Andoro Malnova (katalune Andorra la Vella, Andorra la Belja) estas la ĉefurbo de Andora Princlando kaj unu el la sep paroĥejoj konsistigantaj tiun landon (12 km² kaj 20 724 loĝantoj en 2002), estante la plej malgranda kaj la plej loĝata samtempe.
Ĝi situas en la kunfluiĝo de la riveroj Valira d'Orient kaj Valira del Nord, kie la nova naskiĝanta rivero ricevas la simplan nomon la Valira, je 1 013 m da altitudo. Andoro Malnova formas, kune kun Escaldes-Engordany urbego enhavanta 40 000 loĝantojn aranĝitaj laŭlonge de la tiu rivero.
Andoro Malnova | |||
katalune Andorra la Vella, hispane Andorra la Vieja, france Andorre-la-Vieille | |||
urbo | |||
Vido al la urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: Andorra la Vella | |||
Lando | Andoro | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Montaro | Pireneoj | ||
Kvartaloj | La Margineda, Santa Coloma | ||
Memorindaĵo | Preĝejo de Sankta Coloma | ||
Rivero | Valira | ||
Situo | Andoro Malnova | ||
- alteco | 1 023 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42° 30′ 00″ N 01° 30′ 00″ O / 42.50000 °N, 1.50000 °O | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 1 409 m s. m. | ||
Areo | 12,0 km² (1 200 ha) | ||
Loĝantaro | 22 615 (2014) | ||
Denseco | 1 884,58 loĝ./km² | ||
Fondo | 9-a jarcento | ||
Urbestro | Marc Pons Martell () (ekde ) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | AD500 | ||
Situo enkadre de Andoro | |||
Situo rilate al Francio | |||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Vikimedia Komunejo: Andorra la Vella | |||
Retpaĝo: www.andorralavella.ad | |||
La ĉefa industrio estas turismo, malgraŭ ke ankaŭ komerco kaj bankoj elstaras ĉar en Andoro ne estas rektaj impostoj. Ankaŭ oni tradicie produktas tabakon --la antaŭa ĉefa motoro de la Andora ekonomio.
La plej grava konstruaĵo de la urbo estas la Domo de la Valo (katalune Casa de la Vall, la Kaza de la Valj), fortikaĵo konstruita dum la 16-a jc, sidejo de Ĝenerala Konsilio de Andoro (katalune el Consell General, el Konselj' Ĝeneral') la Andora parlamento aktiva ekde 1702. La paroĥa preĝejo estas dediĉita je Sankta Estefano. Ĝi enhavas romanikajn absidon kaj sonorilturon konstruitajn dum la 11-a jc. Sude de la urbo-centro estas la interesa antaŭromanika preĝejo de Sankta Coloma kun cilindra sonoril-turo.
La urbo estis nomita unufoje en la konsigraj aktoj de la katedralo de la Seu d'Urgell (ĉefurbo de la suda kataluna regiono) okazinta en la jaro 839. Andoro Malnova estas la ĉefa urbo de la Princlando de 1278, kiam la grafo de Fois kaj la episkopo katalune Urgell, Urĵelj' signis interkonsenton (traktaton) nomitan Pareatge, pro kio ambaŭ senjoroj kunregis Andoron ekde tiam.
La jaron 1978 Escaldes-Engordany disiĝis el Andoro Malnova estigante novan paroĥejon (provinco).
En 1993, la unua konstitucio de la lando estigis parlamentan demokration kun tri sendependaj potencoj (ekzekutiva, leĝo-dona kaj juĝa) kies sidejoj staras en la ĉefurbo: La parlamentejo havas la nomon Casa de la Vall ("Domo de la Valo").
Andoro Malnova celis esti la sidejo de la Vintraj olimpikoj de la jaro 2010, la 21-aj de la moderna olimpika historio, kiuj fine okazis en Vankuvero (Kanado).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Andoro Malnova, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.