Ramuro (osto-korno) estas la ataka, defenda, ornama organo de cervedoj.
Ĝenerale ramuro ornamas la masklojn. Ĝi estas el osteca materialo.
Ramuro estiĝas en la dermo de la haŭto (skeletoestaĵo). Ĝi havas du evoluperiodojn:
Du trunketoj kovrataj per hara haŭto subtenas la du ramurojn.
La ramuro de kastrita besto ne defalas, aŭ defalinte ne kreskas denove.
Jam en la ŝtonepoko ramuroj estis uzataj por fari ilojn (batiloj, pikiloj, pikarmiloj kaj pintoj por lancoj aŭ sagoj, lancoĵetiloj kaj multaj aliaj).
Hodiaŭ ĉasistoj uzas ramurojn kiel trofeojn. En kelkaj regionaj kostumoj tradicie oni uzas ramurajn butonojn („leda pantalono“). Ankaŭ ramuroj estas uzataj por fabriki kombilojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ramuro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.