Testuduloj (Testudines) estas ordo de reptilioj, al kiu apartenas i.a.
la teraj testudoj, kaj martestudoj. Foje oni ankaŭ (erare) uzas la vorton testudo, kiu estas sinonimo de la familia nomo Testudinidae kaj nomo de genro Testudo, por paroli pri ĉiuj testuduloj. En la ordo de testuduloj estas kaj vivantaj kaj formortintaj specioj; la plej fruaj testuduloj vivis antaŭ 215 milionoj da jaroj, kio signifas ke la testuduloj estas unu el la plej malnovaj reptiliaj grupoj, multe pli malnova ol la lacertuloj kaj serpentoj. Vivas ankoraŭ ĉirkaŭ 300 testudulaj specioj, iuj el ili forte endanĝerigitaj. Testuduloj estas ektotermaj.
Testuduloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Triaso - ĉi-epoke | ||||||||
Diverseco de testudoj, ĉirkaŭ 300 specioj en 14 pluvivantaj familioj | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Diverseco | ||||||||
ĉirkaŭ 300 specioj en 14 pluvivantaj familioj | ||||||||
blua: martestudoj, nigra: testudoj | ||||||||
Subordoj | ||||||||
Kriptodiroj Cryptodira | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Ĝenerale, testudo estas surtere aŭ enakve vivanta reptilio, kies korpon kovras korneca kaj osteca kiraso (karapaco), en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn.
Subordo Paracryptodira (formortinta)
Subordo Kolkaŝaj testudoj Cryptodira
Subordo Pleurodira (Pleŭrodiroj)
.
.
.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Testuduloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.