Trofeo, estas venkosigno el konkeritaj armiloj.
La vorto deriviĝis tra la latina tropaeum de la greka tropaion (τρο̉παιον), kio estas interligita kun la greka verbo trepein (τρε̉πω), kun la signifo ‘turnigi’ . Trofeo origine estis establita sur loko kie la malamiko fuĝis. La kaskoj, lancoj, kirasoj kaj glavoj estis, post venka batalo, metitaj sur trunko aŭ fosto aŭ ordigitaj ĉirkaŭ ĝi. Pliposte ili ankaŭ estis faritaj el tero kaj ŝtono kiel permanentaj venkosignoj. Trofeoj jam baldaŭ troviĝis sur grekaj moneroj kaj sur venkomonumentoj kaj aliaj konstruaĵoj.
Pokaloj kun epigrafoj kiuj estas donitaj kiel premio ofte nomiĝas "trofeo".
Laŭ Francisko Azorín trofeo estas Elmetaĵo de konkeritaj armiloj k. standardoj, ĉu sur la batalejo mem, ĉu simbole en heraldiko. Li indikas etimologion el la greka tropaion, el trepein (turnigi, venki), kaj de tie la latina trophaeum.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trofeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.