Haŭto, parto de la tegumenta sistemo, estas ekstera membrano, kiu tegas la korpon de homo (t.e.
epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj grashava tavolo) aŭ simila membrano ĉe bestoj (vertebruloj; senvertebruloj havas epidermon) aŭ plantoj (pli ofte epidermo).
En diversaj homoj kun etnaj diferencoj, la haŭto estas la plej rimarkinda parto de la korpo kiu montriĝas malsama. La kolorojn oni kutime nomas "nigra" kaj "blanka", sed ili estas efektive pli nuancitaj ol tiuj du kontrastoj, do malhelbruna kaj helrozkolora. Pri homoj, haŭto estas la pli granda kaj la pli peza organo.
La epidermo, epitelia histo, estas 0,2 milimetrojn dika kaj enhavas la pigmentĉelojn. Plej supre korneca tavolo.
La dermo, konektiva histo, estas 1–2 mm dika kaj enhavas la ŝvitglandojn kaj la sebajn glandojn.
La hipodermo, grasa histo, estas 2,5 mm dika ĉe la mandorso, 5 mm ĉe la brako, 10 mm kaj pli ĉe la ventro. En la ĉeloj de la hipodermo estas stokita graso.
La pH (potenco hidrogena) de la haŭtsupraĵo ĉe sanaj homoj troviĝas inter pH 4 kaj pH 7, la meza valoro estas pH 5-6, ĝi dependas de la nombro de la ŝvitglandoj en la korporegiono.
Tre grava estas la tuŝsenso.
El ŝvito kaj sebo estiĝas la hidrolipida protekta membrano kontraŭ organikaj substancoj kaj bakterioj. La haŭto mem protektas kontraŭ mekanikaj efikoj, kaj ultraviola radiado per kiu tamen ĝi helpas produkti vitaminon D. La graso en la subhaŭta konektivo izolas kontraŭ varmeco kaj malvarmeco, ĝi estas ankaŭ energistoko. La korpovarmo restas konstanta per komunikado de mezurantaj ĉeloj kaj la cerbo. Kiel la reno la haŭto estas ekskreciada organo de akvo kaj solvitaj substancoj. Se granda parto de la haŭtsurfaco detruiĝas, okazas memveneniĝo de la korpo. Kiel spirorgano ĝi ne estas grava por la korpo, sed por la oksigenbezono de la haŭto mem, proksimume 1% de la pulmo.
La mukozo (muka histo) tegas la kavajn organojn, generajn organojn, nazon, buŝon kaj inteston.
La plej konataj parazitoj de la haŭto estas la pulo, skabio kaj pediko (homlaŭso).
Hipopigmentiĝo estas manko de melanino: vitiligo kaj albinismo
Hiperpigmentiĝo estas pigmentiĝo super la normala kvanto: lentugo estas ekzemplo de loka hiperpigmentiĝo.
Ekzemoj estiĝas pro troa agado de la haŭto kontraŭ aganto (nutraĵo, koloro, metalo, sapo k.a.) kaj manifestiĝas per ruĝiĝo (akuta ekzemo) ĝis kronika ekzemo (vundkrusto).
Pustulo estas kaveto, kiu enhavas puson.
La argirio, aŭ sindromo de argirio, estas malsano produktita pro la longdaŭra ekspono al la arĝento en formo de saloj aŭ de metalo kaj estas karakterizata per la kolorigo de la haŭto kaj de kelkaj organoj de la malsanulo al grizaj, bluecaj aŭ griz-bluecaj nuancoj, ĉefe en la zonoj eksponitaj al la suno.
Dermatofitozo, konata ankaŭ kiel ringovermo, estas funga infekto de la haŭto. Tipe ĝi rezultas en ruĝa, juka, skvameca, cirkla erupcio. Hararperdo povas okazi en la tuŝita areo. Simptomoj ekis kvar ĝis dekkvar tagojn post la ekspono. Multaj areoj povas esti tuŝitaj je difinita tempo. Ringovermoj povas etendiĝi el aliaj animaloj aŭ inter personoj.
Homoj foje uzas sian korpan haŭton por pentraĵoj, tatuoj, incizoj, traboroj, stigmatoj kaj tradiciaj markoj de sklavigo (markitaj sklavoj) aŭ apartenantaj al etna, religia aŭ kultura grupo ...
La koloro aŭ paleco de la haŭto, ĝia dikeco aŭ ĝia glateco, aŭ la sunbruniĝo havas valorojn kaj elvokivaĵojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ civilizoj kaj epokoj, same kiel la cikatroj de vundoj aŭ malsanoj (ekzemple, rakontaj signoj de variola cikatroj estis en la 18a jarcento asociitaj kun akirita imuneco, kiuj povus helpi laboron kaj estis konsiderataj kiel belega faktoro por virinoj, koncepto kiu eĉ nutris polemikon kiam la elradikado de variolo fariĝis ebla danke al la vakcinado. Depende de epokoj, civilizacioj kaj sociaj klasoj aŭ aĝo, haŭto estas pli-malpli kaŝita aŭ elmontrita.
