Provizanto de retkonekto estas kompanio kiu disponigas al la publiko aliron al la interreto.
Ofte ĝi estas ankaŭ provizanto de retservoj.
Ĉe provizantoj de retkonekto vi povas aboni malrapidan aŭ pli rapidan konekton. La plej malrapida retaliro per modemo ofte, almenaŭ en Usono kaj Eŭropo eblas senpage aboni. Abonoj de larĝkapacita interreta konekto pere de kabla televido aŭ ADSL estas tre diversaj kaj dependas interalie de rapideco kaj kvanto de el/alŝuteblaj datumoj.
Firmaoj bezonas pli rapidan kaj pli sekuran retaliron. Pro tio ili plejofte uzas lukontraktan linion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provizanto de retkonekto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.