Moskito

Moskito aŭ kulo estas membro de la familio Kuledoj (latine Culicidae), kiu estas familio de insektoj en la ordo dipteroj, kun proksime 2700 specioj.

Ili aperis jam antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj. Kuledoj havas du skvamajn flugilojn, maldikan abdomenon, kaj longajn krurojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moskitoj
Anopheles cf. gambiae
Anopheles cf. gambiae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Dipteroj Diptera
Subordo: Nematocera
Infraordo: Culicomorpha
Superfamilio: Culicoidea
Familio: Kuledoj Culicidae
Subfamilioj

Anophelinae
Culicinae
Toxorhynchitinae
Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
Moskito
Moskito
vdr

Por la tropikaj specioj de la kuledoj oni plej ofte uzas la vorton moskito. La vorto devenas el la hispana-portugala vorto "Mosquito" kiu signifas malgranda muŝo.

Unu genro en la familio de la kuledoj nomiĝas kulo (latine Culex). Tamen en ĉiutaga parolo oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por aliaj kuledoj.

En multaj kuledinoj, la buŝo formis longan pipon por penetri la haŭton de mamuloj (kaj okaze birdojreptilioj) kaj suĉi sangon. La inoj de la specio bezonas proteinon por evoluigi ovojn. Ĉar ilia dieto konsistas plejparte el nektaro kaj fruktosuko, ili devas trinki sangon por havigi la bezonatan proteinon. Male, virkuledoj ne havas buŝon konvenan por sangosuĉi.

La plej fama specio el la moskitoj estas la Anopheles gambiae, kiu transdonas la malariajn parazitojn.

En la larva stadio Culex rajah troviĝas ekskluzive en la kruĉoj de karnivora planto Nepenthes rajah, de kie venas la nomo.

Disvastiĝo

Moskitoj loĝas en ĉiaj kontinentoj krom Antarkto. La plej grandan arealon havas Culex pipiens, ĝi loĝas ĉie, kie loĝas homoj, ĉar homoj estas ĝia ĉefa viktimo.

Moskito 
Ino de Ochlerotatus notoscriptus manĝanta el homa brako, Tasmanio, Aŭstralio.

En la senso de la tuta familio Kuledoj, moskitoj estas tutmondaj; en ĉiuj regionoj de la tero escepte ĉe Antarkto kaj ĉe kelkaj insuloj, ĉefe en polusaj aŭ ĉepolusaj klimatoj, almenaŭ kelkaj specioj de moskito ĉeestas. Islando estas malkutima ekzemplo de insulo, esence sen moskitoj. En varmaj kaj humidaj tropikaj regionoj, variaj moskitaj specioj estas aktivaj dum la tuta jaro, sed en moderklimataj kaj malvarmaj regionoj ili vintrumas aŭ eniras en diapaŭzo. Arktaj aŭ ĉearktaj moskitoj, kiel kelkaj aliaj arktaj kuletoj de familioj kiaj Simuliedoj kaj Ceratopogonedoj povas esti aktivaj dum nur kelkaj malmultaj semajnoj ĉiujare kiam fandakvaj flakoj formiĝas sur la permafrosto. Dum tiu tempo, tamen, ili aperas en grandaj nombroj en kelkaj regionoj kaj povas preni ĝis 300 ml da sango por tago el ĉiu animalo de la karibuaro.

La foresto de moskitoj de Islando kaj similaj regionoj estas verŝajne pro partikularaĵoj de ilia klimato, kiu devias en kelkaj aspektoj de kontinentaj regionoj. Ĉe la komenco de la senĉesa kontinenta vintro de Gronlando kaj de la nordaj regionoj de Eŭrazio kaj Ameriko, la krizalido eniras diapaŭze sub la glacio kiu kovras sufiĉe profundan akvon. La imagino aperas nur post la glaciopaŭzoj en malfrua printempo. En Islando tamen, la vetero estas malpli antaŭvidebla. En vintromezo ĝi ofte varmiĝas supren subite, igante la glacion krevi, sed tiam por frostiĝi denove post kelkaj tagoj. Antaŭ tiu tempo la moskitoj eliris el siaj krizalidoj, sed la nova frostigo komenciĝas antaŭ ol ili povas kompletigi sian vivociklon. Ĉiu anaŭtogena plenkreska moskito bezonus gastiganton kiu liveru sangomanĝon antaŭ ol ĝi povas demeti realigeblajn ovojn; necesas tempo por pariĝi, maturigi la ovojn kaj ovodemeti en taŭgaj malsekaj regionoj. Tiuj postuloj ne estus realismaj en Islando kaj fakte la foresto de moskitoj de tiaj ĉepolusaj insuloj estas en linio kun la malalta biodiverseco de la insuloj; Islando havas pli malmultajn ol 1500 priskribitajn speciojn de insektoj, multajn el ili verŝajne hazarde lanĉite fare de homa agentejo. En Islando la plej multaj ektoparazitaj insektoj vivas en ŝirmitaj kondiĉoj aŭ fakte sur mamuloj; ekzemple kiaj laŭsoj, puloj kaj lit-cimoj, en kies vivkondiĉo frostigado estas de neniu rilato, kaj la plej granda parto de kiuj estis lanĉitaj preterintence fare de homoj.

