala por la ĵus aperanta propono de la Encrypted Media Extensions (EME, Ĉifritaj Rimedetendoj) kun siaj polemikigaj postuloj por Digital Rights Management (DRM, administrado de ciferecaj rajtoj). En Marto 2017 li komprenis, ke li devis preni pozicion kiu subtenu la proponon EME. Li klarigis la virtojn de EME dum notis, ke DRM estas nemalhavebla. Kiel direktoro de W3C, li aprobis la finigitan specifigon en Julio 2017. Liaj sintenoj estis opoziciita de kelkaj, inter kiuj la Electronic Frontier Foundation (EFF), la kontraŭ-DRM kampanjo Defective by Design kaj la Free Software Foundation (Fondaĵo por Senpaga Programaro). Variaj koncernoj stariĝis inklude ne subtenadon de la malferma filozofio de Interreto kontraŭ komercaj interesoj kaj riskoj de uzantoj kiuj estas devigitaj uzi apartan TTT-legilon por vidi specifan enhavon de DRM. La EFF starigis formalan alvokon kiu ne sukcesis kaj la specifigo de EME iĝis formala rekomendo de W3C en Septembro 2017.
La 30an de Septembro 2018, Berners-Lee anoncis sian novan malfermkodan entreprenon Inrupt por helpi komercan ekosistemon ĉirkaŭ la projekto Solid, kiu celas havigi al uzantoj pli da kontrolo super siaj personaj datumoj kaj ebligis al ili elekti kie iliaj datumoj iras, kiu rajtas vidi precizajn elementojn kaj kiuj aplikaĵoj rajtas vidi tiujn datumojn.
En Novembro 2019 ĉe la Internet Governance Forum (Forumo por la Interret-regado) en Berlino Berners-Lee kaj la WWWF lanĉis la Contract for the Web (Kontrakton por la Reto), kampanjo iniciatita por konvinki registarojn, kompaniojn kaj civitanojn por engaĝiĝi al naŭ principoj por haltigi "misuzadon", kun la averto ke "se ni ne agadis nun - kaj agadis kun - por eviti, ke la reto estu misuzita fare de tiuj kiuj deziras ekspluati, dividi kaj subfosi, ni estas je risko elĉerpi [siajn eblojn por la bono]".
Berners-Lee ricevis multajn premiojn kaj honorojn. Li estis kavalirigita de la reĝino Elizabeto la 2-a en la Honoroj de la Novjaro 2004 "pro servoj al la tutmonda disvolvigo de Interreto", kaj estis formale nomumita en la 16a de Julio 2004.
La 13a de Junio 2007, li estis nomumita al la Merit-Ordeno, nome ordeno limigita al nur 24 vivantaj membroj, plus kelkaj honormembroj. Esti membro de la Ordeno de Merito estas ene de la persona atingo de la Suvereno kaj ne postulas rekomendon de ministroj nek de ĉefministro.
Li estis elektita kiel membro de la Royal Society (FRS) en 2001. Li estis elektita ankaŭ membro de la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en 2004 kaj de la National Academy of Engineering (Nacia Akademio de Inĝenierado) en 2007.
Li ricevis honorajn gradojn el nombraj universitatoj tra la tuta mondo, kiel Manchester (liaj gepatroj laboris en la programo de komputilstokado Manchester Mark 1 en la 1940-aj jaroj), Harvard kaj Yale.
En 2012, Berners-Lee estis inter la Britaj kulturaj ikonoj elektitaj de la artisto Peter Blake por aperi en nova versio de lia plej fama artaĵo – nome la albumkovrilo de Beatles Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band – por celebri la britajn kulturajn figurojn de sia vivo kiujn li plej multe admiras por marki sian 80an datrevenon.
In 2013, li ricevis la premion de la komenca Premio por Inĝenierado Elizabeto la 2-a. La 4an de Aprilo 2017, li ricevis la Premion Turing de 2016 "pro la invento de la World Wide Web, de la unua ret-serĉilo, kaj de la fundamentaj protokoloj kaj algoritmojn kiuj ebligas, ke la reto ampleksiĝu".
La unua TTT-ejo kiun Tim konstruis (kaj sekve la unua iam konstruita) estis http://info.cern.ch. Ĝi donis klarigon pri kio la reto estas, kiel akiri propran krozilon, kiel instali propran servilon, ktp. Komence ĝi estis ankaŭ la unua serĉilo en la mondo almenaŭ en primitiva formo, ĝis Tim prizorgis liston de aliaj TTT-ejoj krom la sia.
Ĉar la elementaj ideoj de la TTT estas sufiĉe simplaj por esti komprenitaj de mezlernejano, la sagaco de Berners-Lee estas kombini ilin en maniero kiu esploru ties plenan potencialon.
En lia libro "Weaving the Web" ("Teksante la teksaĵon"), pluraj induktaj temoj aperas :
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tim Berners-Lee, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.