Buŝo kaj buŝa kavo estas komenco de digesta sistemo de plimulto de animaloj.
Ĝi servas ankaŭ - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ĉe homo; formigo, eligo de voĉoj, sonoj, krioj (tiuj lastaj ankaŭ ĉe bestoj)io. La buŝon ekstere ornamas la lipo kaj donas ĝian formon la makzeloj.
Buŝo | |
---|---|
Kapo kaj gorĝo | |
Lipoj en fermita homa buŝo | |
latine | cavitas oris |
MeSH | Oral+cavity |
La bestan grandan buŝon ĉe longkapaj bestoj (hundo, ĉevalo) oni diras muzelo, buŝego. (vidu faŭko). Ĉe hundoj oni devas uzi buŝumon dum promenigo por eviti la mordojn de aliuloj (sed oni uzas tiun esprimon por la nelibera gazeta skribo).
Oni diras ankaŭ buŝo por enira aŭ elira aperturo de io (forno; rivero en la maro faŭko).
Enbuŝaĵo estas transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj.
Postbuŝo estas parto de la buŝo proksima al la faringo.
Plenbuŝo estas kvanto, kiun povas enteni la buŝo.
Rondbuŝuloj estas klaso de vertebruloj (Cyclostomata), serpento- aŭ vermo-formaj senmakzelaj fiŝoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Buŝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.