Iuj aliaj akvaj Dipteroj, kiel ekzemple Simuliedoj, pluvivas en Islando, sed iliaj kutimoj kaj adaptiĝoj devias de tiuj de moskitoj; Simuliedoj ekzemple, kvankam ili, kiel moskitoj, estas sangosuĉantoj, ĝenerale loĝas sub ŝtonoj sub fluanta akvo kiu ne facile frostiĝas kaj kiu estas komplete malkonvena al moskitoj; moskitoj estas ĝenerale ne adaptitaj al fluanta akvo.

Ovoj de specioj de moskitoj de la moderklimataj zonoj estas pli toleremaj al la malvarmo ol la ovoj de specioj indiĝenaj ĝis pli varmaj regionoj. Multaj eĉ toleras subnulajn temperaturojn. Krome, plenkreskuloj de kelkaj specioj povas postvivi la vintron uzante ŝirmejon ene de taŭgaj mikrovivejoj kiel ekzemple konstruaĵoj aŭ arbokavaĵoj.

Taksonomio de Kuledoj

Oni priskribis jam ĉirkaŭ 3,500 speciojn de Kuledoj. Ili estas ĝenerale dividitaj en du subfamiliojn kiuj siavice enhavas ĉirkaŭ 43 genrojn. Tiuj nombroj estas celo de konstantaj ŝanĝoj, ĉar oni malkovras pli da specioj, kaj ĉae studoj de DNA ebligas rearanĝon de la taksonomio de la familio. La du ĉefaj subfamilioj estas la Anofelenoj kaj la Kulenoj, kies genroj aperas sube. La distingo estas de granda praktika gravo ĉar ambaŭ subfamilioj tendencas diferenci laŭ gravo kiel vektoroj de diferencaj klasoj de malsanoj. Ĝenerale konsiderite, arbovirusaj malsanoj kiaj la flava febro kaj la dengo tendencas esti transmisiitaj fare de specioj de la subfamilio Kulenoj, ne necese en la genro Culex. Kelkaj transmisias variajn speciojn de birda malario, sed ne klaras ĉu ili iam transmisias formojn de homa malario. Kelkaj specioj tamen transmisias variajn formojn de filariazo, muulto kiel multaj Simuliedoj.

Anofelenaj moskitoj, denove nenecese en la genro Anopheles, foje portas patogenajn arbovirusojn, sed ne klaras ĉu ili iam transmisias ilin kiel efikaj vektoroj. Tamen, ĉiuj el la ĉefaj vektoroj de homa malario estas Anofelenoj.

Subfamilioj

  • Anofelenoj Anophelinae
  • Kulenoj Culicinae

Genroj

  • Aedeomyia
  • Aedes
  • Anopheles
  • Armigeres
  • Ayurakitia
  • Borachinda
  • Coquillettidia
  • Culex
  • Culiseta
  • Deinocerites
  • Eretmapodites
  • Ficalbia
  • Galindomyia
  • Haemagogus
  • Heizmannia
  • Hodgesia
  • Isostomyia
  • Johnbelkinia
  • Kimia
  • Limatus
  • Lutzia
  • Malaya
  • Mansonia
  • Maorigoeldia
  • Mimomyia
  • Onirion
  • Opifex
  • Orthopodomyia
  • Psorophora
  • Runchomyia
  • Sabethes
  • Shannoniana
  • Topomyia
  • Toxorhynchites
  • Trichoprosopon
  • Tripteroides
  • Udaya
  • Uranotaenia
  • Verrallina
  • Wyeomyia

