Trilero (angle thriller de la anglalingva verbo thrill, „nerve eksciti“) estas ĝenro de literaturo, komputilaj ludoj, kinaj kaj televidaj filmoj, kiu uzas suspenson, tension kaj psikan eksciton kiel ĉefaj stilaj elementoj.
Ĉefa kategorio ene de la ĝenro nomiĝas "psikologia trilero". Post la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, filmoj kaj romanoj de la subĝenro "politika trilero" kaj "paranoida trilero" populariĝis. Elstaraj ekzemploj de filmoj ĉi-ĝenraj estas la filmoj de Alfred Hitchcock.
Filmoj kaj romanoj de la ĝenro forte stimulas la emocion de la spektanto respektive leganto, per granda kvanto da anticipo de en la filmo/romano baldaŭ okazonta horora evento, necerteco, angoro, suspenso, ekscitiĝo, psikologia tensio kaj sento kvazaŭ en koŝmaro. Krome ene de la fikcia rakonto ofte miksiĝas scenoj, kiuj estu realaj, kaj scenoj, kiun rolulo sonĝas aŭ (en aŭ timo aŭ psika malsano) imagas, kaj ofte miksiĝas tre mallongaj filmeroj, parte ripetitaj aŭ iom variigitaj, kiel en maltrankvila sonĝo, tiel ke al la spektanto aŭ leganto malfacilas ne iritiĝi kaj konfuziĝi. Komuna elemento en ĉiuj verkaĵoj de la ĝenro estas, ke de la spektanto/leganto longan tempon estas kaŝataj iuj informoj gravaj por kompreno de la rakonto, kvankam ĉiu subĝenro havas siajn proprajn karakterizaĵojn kaj metodojn fari tiel.
Komunaj agoj en krimaj trileroj estas murdoj, preno de ostaĝoj, venĝaj krimaj agoj kaj rabaj atakoj. Komunaj elementoj en psikologiaj trileroj estas hororiga "ludo" per rolulo, persekuto de persono kaj parte pelo en mortigajn kaptilojn kaj la psike malsana motivigo de iuj roluloj, ofte obsedataj de sia tasko.
Ekzemplaj filmoj de la ĝenro estas
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trilero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.