La kodo de Da Vinci (origina titolo angle The Da Vinci Code) estas fikcia romano verkita de Dan Brown en 2003 kaj estas la dua volumo de la triopo pri Robert Langdon.
Ekzistas samnoma filmo The Da Vinci Code laŭ la libro, adaptita en 2006 de Ron Howard.
La kodo de Da Vinci | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | The Da Vinci Code | ||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Dan Brown | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 2003 | ||||
Loko | Usono | ||||
Eldonejo | Doubleday | ||||
Ĝenro | fikcio pri konspiro • esotera romano • detektiva fikcio • krimfikcio • trilero | ||||
Loko de rakonto | Parizo | ||||
| |||||
La ĉefa rolulo estas Robert Langdon, usona fakulo pri simboloj, kiu implikiĝas dum vojaĝo en Parizo kontraŭvole en la murdafero de Jacques Saunière, konservisto de la Luvro-muzeo. Langdon estas suspektita pri la murdo, ĉefe pro mesaĝo, kiun Saunière skribis surplanken antaŭ ol morti. La lasta frazo de tiu mesaĝo estas "PS: Trovu Roberton Langdon" kaj ŝajnas akuzo kontraŭ li. Nur Sophie Neveu, policinspektoro kaj nepino de Saunière, kredas lin senkulpan. Ŝi helpos lin por eskapi la komisaron Fache, kaj retrovi la kulpulon por senkulpigi sin. Sed por tio, Robert kaj Sophie devas ekmalkodi la veran sencon de la mesaĝo de Saunière...
La ĉefaj roluloj de la rakonto estas:
Evangelioj kanonikaj
Historaj personoj
Dogmoj kaj kristanaj konstruaĵoj
Paganaj religioj
Matematiko kaj kriptografio
Diversaĵoj
En noto komence de la libro, la aŭtoro, Dan Brown, deklaras: "ĉiuj priskriboj pri arto, arkitekturo, dokumentoj kaj sekretaj ceremoniaroj en ĉi tiu romano estas fidindaj."
Malgraŭ tia noto, la realo estas tute mala.
La verko ricevis kritikojn de la Katolika Eklezio kaj de multaj historiistoj. Ekzemple la libro prezentas monaĥon de la katolika ordeno Opus Dei, tamen tute ne ekzistas monaĥoj en tiu organizaĵo. En alia punkto legeblas ke Jesuon oni ne konsideris kiel filon de Dio ĝis proklamo de la romia imperiestro Konstantino; kontraste, la evangelioj jam multfoje tion asertas. La Priorato de Siono estas priskribita kiel mezepoka institucio, tamen ĝi fondiĝis en 1956.
Pli ol dek libroj estis eldonitaj kiuj enhavas riproĉoj pri la tezoj el la libro. Unu el ili, skribita de Regino Cortes, diras ekzemple:
Aliaj kritikoj pri tiu libro rilatas al teknikaj kaj geografiaj misoj.
Ĉar la libro multe sukcesis la polemiko multe eĥis.
Kiel baza fonto oni rigardas la libroj Holy Blood, Holy Grail (1982) kaj The Messianic Legacy (1983) de Michael Baigent, Henry Lincoln kaj Richard Leigh, kiuj siaflanke baziĝas sur la falsigitaj dokumentoj de Pierre Plantard. Li intencis pruvi, ke li devenas de la merovigoj, kiuj siaflanke estas posteuloj de malnova juda dinastio, perata de Jesuo Kristo, kiu ne mortis, sed vivis en suda francio.
Baigent, Lincoln und Leigh estas la fonto por la dokumentoj pri la Prieuré de Sion, kiuj estis trovitaj de pastro Bérenger Saunière en la preĝejo Sainte Marie-Madeleine en Rennes-le-Château.
Baigents kaj Leigh estis konvinkitaj, ke la utiligo de materialo kaj motivoj el iliaj libro estus kontraŭleĝa sed malsukcesi antaŭ angla kortumo.
Brown kaŝe mencias la nomojn el la fonto: La nomo de la eksperto pri Grailo estas Leigh Teabing, anagramo de la aŭtoroj Leigh und Baigent. La tria indiko, tio al Henry Lincoln kiel la tria aŭtoro estas la korpa stato de la malsana Teabing, kiu similas al tiu de Lincoln. Krome estis menciita Holy Blood, Holy Grail en la 60. ĉapitro de la romano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Da Vinci Code (romano), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.