Monero estas peco de dura materialo (kutime metalo), uzata kiel mono.
Ĝi kutime estas diskforma kaj havas du partojn: la antaŭflankon kaj la dorsflankon.
Kutime, moneroj havas malaltan valoron kaj monbiletoj havas pli altan valoron. Iam la materiala valoro de moneroj pli-malpli respondis al ilia nominala valoro, sed inflacio fiaskigas tiun principon; necesas uzi materialon malpli valoran. Por tamen malhelpi monfalsadon oni ĉe iom valoraj moneroj ofte uzas kombinojn el du malsamkoloraj metaloj.
Monero estas ankaŭ anonima kriptografia valuto.
Porokazaj moneroj estas moneroj eldonitaj por rememorigi iun partikularan okazon kaj enhavantaj desegnon diferencan el la kutima kun referenco al la okazo pro kiu ili estas eldonitaj. Multaj moneroj de tiu kategorio utilas nur kiel kolektaĵoj, kvankam kelkaj landoj eldonas ankaŭ porokazajn monerojn por regula cirkulado.
La unuaj moneroj estis stampitaj de reĝo Krezo de Lidio, kie or-produktejoj estis trovitaj en rivero Paktolos.
La monpregado komenciĝis en ĉirkaŭ 650 a.K., Herodoto citas la grekan poeton Xenophanes (el la 6-a jarcento), laŭ kiu la unuajn arĝentajn kaj orajn monerojn faris la lidoj, dum la unuaj lidaj moneroj estis pretigitaj el elektrumo, alojo de arĝento kaj oro. La grekoj nomis tion „blanka oro”. Tiu monero similis al fazeolo, estis malgranda kaj dika. Sur la averso estas videbla leona kaj taŭra kapo. Pli poste oni uzis nur arĝenton aŭ oron.
La plej malnovaj grekaj moneroj estis pregitaj el arĝento de insulo Aigina. La averso surfiguris testudon, la reverso entenis kvadraton (7-a jc. a.K). Multfoje aperis sur la averso kapo de persono, protekta dio de la urbo. Fine de la 5-a jarcento aperis la bronzaj moneroj, kiuj anstataŭigis la etajn arĝentajn obolosojn kaj aliajn monerojn.
Aleksandro la Granda unuecigis la tipon kaj pezon de la moneroj. En la romia imperio funkciis ekde post 64 p.K. nur unu monpregejo en Romo.
Ekzistas pluraj proverboj pri monero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Monero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.