Gravaj specioj

Anopheles stephensi estas ĉefa moskito transiganta vektoro de malario en urba Barato kaj estas inkludita en la sama subgenro kiel Anopheles gambiae, la ĉefa transiganta vektoro de malario en Afriko. A. gambiae konsistas el komplekso de morfologie identaj specioj de moskitoj, kun ĉiuj aliaj ĉefaj malarivektoroj; tamen, A. stephensi ne estis ankoraŭ inkludita en ajna el tiuj kompleksoj. Tamen, du subspecijo de A. stephensi ekzistas bazite sur diferencoj en ovodimensioj kaj en la nombro de faltoj en la ovoj; A. s. stephensi sensu stricto, nome la tipa formo, estas efika malarivektoro kiu okazas en urbaj areoj, kaj A. s. mysorensis, nome la varia formo, ekzistas en ruraj areoj kaj montras konsiderindan zoofilian kutimon (bestemo), kio faras ĝin ne tiom efika malarivektoro. Tamen, A. s. mysorensis ja estas grava vektoro en Irano. Ankaŭ intermeza formo ekzistas en ruraj komunumoj kaj ĉirkaŭ-urbaj areoj, kvankam ties vektora statuso estas nekonata. Ĉirkaŭ 12% de kazoj de malario en Barato venas el A. stephensi. En Novembro 2015, usona esplorgrupo pruvis, ke A. stephensi kun genetikaj modifoj povus iĝi nekapabla transigi malarion, kaj ankaŭ ke 99.5% de idoj de mutaciantaj moskitoj estis imunaj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri kulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:

  • Moskito 
     Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. 
  • Moskito 
     Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. 

Referencoj

Bibliografio

  • Brunhes, J.; Rhaim, A.; Geoffroy, B.; Angel, G.; Hervy, J. P. Les Moustiques de l'Afrique mediterranéenne. Interactive identification guide to mosquitoes of North Africa, with database of information on morphology, ecology, epidemiology, and control. Mac/PC Numerous illustrations. IRD/IPT [12640] 2000 CD-ROM. ISBN 2-7099-1446-8
  • Davidson, Elizabeth W. (1981). Pathogenesis of invertebrate microbial diseases. Montclair, N. J.: Allanheld, Osmun. ISBN 0-86598-014-4.
  • Jahn, G. C., Hall, D. W. & Zam, S. G. (1986). "A comparison of the life cycles of two Amblyospora (Microspora: Amblyosporidae) in the mosquitoes Culex salinarius and Culex tarsalis Coquillett". Journal of the Florida Anti-Mosquito Association 57: 24–27.
  • Kale, H. W., II. (1968). "The relationship of purple martins to mosquito control" (PDF). The Auk 85 (4): 654–661. doi:10.2307/4083372. JSTOR 4083372. [1] Alirita la 12an de Oktobro 2015.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Moskito DisvastiĝoMoskito Taksonomio de KuledojMoskito Vidu ankaŭMoskito ProverboMoskito ReferencojMoskito BibliografioMoskito Eksteraj ligilojMoskitoDipterojFamilio (biologio)FlugiloInsektoLatinoSpecio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Budhisma kalendaro2BaiduChemin-d'AiseyArmenioManĉestroMilitoTragedio de ĈurapĉaListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoVulcano (vulkano)Decembro de 2022Ne-registara organizaĵoSalcburga universitatoRapone17-a de septembroKanadoPlungėMeliloSekundoYLiane de PougyFret SNCFMiyoshi EtsuoPidvoloĉisk (stacidomo)1917Sara (muzikgrupo)TTTRusia revolucio de 1917Zé PelintraŜakoArgentinoPokeroAbismo MacoĥaLingvoLinuxKroatioBudhismoGranda buntpegoHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Otomana ImperioProsíčkaBakaratoBrita imperioEssenSportoBerraNavizenceSueza KanaloTertremoGermana lingvoRiismoKosmoteleskopo HubbleKatolika eklezioDeng XiaopingJapana nomo de eraoSociaj protestoj de 1968BjalistokoElektra motortrajnoOrgasmo1734Gregoria kalendaroUrboSiberioDneproLupusa nefritoHMikaelo TompaFranca respublika kalendaroAngula arko🡆 More