Pireneoj (france Pyrénées, okcitane Pirenèus, katalune Pirineus, hispane Pirineos), estas montara sistemo inter Francio norde, kaj Hispanio sude (kaj iuloke, inter tiuj du kaj Andoro, kies areo tute konsistas el pirenea montaro).
Pireneoj | ||
---|---|---|
Centraj Pireneoj | ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Aneto (3 404 m) | |
Longeco | 430 km | |
Areo | 19 000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Francio, Hispanio, Andoro | |
Geografia situo | , 0° 39′ O 42.6322222222220.6577777777777742° 38′ N, 0° 39′ O | |
| ||
Mineraloj | granito, gnejso, kalkoŝtono | |
Pireneoj etendiĝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo pli ol 430 km, kiel natura limo inter Francio kaj Hispanio.
Plej altaj pintoj: Aneto: 3404 m en Hispanio, Vignemale: 3298 m en Francio.
Je la franca flanko de la montaro situas samnoma Nacia Parko.
La montaro ekestis pro kolizio inter Iberio kaj la Eŭropa kontinento dum la alpina orogenezo (montariĝo), ekde antaŭ ĉirkaŭ 50 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ.
Ambaŭflanke de Pireneoj ekzistas naciaj parkoj, inter kiuj la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido kaj la Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pireneoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.