Forfikuloj (science Forficula genro) formas la genron de insektoj el la ordo Dermaptera, kiu troviĝas en Ameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio.
Ĝi estas unu el la plej malgrandaj insektordoj, kun nur 1,800 konstatitaj specioj en 12 familioj. Tipaj forfikuloj havas karakterajn pinĉilojn ambaŭflanke de la pinto de abdomeno, kaj membranecajn flugilojn sub mallongaj antaŭflugiloj, de kio devenas la scienca nomo de la ordo, kiu tradukeblas laŭvorte por "haŭtaj flugiloj". Kelkaj grupoj de la ordo de forfikuloj estas malgrandaj parazitoj de mamuloj kaj ne havas la tipajn pinĉilojn. Forfikuloj malofte flugas, kvankam ili kapablas fari tion.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Forfikuloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.