Haŭto estas la laborbazo por akupunkturon, moksadon aŭ masaĝajn teĥnikojn ktp. Estas la temo de speciala zorgo, kiu estas traktata per ungventoj, kiuj fariĝis kosmetikaj produktoj. Koloraj (lokaj aŭ ĝeneralaj) anomalioj povas liveri informojn pri la sano de la persono (flava, griza, ruĝa, blua haŭto, vundoj ktp); kiromanciistoj asertas povi legi la estontecon de ĉiu homo laŭ la linioj de ties mano.
En tiuj bestetoj la haŭto prezentas la saman strukturoj kiel en vertebruloj sed pli simpligita. La epidermo estas simpla tavolo de ĉeloj. La dermo estas maldika kaj ne havas pigmentojn.
La epidermo estas iom pli kompleksa ol tiu de la brankiostomuloj, sed ĝi ne havas kornecan tavolon. Ene de la dermo. ili havas pigmenton kaj iujn muretojn je regulaj distancoj nome miocommata.
La epidermo estas tre simpla, kun supraĵa tavolo de keratino. La epidermo de fiŝoj disponas de glandoj kiuj sekrecias substancon nome "mucus" kiu havigas protekton, malsekigas la surfacon kaj malpliigas la reziston al frotado kun la akvo. La dermo estas pli kompleksa kaj estas dividita en la du tavoloj de histo konjunktiv-fibreca kaj laksa. En la dermo estas originataj la skvamoj kaj estas la kromatoforoj, por ekzemplo kun melanino, kiuj kolorigas la haŭton. Resuma la haŭto estas komponata de du tavoloj: nome epidermo ŝirmita per kutikloj kaj dermo en kiu originiĝas la skvamoj kiuj reale estas flekseblaj platoj kalcigitaj kaj interplektitaj.
La haŭto de amfibioj estas tre fajna kio ebligas la trahaŭtan spiradon. Ĝi ne havas harojn sed ja mukozajn glandojn produktantajn de muko kiu havas ĝin malseka kontinue. Kelkaj specioj disponas de glandoj kiuj sekrecias venenajn substancojn kiuj protektas ilin disde predantoj.
La haŭto de reptilioj ne havas malsekigajn glandojn, kio havigas aspekton kaj sekan kaj malmolan, havas kornecan tavolon kiu enhavas kornecajn skvamojn kiuj faras ĝin netrairebla de la akvo kaj rezista al sekigo. En multaj specioj okazas la fenomeno de la mudo, kiu estas la procezo de ŝanĝo de la plej ekstera tavolo de la haŭto, necesa por ebligi la kreskon de la animalo; multaj serpentoj mudas la tutan haŭton kiel unu peco, do eblas trovi en la naturo foje "malplenajn serpentojn", tio estas la travidebla tuta haŭto de la animalo; tio okazas laŭ periodeco variebla inter 1 kaj 12 monatoj. Krokodiloj kaj testuduloj havas ostigitajn platojn en la dermo kiuj ricevas la nomon de "osteodermoj", kaj havas protektan funkcion. Reptilia haŭto havas la du tavolojn, nome dermo kaj epidermo, sed tiu lasta estas ŝirmita per tria tavolo preskaŭ travidebla kaj ornamita kiu ricevas la nomon de "epidermiklo".
Birdoj havas la haŭton ŝirmita per plumoj diferenctipaj. La plumoj estas el struktura vidpunkto kornecaj elstaraĵoj kiuj eliras el la epidermo. Birdoj havas uropigajn glandojn en la vostobazo kio produktas grasan sekrecion kiun la animalo mem distribuas per la beko tra la plumaro por akv-imunigi ĝin. Tiu glando ludas gravan rolon ĉefe ĉe akvobirdoj. Kelkaj marbirdoj havas ankaŭ glandojn specializitajn por la traktado de la salo.
Plej karaktera de la haŭto de la mamuloj estas la hararo, kiu protektas, kaj la laktoglandoj, kiuj ebligas la mamnutradon de la idaro, tio estas la reproduktadon kaj de la individuoj kaj de la specioj. Fakte mamoj estas la karakteriziloj de "mamuloj". Kelkaj mamuloj havas ankaŭ specializitajn elstaraĵojn kiel la kornoj kaj la ramuroj, kiuj ludas gravan rolon ĉe bovedoj kaj cervedoj por protektado kaj por selektado de la plej taŭgaj maskloj por la reproduktado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Haŭto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.