Końskowola estas vilaĝo en sudorienta Pollando, apud rivero Kurówka.
Ĝi situas en distrikto Puławski, en provinco Lublinio.
La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1442. De 1532 ĝis 1870 ĝi havis statuson de urbo. En Końskowola oni komercis manĝaĵojn kaj produktis teksaĵojn. Homoj el tuta Pollando kaj eĉ el Saksio ekloĝis tie. Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 la vilaĝo fariĝis parto de la aŭstria regno; dum la regado de Napoleono ĝi apartenis ekde 1809 al duklando Varsovio. Dum la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio multe da loĝantoj partoprenis batalon de Żyrzyn. De 1918 ĝi estas denove parto de Pollando.
Dum la dua mondmilito germanaj trupoj okupis la vilaĝon. En la geton de Końskowola oni loĝigis la lokajn judojn, sed ĉefe judojn el Slovakio. Multajn el ili la germanaj nazioj mortigis en la ekstermejo Sobibór en 1942. En la sama jaro la geto estis malfondita de la polico; mil homoj mortis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Końskowola, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.